George Pataki
From Wikipedia, the free encyclopedia
George Elmer PATAKI (naskita la 24-an de junio 1945) estas usona advokato kaj Respublikana politikisto, kiu servis kiel la 53a ŝtatestro de Novjorkio (1995-2006). Li venkis kontraŭ la antaŭa oficanto, Mario Cuomo, kadre de la t.n. Respublikana Revolucio de 1994.
Avo de Pataki estis malriĉa hungara elmigrinto en la frua 20-a jarcento. Por gardi la hungarajn radikojn Pataki ricevis 2 hungarajn ŝtatajn premiojn.
Antaŭ estri Novjorkion, Pataki elektiĝis kiel urbestro de Peekskill (1981-84), sekve kiel membro de la malsupra (1985-1992) kaj poste de la supra (1993-1994) ĉambroj de la novjorkia parlamento.
La 28-an de majo 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenteco de Usono en la balotado de 2016[1]. La 29-an de decembro 2015, Pataki retiris sian prezidentan kandidatecon[2].