![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/La_fina_venk%2527.ogv/640px--La_fina_venk%2527.ogv.jpg&w=640&q=50)
Fina Venko
movado, strebanta je estonteco, kiam Esperanto povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj plejmulto de homoj havos Esperanton kiel duan lingvon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fina Venko, alivorte finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko, termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas je oficiala rekono de Esperanto flanke de la ŝtatoj kiel dua lingvo por ĉiuj[1] aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon[2].
TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo[3]. Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fariĝi ĉies dua lingvo, disvastigo de Esperanto iĝas la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avantaĝojn de ties servoj[4]. Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direktiĝas al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ĝi ne malaperu, aŭ ĝis kioma grado ĝi kresku aŭ povas kreski[4].