Günter de Bruyn (prononco de la devene nederlandlingva familia nomo [də bʀɔʏn], naskiĝis la 1-an de novembro 1926 en Berlino - 4-a de oktobro 2020) estis germana verkisto.
Vivo
Li vivis kaj laboris en la Vajmara Respubliko, en Nazia Germanio, en GDR kaj FRG. Lia literatura verkaro konsistas unuflanke el realismaj romanoj kaj noveloj kun membiografiaj trajtoj, kiuj kritike traktas la privatan vivon de artistoj en la socialisma ŝtato GDR, kaj aliflanke el eseoj de literatursciencaj kaj historiaj temoj, aparte pri la historio de Prusio. Inter multaj aliaj premioj, en 1996 li honoriĝis per la brandenburgia literatura premio kaj la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.