![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/BellK_218_Gertrude_Bell_in_Iraq_in_1909_age_41.jpg/640px-BellK_218_Gertrude_Bell_in_Iraq_in_1909_age_41.jpg&w=640&q=50)
Gertrude Bell
brita vojaĝverkisto kaj historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gertrude Margaret L(owthian) Bell (n. la 14-an de julio 1868 en Washington Hall, Durham; m. la 12-an de julio 1926 en Bagdado) estis brita esplorvojaĝanto, vojaĝverkisto, arkeologo[1], spiono, diplomato kaj historiisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Gertrude Bell | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gertrude Bell | |||||
Naskonomo | Gertrude Margaret Lowthian Bell | ||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1868 (1868-07-14) en Washington | ||||
Morto | 12-an de julio 1926 (1926-07-12) (57-jaraĝa) en Bagdado | ||||
Mortis pro | nekonata valoro ![]() | ||||
Mortis per | Trodozo ![]() | ||||
Tombo | Irako ![]() | ||||
Lingvoj | angla • araba • persa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ![]() | ||||
Alma mater | Lady Margaret Hall Queen's College London (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Sir Hugh Bell, 2nd Baronet (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Maria Shield (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Hugh Lowthian Bell (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo fotisto spiono assyriologist (en) ![]() politikisto diplomato verkisto montgrimpanto arkeologo arabisto ![]() | ||||
Laborkampo | Arkeologio ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝi esploris kaj mapis landojn en la Mezoriento kaj forte influis la britan imperian politikon pro siaj scioj kaj kontaktoj arigitaj dum ŝiaj vojaĝoj ĉefe en la pli granda Sirio, Mezopotamio, Malgrandazio, kaj Arabio.
Bell ludis gravan rolon en la redistribuado de la Mezoriento post la Unua Mondmilito. Ŝi estis persone implikita en nomumo kaj gvido de reĝo Fejsal la 1-a de Irako en 1921 kaj en la postaj jaroj. Kune kun T. E. Lawrence, Bell helpis subteni la haŝemitajn dinastiojn en kio hodiaŭ estas Jordanio samkiel en Irako.