Remove ads
edzino kaj nevino de Filipo la 2-a de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna de Aŭstrio (hispane Ana de Austria) (Cigales, 1-a de novembro 1549 - Badajoz, 26a de oktobro 1580), estis reĝedzino de Hispanio kaj de Portugalio, kiel la kvara edzino de sia onklo, Filipo la 2-a, kaj estis krome la patrino de la reĝo Filipo la 3-a.
Anna de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Anna von Österreich Ana de Austria | |||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1549 en Palace of the Counts of Benavente, Cigales | ||||
Morto | 26-an de oktobro 1580 (30-jaraĝa) en Badaĥozo | ||||
Mortis per | Gripo vd | ||||
Tombo | reĝa kripto de El Escorial vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj vd | ||||
Patro | Maksimiliano la 2-a vd | ||||
Patrino | Maria de Aŭstrio vd | ||||
Gefratoj | Elizabeto de Aŭstrio, Margareto de Aŭstrio, Venceslao de Aŭstrio, Rudolfo la 2-a, Matiaso la 1-a, Maksimiliano la 3-a de Aŭstrio, Alberto la 7-a de Aŭstrio kaj Ernesto de Aŭstrio vd | ||||
Edz(in)o | Filipo la 2-a (1570 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Diego de Aŭstrio, Infante Carlos Lorenzo of Spain (en) , Ferdinando Habsburgo, Filipo la 3-a, Infanta Maria of Spain (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La geedziĝo okazis okazis en la Praga burgo la 4an de majo 1570. Anna veturis el Aŭstrio al Hispanio en la aŭtuno 1570 akompanata de siaj fratoj Alberto kaj Venceslao. La geedzecon de Anna kaj Filipo oni priskribis kiel feliĉa. Ŝi estis la preferata filino de sia patro, kaj iĝis ankaŭ la plej amata edzino de Filipo. Laŭ diplomatoj, la reĝo estis vere enamiĝinta de sia juna edzino. Ne estas registroj ke Filipo havis amatinojn dum la tempo de sia geedzeco. Ambaŭ estis seriozaj kaj seksumis dufoje semajne, krome li vizitis la dormoĉambron de sia edzino ĝis trifoje tage. Anna naskis kvin gefilojn, el kiuj la tri plej aĝaj mortis antaŭ Filipo mortis, kaj la plej juna finfine sukcedis kiel Filipo la 3-a. Ŝajne ŝi estis ankaŭ bona duonpatrino por Isabel Clara Eugenia kaj Catalina Micaela, la antaŭaj filinoj de Filipo.
En 1580 ŝi estis en Badajoz, kie estis provizore la kortegi dum la postulo de Filipo la 2-a de la portugala trino. Anna tie mortis nur ok monatojn post la nasko de sia lasta filino, María. La infantino survivis nur tri jarojn sian patrinon, pro epidemio de gripo, kiun jam estis suferinta ŝian patron la reĝo Filipo la 2-a, kiu finfine estis proklamita reĝo de Portugalio la 12an de septembro 1580 kiel Filipo la 1-a de Portugalio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.