La 12-a de julio estas la 193-a tago de la jaro (la 194-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 172 tagoj restas.
Je la 12-a de julio okazis, interalie:
- 526: Felikso la 4-a iĝis papo
- 1153: Anastazio la 4-a iĝis papo
- 1191: Tria krucmilito: krucmilitistoj konkeris Akkon, kiu iĝis ĉefurbo de Jerusalema reĝlando
- 1253: Frankfurto ĉe Odro urbiĝis
- 1260: Ĉeĥa armeo venkis la hungaran en batalo de Kressenbrunn (Distrikto Gänserndorf)
- 1345: Ĉeĥa armeo komencis sensukcesan oktagan sieĝon de Krakovo
- 1346: Pollando: Bytów iĝis urbo (Pomeria provinco)
- 1410: Granda batalo kun la ordeno de germanaj kavaliroj:
- 1470: Turkoj konkeris apudbordan grekan insulon Eŭbeo apartenantan al Venecia respubliko
- 1472: Duko de Burgundio Karlo la Brava post unumonata sieĝo konkeris francan urbon Nesle, en la regiono Pikardio, kaj masakris ties loĝantaron
- 1493: En Nurenbergo aperis Nurenberga Kroniko de Hartmann Schedel, ksilografie ilustrita (kun la plej malnovaj bildoj de Krakovo, Vroclavo, Nysa), unu el la plej bone dokumentitaj unuaj presitaj libroj
- 1543: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a nuptis la sesan kaj samtempe la lastan el siaj edzinoj Catherine Parr
- 1561: Oni konsekris Katedralon Sankta Bazilio en Moskvo
- 1562: Laŭ ordono de episkopo Diego de Landa oni bruligis pli ol 40 sanktajn librojn de majaoj kun ĉirkaŭ 40 mil bildojn kun religiaj rekvizitoj
- 1580: Pollando: en malnovslava lingvo aperis Biblio de Ostrog (Rivna provinco) - unua slava traduko de la plena Sankta skribo
- 1589: Volgogrado ĉe Volgo fondiĝis (kiel Caricin)
- 1648: Ribelantaj zaporogoj sub gvido de Bohdan Ĥmelnickij kontraŭ polaj nobeloj konkeris urbon Połonne (Ĥmelnicka provinco) tute ĝin bruligante kun masakro de loĝantoj
- 1690: En Britio, la protestanta armeo de Viliamo de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a - protestantoj en Nord-Irlando festas tion ĉiujare kiel "Oranĝan-Tagon"
- 1691: Inocento la 12-a iĝis papo
- 1704: Stanisław Leszczyński estis elektita pola reĝo
- 1806: Rejna Federacio fondiĝis
- 1813: Paco-kongreso komenciĝis en Prago inter Rusio, Prusio kaj Francio, kune kun Anglio kaj Svedio kiel observantoj kaj Aŭstrio kiel mediatoro
- 1843: Joseph Smith, fondinto de Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ricevis revelacion rekomendantan poligamion
- 1862: Oni establis Medalon de Honoro, la plej altrangan usonan militistan distingon, atribuatan pro escepta kuraĝo sur batalkampo
- 1870: Patentigo de celuloido
- 1873: En Hispanio eksplodis Kantona Revolucio
- 1881: En Varsovio fondiĝis Kaso je la nomo Józef Mianowski apoganta esplorojn kaj sciencajn eldonejojn
- 1898: William Ramsay kaj Morris William Travers malkovris ksenonon, gason lumantan en forta elektra kampo
- 1901: Reichstag (Germana Imperio) malakceptis leĝon pri malpermeso de dueloj
- 1906: Rehabilito de la kapitano de franca ĝenerala stabo Alfred Dreyfus, false kondamnita al ĝismorta puno pro spionado favore al Germanio
