From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges Eugène SOREL (2a de novembro 1847 - 29a de aŭgusto 1922) estis franca filozofo[1] kaj teoriulo de sorelismo.[2][3] Lia nocio de la povo de mitoj en la vivo de la popoloj (partikulare, la naciaj mitoj) inspiris socialistojn, anarkiistojn, marksistojn, kaj faŝistojn.[4] Ĝi estas, kun sia defendo de violento, nome kontribuo pri kiu li estas plej ofte rememorita.[5] Liaj libroj influis la aperon de faŝismo kaj ili estis laŭditaj de tre diversaj italaj pensuloj kiel Vilfredo Pareto, Benedetto Croce kaj Antonio Gramsci.
Georges Sorel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georges Sorel | |||||
Naskiĝo | 2-an de novembro 1847 en Cherbourg | ||||
Morto | 29-an de aŭgusto 1922 (74-jaraĝa) en Boulogne-Billancourt | ||||
Tombo | cemetery of Tenay (en) vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo Collège-lycée Jacques-Decour (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto sociologo inĝeniero sindikatisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sorel estis iam monarkisma kaj tradiciisma antaŭ ŝanĝiĝi al ortodoksa marksismo en la 1890-aj jaroj; tamen li plue apogis valorojn plej kutime asociajn kun konservismo. Li klopodis plenigi la truojn kiujn li vidis en la marksismaj teorioj sed finfine li kreis tre heterodoksan varianton de la ideologio. Li kritikis tion kion li konsideris raciismo de Markso kaj ties utopiajn tendencojn, en la ideo ke la centro de la marksa pensaro estis pli proksima de prakristanismo ol de la Franca Revolucio. Li malakceptis la marksismajn teoriojn de la historia materiismo, de la dialektika materiismo kaj la internaciismo. Li ne vidis marksismon kiel 'vera' en scienca senco, kiel faris la ortodoksaj marksistoj. Male, tiu estis 'vera' en la senco ke ĝi promesis elaĉetan rolon al la proletaro ene de socio en dekadenco.
Sorel fondis la teoriojn de la revolucia sindikatismo kiel sindikatisma tendenco diferenca disde socialismo, anarkiismo kaj komunismo. Kiel Proudhon, li vidis la socialismon kiel afero ĉefe morala. Li estis forte influita ankaŭ de Henri Bergson, kiu disvolvigis la gravon de la mitoj kaj kritikis la esencon de la scienca materiismo; de la kulto al la grandeco kaj de la malŝato al mezeco de Nietzsche, kaj de la kapablo rekoni koruptadon en la demokratio fare de konservismaj liberaluloj kiel Tocqueville, Taine kaj Renan. Pro tiuj tialoj Sorel estas foje asociita kaj al faŝismo kaj al anarkiismo. Pro siaj meditoj pri la perforto li estis asociita ankaŭ al terorismo. Kaj spite sian malemon por la socialdemokratio, Sorel respektis ankaŭ Eduard Bernstein kaj konsentis kun multaj el liaj kritikoj al la ortodoksa marksismo, pro kio li estis asociita ankaŭ kun la reviziistoj kaj ankaŭ kun la nova maldekstro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.