From Wikipedia, the free encyclopedia
Benedetto CROCE (Itallingva prononco: [beneˈdetto ˈkroːtʃe]; 25a de februaro 1866 – 20a de novembro 1952) estis itala idealista filozofo, historiisto kaj politikisto, kiu verkis pri nombraj temoj, kiel filozofio, historio, historiografio kaj estetiko. Ĝenerale, Croce estas konsiderata liberalisma, kvankam li opoziciis al la libera komerco kaj havis konsiderindan influon super italaj intelektuloj, kiel la marksista Antonio Gramsci kaj la faŝista Giovanni Gentile. Croce estis Prezidanto de PEN-klubo internacia, nome tutmonda asocio de verkistoj, el 1949 ĝis 1952. Li estis nomumita por la Nobel-premio en Literaturo dekses fojojn.[1]
Post komencaj kontaktoj kun socialistoj, li estis Ministro pri Edukado inter 1920 kaj 1921.
Croce dekomence apogis la Faŝisman registaron de Mussolini kiu enpoviĝis en 1922.[2] Tamen, la murdo fare de faŝistoj de la socialista politikisto Giacomo Matteotti en junio 1924 haltigis la apogon de Croce por Mussolini. En majo 1925 Croce estis unu el la subskribintoj de la Manifesto de Kontraŭ-faŝistaj Intelektuloj kiu fakte estis redaktita de Croce mem; tamen, en junio de la antaŭa jaro, li estis voĉdoninta en la Senato subtene al la registaro de Mussolini. Li poste asertis, ke li esperis ke la apogo al Mussolini en la parlamento estus malfortiganta la sintenon de la plej ekstremaj faŝistoj, kiuj laŭ li estus responsaj pri la murdo de Matteotti.
En 1928, Croce voĉdonis kontraŭ la leĝo kiu fakte nuligis la eblon de liberaj elektoj en Italio petante al la elektantoj voĉdoni por listo de kandidatoj aprobita de la Granda Konsilio de Faŝismo.[3] Li iom post iom seniluziiĝis pro la granda nombro de eks-demokratoj kiuj estis abandonintaj siajn iamajn principojn.[3] Croce ofte havigis financan helpon al kontraŭ-faŝistaj verkistoj kaj disidentoj kiaj Giorgio Amendola, Ivanoe Bonomi kaj Meuccio Ruini, same kiel al tiuj kiuj deziris havi intelektulan kaj politikan sendependecojn for el la reĝimo, kaj kaŝe li helpis ilin publikigi.[3] La hejmo de Croce en Torino iĝis populara destino por kontraŭ-faŝistaj, kaj post la milito, Amendola kun komunistoj kiel Eugenio Reale malkaŝis, ke Croce estis proponinta helpon kaj kuraĝigon kaj al la liberalaj kaj al marksistan rezistanoj dum la diktaturaj jaroj.[3]
Croce estis minacita de la reĝimo de Mussolini, kvankam la nura ago de fizika perforto kiun li suferis je manoj de faŝistoj estis la rabado de lia hejmo kaj biblioteko en Napolo en novembro 1926.[4] Kvankam li sukcesis resti ekster prizono pro sia reputacio, li restis celo de kontrolado, kaj lia akademia laboro estis tenita en malhelo fare de la registaro, ĝis la punkto ke neniu grava gazeto aŭ akademia publikaĵo eĉ aludis al li. Croce poste stampis la terminon onagrocrazia (laŭvorte "registaro de azenoj") por emfazi la kontraŭ-intelektulaj kaj krudulaj tendencoj de partoj de la faŝisma reĝimo.[5] Tamen, priskribante faŝismon kiel kontraŭ-intelektula Croce ignoris la multajn italajn intelektulojn kiuj tiam aktive subtenis la reĝimon de Mussolini, inklude la iama amiko kaj kolego de Croce, nome Gentile. Croce ankaŭ priskribis faŝismon kiel malattia morale (laŭvorte "morala malsano"). Kiam la registaro de Mussolini adoptis antisemitismajn politikojn en 1938, Croce estis la nura ne-juda intelektulo kiu malakceptis plenumi registaran pridemandaron planitan por kolekti informaron pri la tiel nomita "rasa fono" de la italaj intelektuloj.
Li centriĝis al idealismo.
La estetiko estas unuarange teoria ago bazita sur la sensoj, sur la reprezento kaj intuicioj kiujn oni havas el la realo. La fundamenta celo de la estetiko — kiu estas ankaŭ la scienco de la esprimo — estas la lingvaĵo. La arto ne estas tiele produkto nur senta, sed koncepta reflekto kiu se ne estas simpla socia fakto (je la maniero de pozitivistoj), posedas statuson kaj partikularan kaj specifan: arto estas la esprimo de lirika intuicio kiu kortuŝas emocie la intelekton, ĉar ligas senton kaj sencon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.