György Dénes
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
György Dénes [djordj dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dénes György József Auguszta estis hungara aktoro, framasono .
György Dénes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dénes György József Auguszta |
Naskiĝo | la 2-an de julio 1898 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 14-an de aprilo 1962 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 611-Beloter-222 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gizi Lengyel |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György Dénes naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
György Dénes eklaboris en banko, dum li lernis kantadon, eĉ li akiris diplomon en Teatra Akademio. Jam dum la studentaj jaroj li estis figuranto en Nacia Teatro (Budapeŝto), ekde 1918 li havis statuson en privata teatro de Vilma Medgyaszay. En la sekva jaro li apartenis al trupo de Teatro Belvárosi, inter 1920-1926 de Gaja Teatro, inter 1926-1931 de Teatro Magyar. En la teatra jaro de 1931 li estis gastoaktoro en Vieno kaj pluraj teatroj en Germanio kaj Svislando. Hejmenveninta li estis videbla en pluraj ĉefurbaj teatroj, kie li ofte havis parajn rolojn kun Sándor Pethes. En 1934 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li denove havis rolojn en diversaj ĉefurbaj teatroj, plej longe li estis en Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1949 - 1956. En roloj li estis lerta dancisto kaj kantisto. En 1957 li retiriĝis pro malsano. Li ricevis premion en 1958.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.