- 1908: Dua Slava Kongreso (por marki la 60-an datrevenon de la Slava Kongreso en 1848) komenciĝis, kies celo estis unuigi la slavojn kontraŭ pli grandaj germanaj tendencoj
- 1913: Dua Balkana milito: grekaj trupoj okupis Aleksandropolon, kaj la trupoj de Serba reĝlando komencis sieĝon de Vidin - ĉesigita kiam la milito finiĝis
- Unua Mondmilito
- 1920: Post 6 jaroj de funkciado oni formale malfermis Panaman kanalon, kun prokrasto pro eksplodo de la unua mondmilito
- 1920: En Moskvo estis subskribita pactraktato inter Litovio kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, kiu konsentis rekoni sendependan Litovion — pro transdono de Vilno, okupita de la Ruĝa Armeo, Litovio permesis transiron de bolŝevikaj trupoj tra sia teritorio
- 1920: Dua Pola Respubliko: lige al daŭranta Soveta-Pola Milito Pola Olimpika Komitato decidis ne partopreni Someran Olimpikon en Antverpeno
- 1921: Baltio: en Rigo komenciĝis konferenco de latvaj, litovaj kaj estonaj ministroj pri eksterlandaj aferoj pri unueco de la baltaj ŝtatoj
- 1924: Finna longdistanca kuristo Paavo Nurmi gajnis Someran Olimpikon
- 1931: Dua Pola Respubliko: en Uzdowo (komunumo Działdowo) oni inaŭguris monumenton al la batalo de Grunwald
- 1932: En Ankaro fondiĝis Instituto pri la Turka Lingvo
- 1934: Dispone de, kun povo de leĝo, prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki pri personoj minacantaj sekurecon, pacon kaj publikan ordon en Bereza Kartuska (Bresta regiono) oni fondis "izolejon" por politikaj malliberuloj
- 1937: Parizo: en internacia ekspozicio oni montris la pentraĵon Gerniko de Pablo Picasso
- 1939: Venezuelo forlasis Ligon de Nacioj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio Germana polico arestis kaj enprizonigis en Pawiak ĉirkaŭ 100 juristojn, de kiuj 43 ĝi deportis al koncentrejo Aŭŝvico; en Britio aperis la unua ekzemplero de "Dziennik Polski (Pola Tagĵurnalo), neoficiala organo de la pola ekzila registaro, eldonata anstataŭ aperanta en Francio "Głos Polski" (Pola Voĉo); Bute (skota insulo): de izolejo divizia generalo Stefan Dąb-Biernacki skribis malfermitan leteron al ĉefministro kaj Ĉefkomandanto Władysław Sikorski kun peto pri maldungo de la pola armeo, pro tio ke interalie polaj modernaj regularoj estis anstataŭitaj per la malnoviĝintaj francaj kaj oni cedas al fremdaj influoj
- 1941: Masakro de Lvovaj Profesoroj: verŝajne du profesoroj (arestitaj antaŭan tagon) estis pafmortigitaj: Henryk Korowicz, ekonomikisto kaj rektoro kaj Stanisław Ruziewicz, matematikisto, violonisto; 21-a tago de germana invado al Sovetunio: nordokcidente germanoj atingis montojn de Puŝkino, Opoĉka kaj Porĥov; Luftwaffe unuafoje bombis Moskvon; en Sovetunio oni decidis sendi 577 000 kaptitojn el gulagoj al la fronto por forlavi sian kulpon antaŭ la ŝtato batalante en punaj batalionoj; en Belorusio trupoj de Okcidenta Fronto ĉe la Orienta Fronto fine forlasis Vicebskon, kaj germanoj atingis supran Dnepron, sube de Orŝa; en Ukrainio germana 1-a Kirasita Grupo estis haltigita apud la rivero Irpin (alfluanto de Dnepro) - defendkomenco de la ĉefurbo de Ukrainio; en