From Wikipedia, the free encyclopedia
Giacomo della Porta (ĉ. 1540 -Romo, 1602) estis itala skulptisto kaj arkitekto kiu prilaboris multajn gravajn konstruaĵojn en Romo, inkluzive de la Baziliko Sankta Petro en Vatikanurbo.
Giacomo della Porta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1531 en Porlezza |
Morto | 3-an de septembro 1602 (70-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Okupo | |
Okupo | arkitekto skulptisto |
Verkoj | Palazzo Grazioli |
Della Porta naskiĝis en Porlezza, Lombardio. Kunlaboranto de Mikelanĝelo kaj lernanto de Vignola, estis influita de ambaŭ majstroj. Post 1563 li okupiĝis pri la planoj de Mikelanĝelo por la rekonstruado de subĉielaj spacoj de la ĉefurbo: en la monteto de la Kapitolo intervenis en la dizajno de la fasado kaj la ŝtuparo de la senata Palaco.
Post la morto de Vignola en 1573, li daŭrigis la konstruadon de la Preĝejo de Jesuo, kaj en 1584 modifis ĝian fasadon kun sia propra dizajno. Ekde 1573 gvidis la konstruadon de la Baziliko Sankta Petro, kaj poste, kunlabore kun Domenico Fontana, kompletigis la volbon (1588-1590).
Della Porta kompletigis la plejmulton el la romaj fontanoj de la 16-a jarcento, inkluzive de la fontano Neptuno kaj fontano de la Maŭro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.