From Wikipedia, the free encyclopedia
Lajos BÁSTI [lajoŝ bAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Básti Lajos estis elstara hungara aktoro, altlerneja instruisto. Oni aprezas lin la plej bele parolanto en hungara lingvo en la 20-a jarcento. Lia 2-a edzino estis Zsuzsa Zolnay, lia filino estis Juli Básti (ambaŭ aktoroj).
Lajos Básti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Berger Lajos |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1911 en Keszthely |
Morto | 1-an de junio 1977 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22/1-1-74 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1935) |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Zolnay (1956–1977) Violetta Ferrari (1948–1955) |
Infano | Juli Básti ( Zsuzsa Zolnay) |
Okupo | |
Okupo | aktoro universitata instruisto |
Lajos Básti naskiĝis, kiel Berger Lajos, la 17-an de novembro 1911 en Keszthely. Li mortis la 1-an de junio 1977 en Budapeŝto.
Lajos Básti devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro kaj Filmo. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Baldaŭe li edziĝis, poste havanta filinon. Inter 1952-1960 li ankaŭ instruis en la akademio (jam altlernejo). Ĝis 1968 li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li ludis en alia teatro, sed li revenis al Nacia Teatro. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.