Francio iniciate de Philippe Petain fondiĝis t.n. Kontraŭbolŝevika Legio por bataloj kune kun germanoj ĉe la Orienta Fronto; interkonsento inter Sovetunio kaj Britio pri kunlaboro en la milito kontraŭ Germanio, kaj inter Sovetunio kaj Ĉeĥoslovakio; germana sekureca polico kunlaborante kun la ukraina polico pafmortigis en Drohobiĉ 23 judojn, el inter loka intelektularo; en okupata Jugoslavio subtera marioneta asembleo en Cetinjo voĉdonis sendependecon de Montenegro kaj turnis sin al reĝo pri nomumo de reganto
- 1942: Germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en Krajowice (proksime al Jasło) 260 personojn, en Tyniec ĉirkaŭ 100, en Garbatka (proksime al Kozienice) - 68, en Dereczyn (Grodna regiono) - 9 personojn, en tio geedzojn kun unu kaj dujara infanoj; germana polico arestis en Garbatka ĉirkaŭ 800 personojn; unuoj de brita Royal Air Force nokte de la 11-a ĝis la 12-a de julio aerbombis Gdańsk; Ruĝa Armeo kreis Stalingradan Fronton kun la komandanto marŝalo Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko kaj malfondis la Sud-Okcidentan
- 1943: Germanaj ĝendarmoj masakris loĝantaron de pola vilaĝo Michniów (komunumo Suchedniów), dum kiu oni vivbruligis kaj pafmortigis 204 personojn - venĝe partizana taĉmento de Jan Piwnik pafmortigis nokte ĉ. 100 germanojn en haltigita trajno apud Łączna (distrikto Skarżyski); taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis de malliberejo apud Poniatowa 21 arestitojn; kadre de la batalo ĉe Kursko komenciĝis la plej granda en milithistorio tanka batalo en Belgoroda provinco; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Torinon
- 1944: Germana polico pafmortigis en Kielce de la 29-a de junio ĝis la 12-a de julio 1205 enprizonigitojn, kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 32 polojn; komandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Tadeusz Komorowski ordonis kune kun prezidanto de Centra Gvidantaro de Popola Movado enkorpigon al Pola Enlanda Armeo de Kamparanaj Batalionoj (ĝis la 15-a de julio) kaj eldonis instrukcion "Pri rilatoj kun Sovetuloj"; Buroo de Armeaj Studoj ĉe la Ĉef-Komandejo de Pola Enlanda Armeo sendis al Supera Komandanto raporton pri konstruo kaj funkciado de la raketo V-2, prilaboritan de polaj sciencistoj el Sekreta Varsovia Universitato, i.a. de profesoro Janusz Groszkowski kaj Marceli Struszyński; Itala Fronto: aviado de Aliancanoj komencis ataki pontojn super la rivero Pado; Germanio: disdivido de Baden-Virtembergo en Usone okupita zono de postmilita Germanio kaj France okupita zono de postmilita Germanio
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Suvalkio okazis militkrimo nomata Augustów-traserĉo - sovetaj okupaciaj trupoj de NKVD kun Ruĝa Armeo komencis traserĉi polan Augustan Praarbaron kun ĉirkaŭaĵoj - oni arestis pli ol 7000 polojn kaj forkondukis ĉirkaŭ 600, kies sorto ĝis nun ne estas konata
- 1946: Okcidente de Bugo ekvalidis, subskribita i.a. de Bolesław Bierut kaj Władysław Gomułka, dekreto de kunlaborista administracio pri aparte danĝeraj krimoj dum rekonstruado de la Ŝtato, t.n. eta puna kodo
