urbo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaja, hindie गया, urdue گیا estas urbego en norda Barato, en suda parto de subŝtato Biharo, en kantono Magadh, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas kantona kaj distrikta sidejoj. Ĝi estas hindua, budhisma kaj ĝajnisma pilgrimejo kaj estas nomita pri la demono en:Gayasura.
Gaja | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 823001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 474 093 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 258 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 45′ N, 85° 1′ O (mapo)24.7585.016666666667 [+] | ||
Alto | 111 m [+] | ||
Areo | 90,17 km² (9 017 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gaya, India [+] | |||
En 2011 Gaja havis 470 839 da loĝantoj kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landa mezumo.
Gaja situas sur la suda rando de la nordhinda ebenaĵo laŭ laŭsezona rivero, kiu sekiĝas printempe; sur averaĝa alteco de 111 m super la marnivelo. La urbego estas ĉirkaŭita per malaltaj montetoj en 3 flankoj. Ĝehanabad troviĝas 48, Navada 54, Aŭrangabad (Biharo) 64, Bihar Ŝarif 68, Dehri 84, subŝtata ĉefurbo Patnao 92, Hazaribag 96, Kolkato 423, ĉefurbo Delhio 883, Mumbajo 1413 kilometrojn (aere) .
Gaja estis parto de historia ŝtato Magadho en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. Laŭ tradicio, Siddharta Gautama, kiu poste iĝis la Budho, kaj Mahavira, la fondinto de ĝajnismo, ankaŭ vizitis la urbon. Apenaŭ io ajn estas konata pri la mezepoka historio de Gaja. En la 16-a jarcento la mogoloj komencis regadi, ekde la 19-a jarcento la britoj ĝis 1947.
La kamparo ĉirkaŭ Gaja estas plejparte agrikultura kun oftaj irigaciaj kanaloj. La ĉefaj kultivaĵoj estas rizoj, tritikoj, lentoj kaj terpomoj. Brutaro bredita inkludas brutaron, bubalojn, kaprojn kaj porkojn. Metiistoj, komercistoj kaj servaj provizantoj de ĉiuj specoj ekloĝis en la rapide kreskanta urbego mem. Nepre menciindas la turisma industrio kaj pluraj hejmaj industrioj.
La ĉefa religio en Gaja estas hinduoj (79,5%), poste islamanoj (18,5%), la ceteraj religioj malpli, ol 1%.
En Gaja la loĝantaro parolis plej ofte magahie, dum la oficiala lingvo estas la hindia.
En Gaja la plej altnivela edukado okazas en universitatoj, altlernejoj, akademio kaj instituto.
Gaja situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas mezume 1061 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
Al Gaja venas fervojaj linioj el Ĝehanabad, Navada, Dehri kaj subŝtato Ĝarkhando. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. Gaja havas loke flughavenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.