From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gaja Teatro aŭ Komedia Teatro origine hungare Vígszínház estas historia monumento kaj signifa kaj impona teatro en Budapeŝto.
Gaja Teatro | |||
---|---|---|---|
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Konstrustilo | Secesio vd | ||
Arkitekto | Fellner & Helmer vd | ||
Estiĝo | 1896 | ||
Malfermo | 1896 | ||
Adreso | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 30′ 45″ N, 19° 3′ 5″ O (mapo)47.512519.05138889 [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.pestiszinhaz.hu | ||
La teatro estis konstruita en la jaro 1896. La unua direktoro Mór Ditrói fondis ankaŭ aktoran lernejon por la teatro. En la komencaj jaroj la repertuaro konsistis el francaj komedioj, sed poste aperis ankaŭ hungaraj kaj eksterlandaj dramoj ekzemple de Sándor Bródy, Ferenc Molnár, Jenő Heltai, Zsigmond Móricz, George Bernard Shaw, Anton Ĉeĥov, Bertolt Brecht. En 1945 bombo trafis la konstruaĵon, post monatoj la trupo funkciis en proksima kinejo. En 1949 ŝtatiĝo okazis, post 2 jaroj la teatro denove ekfunkciis en la malnova loko, sed laŭ nomo Teatro de Hungara Armeo. En 1960 la teatro rericevis la originan nomon. En 1967 oni inaŭguris filian teatron kun 560 sidlokoj en la proksima distrikto, sed pli frue inter 1935–1948 havis en alia loko filian teatron. Ekde la 1970-aj jaroj al la repertuaro aldoniĝis muzikaloj. En 1974 la konstruaĵo ricevis protektadon laŭ historia monumento. Inter 1993 kaj 1994 la teatrejo plene renoviĝis, eĉ estis pligrandigita, tiam la spektakloj okazis en la proksimeco en granda tendaro. En 1995 ankaŭ malgranda scenejo ekfunkciis por modernaj teatraĵoj. Resume la teatro havas 1700 sidlokojn. En la frua 21-a jarcento tutmonde la vizitado de grandaj teatroj malpliiĝis, tamen Gaja Teatro ne perdis la teatroamantojn.
La konstruaĵo situas sola laŭ la granda bulvardo. La fasado estas ornamriĉa kaj simetria. Post la ĉefenirejo alta kupola ĉambrego etendiĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.