- 1947: Per aviadilo el Londono oni alvenigis ĉerkon kun korpo de la mortinta tie pola generalo Lucjan Żeligowski kune kun parto de la trezoroj de la Fonduso de Nacia Defendo (350 kg da oro kaj 2,5 mln da USD)
- 1948: Arabo–israela milito: oficiro de armitaj fortoj de Israelo Jicĥak Rabin subskribis ordonon deporti palestinanojn de Centra distrikto de Israelo el la urboj Lod kaj Ramlo - 50-70 mil personoj trairis mortomarŝon
- 1948: Flago de Sud-Koreio oficialiĝis
- 1957: Oni pruvis ligon inter karcinomo kaj fumado de cigaredoj
- 1962: En Londono okazis unua koncerto de la brita muzikgrupo The Rolling Stones
- 1970: Post 57 tagoj Thor Heyerdahl sur papirusa boato trapasis Atlantikan Oceanon de Maroko ĝis Barbado
- 1971: Premiero de la rokopero Jesuo Kristo Superstelulo kun muziko de Andrew Lloyd Webber
- 1971: Dum solenado de Nacia Tago de Indiĝenaj aŭstralianoj en Adelajdo oni unuafoje hisis ilian flagon
- 1975: Sao-Tomeo kaj Principeo fariĝis sendependa de Portugalio
- 1979: Gilbertoj sendependiĝis de Britio iĝante Respubliko Kiribato - plej minacita pro la klimata ŝanĝo
- 1990: Polaj Aer-Fortoj ekposedis aviadilon Tu-154M flanka n-ro 101, kiu la 10-an de aprilo 2010 akcidentis en Smolensk
- 1993: Japanio: tertremo en la marbordo de Hokajdo kreis cunamon, kiu mortigis 202 homojn sur la insulo Okuŝiri
- 1995: Bosnia Milito: taĉmentoj de armitaj serboj komencis kelktagan masakron de Srebrenica, dum kiu oni murdis ĉirkaŭ 8 mil islamanojn el Srebrenica - la plej granda postmilita genocido de viroj kaj knaboj, julie 2017 Apelacia Tribunalo en Hago konfirmis partan respondecon de Nederlando, kies soldatoj sub patroneco de UN retiriĝis de plua protekto de civiluloj
- 1999: Guy Verhofstadt iĝis ĉefministro de Belgio
- 2001: En Afganio oni malpermesis uzi Interreton
- 2002: Vladimír Špidla iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 2002: Pola profesoro Henryk Skarżyński kiel unua en la mondo sukcesis kuraci per operacio partan surdecon pere de Koĥlea enplanto
- 2005: Alberto la 2-a ĵuris kiel la reganto de Monako
- 2006: Araba-israela konflikto: komenco de la Dua Libana Milito - Israelo bombis sudan Libanon (pro terorisma atenco en la norda distrikto de Israelo)
- 2006: Kolombia insulo Malpelo eniris liston de la Monda heredaĵo de Unesko
- 2009: Dalia Grybauskaitė iĝis prezidentino de Litovio
- 2010: Sur fundon de la Meksika Golfo estis akviĝinta 75-tuna kupolo, kiu haltigis elfluon de nafto post Ekokatastrofo en la Meksika Golfo
- 2011: Neptuno finis unuan plenan rondiron ĉirkaŭ la suno depost ĝia malkovro en 1846
- 2012: Siria enlanda milito: siriaj soldatoj kaj porregistaraj batal-grupoj masakris 150 personojn en vilaĝo At-Trimsa en Gubernio Hama
- 2013: Fervoja akcidento de Brétigny-sur-Orge okazis en Francio
- 2015: 23 soldatoj pereis kaj 19 vundiĝis pro parta falo de kazerno en lernejcentro de rusaj paraŝutistoj apud Omsk
- 2015: Guillaume Armide publikigis diskon Nenifar'
