From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaŝerbrum 1, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto (angle Hidden Peak) aŭ kiel K5 estas la ĉefa pinto de la Gasherbrum-Grupo. Kun alteco de 8 000 m ĝi estas la 11-a plej alta monto de la mondo kaj apartenas al la ekskluziva grupo de la pintoj pli altaj ol 8000 m.
Gaŝerbrum 1 | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 8 080 m | ||
Situo | Ĉinio kaj Pakistano | ||
Montaro | Karakorumo | ||
Geografia situo | 35° 44′ N, 76° 42′ O (mapo)35.72555555555676.695555555556 | ||
| |||
Unua grimpo | 5-a de julio 1958 fare de Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman | ||
Plej facila montgrimpo | Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo) | ||
Gaŝerbrum 1 situas en Karakorumo inter ties pakistana parto kaj la Ŝaksgam-Valo, kiun postulas Ĉinio por si. Ĝi apartenas al Baltoro Muztagh, la plej fama parto de Karakorumo. Ĝi situas tute malantaŭe en Baltoro multajn kilometrojn oriente de la centra Konkordia-Placo, kie kunfluas la tributglaĉeroj de Baltoro-Glaĉero al giganta glaciriverego. Gaŝerbrum 1 estas kaŝita inter la grupo de Gaŝerbrum 4, 5 kaj 6, tial la noma Kaŝita Pinto, kaj troviĝas nur malmultajn kilometrojn de Conway-Selo, tra kiu pasejo kondukas al la barata parto de Karakorumo. De ĉiuj flankoj Gaŝerbrum 1 atingeblas nur pasante grandegajn glaĉerojn.
La unua grimpon sukcesis la 5-an de julio 1958 Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman, kiuj apartenis al usona ekspedicio.
Ĉomolungmo (aŭ Everesto) - K2 (Ĉogori aŭ Lambha Pahar aŭ Dapsang) - Kangchenjunga - Lhotse - Makalu - Ĉo Oju - Dhaulagiri - Manaslu - Nanga Parbat - Anapurno - Gaŝerbrum 1 (Kaŝita Pinto) - Broad Peak (Falĉan Kangri/K3) - Gaŝerbrum 2 (K4) - Ŝiŝapangmo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.