From Wikipedia, the free encyclopedia
Inicialoj dc aŭ i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Nutrata per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, inicialoj dc miksas tiujn influojn en sian buntan melankolian elektropopmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.
inicialoj dc | |
---|---|
Deveno | Francio |
Ĝenroj | elektropopo |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Retejo | initialsdc.bandcamp.com |
Post la unuaj koncertoj en 2003, pere de nuraj minidiskludilo, elektra gitaro, kaj memproduktita albumo (Popcorn for Diane, en la franca kaj la angla), la projekto rapide evoluis dank’ al sinkronizitaj videofilmoj kiuj estas koncerte projekciataj kun ĉiu kanto. Samtempe komencis aperi kantoj en Esperanto, kaj la koncertoj de Inicialoj dc fariĝis regulaj programeroj de Esperanto-aranĝoj.
Daŭre de la aktivaĵoj, kaj en loka arta sceno kaj en la Esperanto-komunumo, du albumetoj sekvis en 2007 (OK kaj 16), kaj la albumo Propaganda en 2009, en kiuj Esperanto jam ludas gravan rolon. Same, la prezento en la reto de pluraj videaĵoj enradikigis Inicialoj dc kiel muzikvidean artan projekton.
La albumo Urbano estis la unua tutesperanta albumo de Inicialoj dc, kaj estas mejlŝtono en la evoluo de tiu originala projekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.