- 2015: Ĉeĥio: postrestaĵoj de la katolika pastro Josef Toufar, murdita per torturoj en 1950 dum antaŭprocesa aresto rilate al la miraklo de Číhošť (moviĝoj de altara kruco), estis entombigitaj en Distrikto Havlíčkův Brod
- 2017: Krakovo: la 41-a sesio de Monda heredaĵo de Unesko finiĝis enskribinte 21 novajn lokojn - unuafoje eniris Angolo (urbo M'banza-Kongo) kaj Eritreo (Asmero); malnova urbo en Hebron estis alskribita al 54 minacitaj objektoj, ercminejoj de arĝento, plumbo kaj zinko en Tarnowskie Góry iĝis la 15-a pola loko - entute la monda listo enhavas jam 1073 objektojn
- 2018: Tago de Batalo kaj Martireco de Pola Vilaĝo unuafoje celebrata - el la tempo de soveta-germana okupado de la Dua Pola Respubliko dum la dua mondmilito
- 2019: Gitanas Nausėda iĝis prezidanto de Litovio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 139-a tago de rusa agreso: el Donecka provinco fuĝis 80% de loĝantoj; ukrinaj virinoj de elektitaj profesioj devas de la 1-a de oktobro registriĝi ĉe soldatservo; 10-jaraĝa Valerija Jeĵova, mondĉampionino pri damludo ludante kun trapasantoj en Kievo kolektis 21 mil hrivnoj por bezonoj de ukraina armeo
- Mondreago: Ukrainaj "militaj trofeoj" trafis ekspozicion en Prago — oni povas rigardi detruitan tankon, haŭbizon, neŭtraligitajn raketojn kaj pafaĵojn; Konsilio de la Eŭropa Unio aprobis krediton por Ukrainio egalan al 1 mld da eŭroj — Germanio blokis pli grandan; EU forprenis de rusaj oligarĥoj 13,8 mld da eŭroj de aktivoj, la plej multe Italio, Francio, Germanio, Luksemburgio kaj Nederlando; sekreta opinisondado de Moskva Kremlo: triono de rusoj opinias, ke "speciala operaco" en Ukrainio devus finiĝi kiom eble plej rapide; Eŭropa Kosma Agentejo rompis kunlaboron kun Rusio pri esploro de Marso; unuaj polaj kanonhaŭbizoj Kraboj atingis Ukrainion;
- 2023: Pasinttage Ĥersona provinco estis pripafita de rusia armeo 67 fojojn, unu persono pereis, 5 estis vunditaj; la duan nokton super Ukrainio oni paffaligis ĉiujn sturmajn senpilotajn aviadilojn; ne malpli ol 18 personoj estis vunditaj en Zaporiĵo pro falo de "neidentigita malamika aerobjekto" — en la regiono aperis tankoj Leopard 2; en Rivna provinco 2 soldatoj pereis kaj 4 estis vunditaj pro eksplodo dum minado de la tereno; estinta ĉefo de Sekurec-Servo de Ukrainio en Ĥarkiva provinco estos juĝata pro ŝtatperfido
- Mondreago: rezultoj de la NATO-pintkunveno en Vilno: Britio transdonos al Ukrainio laŭvican faskon de militista helpo, Norvegio 1000 etajn senpilotajn aviadilojn, kaj Germanio 2 elpafilojn Patriot, 40 batalveturilojn de infanterio Marder, 25 tankojn Leopard 1 A5 kaj 5 veturilojn de teknika sekureco Bergepanzer 2; Konsilio NATO-Ukrainio inaŭguris sian agadon; Estonio konstruos kazernon por pluaj 1 600 soldatoj de NATO; Ukrainio ricevis garantion de sekureco de G7; de la invadkomenco al Pollando enveturis pli ol 13,5 mln de personoj; Reuters, AFP: rusia armeo transprenis de Grupo Wagner 2 000 unuojn de armilaro, 2 500 tunojn da municio kaj 20 000 karabenojn
- 100 a.K.: Julio Cezaro (aŭ 13-a de julio), romia imperiestro, militisto kaj verkisto (m. 44 a. K.)
