From Wikipedia, the free encyclopedia
Tivadar Bilicsi [biliĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bilicsi Tivadar estis hungara aktoro. Lia plej konata filino estis Mária Bilicsi.
Tivadar Bilicsi | |
---|---|
Tivadar Bilicsi en 1935 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Grawátsch Tivadar Károly |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1901 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de julio 1981 (79-jaraĝa) en Siófok |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-2-454/455 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ferenc Csik Primary School and Gymnasium (en) (–1911) |
Familio | |
Edz(in)o | Liza Timár (en) (1942–) |
Infanoj | Mária Bilicsi, Erzsébet Bilicsi (en) |
Parencoj | József Bolgár (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Tivadar Bilicsi naskiĝis, kiel Grawátsch Tivadar la 6-an de septembro 1901, Budapeŝto - mortis la 11-an de julio 1981, Siófok.
Tivadar Bilicsi frekventis gimnazion en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1919, dume li frekventis aktoran lernejon. En 1925 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), poste al Nacia Teatro (Miskolc). Baldaŭe li aktoradis en diversaj ĉefurbaj teatroj. Li ŝatis kantadi kaj dancadi, tial plej ofte li roladis en operetoj, sed ankaŭ lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Foje li ludis en Usono, Kanado, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj en Svedio. En 1968 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn en 1962 kaj en 1975. Lia edzino naskis 4 filinojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.