From Wikipedia, the free encyclopedia
Premio estas rekompenco, donacata al la plej indaj. Premioj estas disdonitaj pri literaturo, filmoj, ktp. La plej famaj premioj estas la Nobel-premioj.
Premio (de la latina praemium) estas ĉiu ajn varo aŭ kompenso de alia tipo, kiel donaco aŭ mono, kiun iu ricevas kiel danko aŭ agnosko pri peno, klopodo aŭ barakto realigita, kvankam ĉe kelkaj premioj intervenas hazardo, kaj en aliaj oni postulas (normale) krom la sorto, la aĉeton de produkto, servo, bileto aŭ vidi iun programon aŭ reklamon per televido, aŭ fari telefonan alvokon, por povi havi ŝancon atingi la premion; tiaj estas la premioj kiujn donas lotumadoj, tomboloj aŭ prilotadoj televidaj.
En multaj lotumadoj kaj tomboloj, la enspezon oni dediĉas al bonfarado ĉu publika ĉu privata. Ekzemploj estas la ŝtataj loterioj, kaj la lotado de la Ruĝa Kruco de multaj landoj. Kelkaj premioj estas organizitaj de lokaj, regionaj aŭ naciaj registaroj, kaj aliaj de privataj institucioj aŭ individuoj, ĉu por bonfara celo ĉu por atingi sciencan aŭ teknologian helpon.
Laŭ la formo atingi la premion, oni povus klasigi ilin en Premioj de Sciencoj, Artoj, Sportaj, Civilaj Meritoj, Militaj, Lernejaj, Loterioj kaj similaj lotumadoj, kaj komercaj prilotoj. Sed kelkaj institucioj kiuj donas premiojn inkludas diversajn kategoriojn, kaj povas esti pri diferenca merito aŭ peno, tiele tiu ĉi klasado estas valida nur por la jena listo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.