- 634: Johano Georgo la 1-a, germana duko de dinastio Wettin (m. 1686)
- 1468: Juan del Encina, hispana dramisto, komponisto kaj poeto (m. 1529)
- 1651: Margareta Teresa de Hispanio, hispana princino (m. 1673)
- 1730: Josiah Wedgwood, angla potfaristo kaj komercisto (m. 1795)
- 1813: Claude Bernard, franca fiziologo, enkondukinto de scienca metodo en la medicino, emfazinta signifon de homeostazo kaj doninta biokemian fundamenton por glikogeno kaj kuraro (m. 1878)
- 1817: Henry David Thoreau, usona filozofo, verkisto kaj eseisto, aŭtoro de la eseo Civila malobeo (m. 1862)
- 1824: Eugène Boudin, franca pentristo (m. 1898)
- 1836: Franklin Dória, brazila advokato, politikisto, oratoro, magistratano kaj poeto (m. 1906)
- 1852: Hipólito Yrigoyen, prezidanto de Argentino (m. 1933)
- 1863: Hugo Mairich, germana inĝeniero akvoteknika (m. 1902)
- 1868: Stefan George, germana poeto, tradukisto, estetikisto kaj filozofo (m. 1933)
- 1871: Deguĉi Onisaburo, japana esperantisto enkondukinta esperanton al nova religio de Japanio - Oomoto (m. 1948)
- 1872: John Merchant, angla komercisto, konsilantaro de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, aŭtoro de originalaj romaneto Tri angloj alilande kaj rakonto Kompatinda Klem (m. nekonata)
- 1872: Emil Hácha, protektorata prezidento de Bohemio kaj Moravio (m. 1945)
- 1876: Max Jacob, franca poeto, pentristo kaj verkisto (m. 1944)
- 1876: Friedrich Kraelitz, aŭstra orientalisto (m. 1932)
- 1880: Tod Browning, usona reĝisoro kaj aktoro (m. 1962)
- 1890: Anton Kuh, aŭstra verkisto (m. 1941)
- 1884: Amedeo Modigliani, itala pentristo kaj skulptisto (m. 1920)
- 1892: Bruno Schulz, pola verkisto, pentristo kaj literatura kritikisto (m. 1942)
- 1892: Zyrill Fischer, aŭstra franciskano kaj publicisto (m. 1945)
- 1985: Kirsten Flagstad, norvega kantistino (drama soprano) (m. 1962)
- 1895: Buckminster Fuller, usona arkitekto, inventisto, kaj verkisto (m. 1983)
- 1904: Pablo Neruda, ĉilia Nobelpremiita verkisto (m. 1973)
- 1906: Géza Inczefi, hungara lingvisto, spertulo pri etimologio de geografiaj nomoj (m. 1974)
- 1906: Rikardo Ŝulco, germana gimnazia instruisto, kontribuanto al la Specialaj Cirkuleroj de Esperanto-Centro Paderborno, ĉefa aganto de la Analiza Skolo, honorigita per FAME-premio, aŭtoro de Pledo por Unueca Lingvo kaj Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, tradukisto pri mezepokulo Til' Strigospegulo - Amuza legado pri Til' Strigospegul' (m. 1997)
- 1913: Willis Eugene Lamb, usona Nobelpremiita fizikisto (m. 2008)
- 1920: Pierre Berton, kanada verkisto, ĵurnalisto kaj televidprezentisto (m. 2004)
- 1922: Michael Ventris, angla lingvisto kaj arkitekto, deĉifrinto de la linia skribo B (m. 1956)
- 1923: Árpád Páll, rumania hungara ekonomikisto
- 1923: Zsuzsa Szabó-Selényi, rumania hungara kemiistino, toksikologino
- 1932: Zoltán Banner, rumania hungara, hungara arthistoriisto, poeto, deklamisto
- 1932: Eddy Wally, belga kantisto de furorkantoj (m. 2016)
- 1935: Hermann Behrmann, germana instruisto, fondinto de Esperanto-Centro Paderborn (m. 2013)
- 1935: Béla Sebe, rumania hungara biologo, fakverkisto (m. 1996)
- 1937: Ági Margitai, hungara aktorino kaj reĝisorino (m. 2014)
- 1937: Lionel Jospin, franca ĉefministro, membro de la Eŭropa Parlamento
- 1939: Attila Hegedűs, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1942: Ferenc Kiss, rumania hungara kulturhistoriisto
- 1943: Christine McVie, angla kantistino, membrino de rokmuzika grupo Fleetwood Mac (m. 2022)
- 1944: Simon Blackburn, brita filozofo
- 1946: Robert Fisk, brita ĵurnalisto (m. 2020)
- 1946: Valentina Tolkunova, sovetunia kaj rusia kantistino (m. 2010)
- 1947: György Orbán, hungara komponisto
- 1947: István Merk, hungara operkantisto (baritono)
- 1951: Sylvia Sass, hungara operkantistino (soprano)
- 1952: Irina Bokova, bulgara politikistino, ĝenerala direktoro de Unesko
- 1954: Sándor Dominich, hungara komputilsciencisto de la Universitato de Panonio (m. 2008)
- 1955: Timothy Garton Ash, brita historiisto
- 1955: Imola Gáspár, hungara-rumana aktorino
- 1970: Aure Atika, franca aktorino, scenaristino kaj reĝisorino
- 1974: Sharon den Adel, nederlanda kantistino (mezosoprano)
- 1979: Ferenc Sinkó, hungara aktoro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1981: Maya Sar, bosnia kantistino kaj komponistino
- 1982: Antonio Cassano, itala futbalisto
- 1997: Malala Yousafzai, pakistana Nobelpremiita aktivulino pri homaj rajtoj, blogistino
- 783: Bertrada de Laon, reĝino de frankoj, beatigita (n. ĉirkaŭ 720)
- 1525: Nicolaus Marschalk, germana humanisto, presisto kaj historiisto (n. ĉirkaŭ 1460)
- 1536: Erasmo de Roterdamo, nederlanda verkisto, filologo kaj filozofo, katolika kleriko akuzita pri herezo, eminenta reprezentanto de renesanca humanismo, aŭtoro de filozofia satiro Laŭdo de l' Stulteco (n. ĉirkaŭ 1466)
- 1545: Maria Manuela de Portugalio, infantino de Portugalio (n. 1527)
- 1581: Johannes Gigas, germana teologo, pedagogo kaj poeto
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de la Rusa carlando, fondinto de rusa dinastio Romanovoj (n. 1613)
- 1656: Marko Aŭrelio Severino, itala kuracisto, kirurgo, anatomiisto kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio (n. 1580)
- 1712: Richard Cromwell, lordo-protektanto de Anglio 1658-1659 (n. 1626)
- 1773: Johann Joachim Quantz, germana komponisto kaj flutisto (n. 1697)
- 1795: Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj aŭstra arkiduko (n. 1772)
- 1801: Sámuel Tordai, hungara reformita pastro, tradukisto (n. 1731)
- 1804: Alexander Hamilton, unua financa ministro de Usono (n. ĉirkaŭ 1755)
- 1845: Henrik Wergeland, norvega dramisto kaj lirikisto (n. 1808)
- 1855: Pavel Naĥimov, rusa admiralo de Rusa Imperia Mararmeo (n. 1802)
- 1874: Fritz Reuter, germana verkisto de la platgermana lingvo (n. 1810)
- 1875: Márton Lendvay, hungara aktoro (n. 1830)
- 1879: Heinrich Langethal, germana pedagogo (n. 1792)
- 1886: Julius Hopf, germana juristo, asekuristo (n. 1839)
- 1890: Franz von Kalchberg, aŭstra politikisto, reprezentanto de Graz en Nacia Asembleo (n. 1807)
- 1899: Géza Mihalkovics, hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1844)
- 1910: Charles Rolls, kunfondinto de la aŭtomobilprodukta firmao Rolls-Royce (n. 1877)
- 1911: Richard Bärwinkel, germana teologo aganta en Asocio Evangelia (n. 1840)
- 1916: Cesare Battisti, itala iredentisto dum la unua mondmilito (n. 1875)
- 1923: Ferenc Gáspár, hungara kuracisto kaj privojaĝa verkisto (n. 1862)
- 1926: Gertrude Bell, angla vojaĝistino, arkeologo kaj politika konsilantino (n. 1868)
- 1931: Nathan Söderblom, sveda Nobelpremiita ekleziulo, membro de Sveda Akademio (n. 1866)
- 1935: Alfred Dreyfus, franca oficiro juddevena, konata de la Dreyfus-skandalo (n. 1859)
- 1936: Mózes Gaál, hungara porjunulara verkisto (n. 1863)
- 1941: Stanisław Ruziewicz, pola matematikisto, profesoro de altlernejoj en Lvovo, membro de Lvova Skolo Matematikista, murdita kadre de la Masakro de Lvovaj Profesoroj dum la germana okupado de Pollando (n. 1889)
- 1941: Jakobo Ŝapiro, pola ĵurnalisto, fondinto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, verkanta por "Literatura Mondo", "Esperanto Triumfonta", "The Esperanto-Monthly", "Progreso", murdita (n. 1897)
- 1945: Wolfram von Richthofen, germana militisto, flug-aso, ĉefo de Legio Condor, komandanto de Junkers Ju 87-floto, kampa marŝalo, militkrimulo respondeca pri Bombado de Wieluń (n. 1895)
- 1947: Jimmie Lunceford, usona ĵazmuzikisto (aldosaksofono) (n. 1902)
- 1949: Dúbhglás de hÍde, unua prezidento de Irlando (n. 1860)
- 1957: Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko, rusa verkistino de porinfana literaturo kaj flegistino (n. 1888)
- 1958: József Fára, hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1884)
- 1968: Ada Sari, pola opera kantistino (koloratursoprano), aktorino kaj pedagogino en Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno, turneinta tra la mondo (n. 1886)
- 1974: Auguste Broise, franca inĝeniero kaj Esperanto-vortaristo, direktoro de la Sekcio pri la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto kaj de la Terminologia Centro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta, kunlaboranto por Plena Ilustrita Vortaro, aŭtoro de i.a. Vortareto vaska-Esperanta kaj kunaŭtoro de Komputada baza terminaro (n. 1901)
- 1980: Ferenc Gyarmati, rumania hungara poeto, redaktoro, pentristo (n. 1894)
- 1989: Miyamoto Masao, japana esperantisto, direkciano de akcia kompanio Esperanto, eldoninto de "L'Omnibuso", ĉefrolulo de Hajkista Klubo, sekretario de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj, aŭtoro de Esperanto-japana vortaro, la romano Naskitaj sur la ruino kaj de la Japanaj Vintraj Fabeloj, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1913)
- 1995: Zoltán Molnár, hungara poeto (n. 1972)
- 1996: László Hargitai, hungara kemiisto pri grundoj kaj humoj (n. 1930)
- 1996: Gottfried von Einem, aŭstra komponisto (n. 1918)
- 1997: François Furet, franca historiisto, esploristo de la franca revolucio de 1789 (n. 1927)
- 2003: Benny Carter, usona ĵazmuzikisto, saksofonisto, trumpetisto kaj komponisto (n. 1907)
- 2006: Hubert Lampo, flandra verkisto de magia realismo (n. 1920)
- 2014: Valerija Novodvorskaja, rusa disidento, opoziciistino kaj publicistino (n. 1950)
- 2020: Kelly Preston, usona aktorino kaj manekeno (n. 1962)
- 2024: Tonke Dragt, nederlanda verkistino (n. 1930)
- 2024: Bill Viola, usona artisto (n. 1951)
La 12-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):