Fina Venko
movado, strebanta je estonteco, kiam Esperanto povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj plejmulto de homoj havos Esperanton kiel duan lingvon From Wikipedia, the free encyclopedia
movado, strebanta je estonteco, kiam Esperanto povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj plejmulto de homoj havos Esperanton kiel duan lingvon From Wikipedia, the free encyclopedia
Fina Venko, alivorte finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko, termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas je oficiala agnosko de Esperanto flanke de la ŝtatoj kiel dua lingvo por ĉiuj[1] aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon[2].
TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo[3]. Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fariĝi ĉies dua lingvo, disvastigo de Esperanto iĝas la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avantaĝojn de ties servoj[4]. Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direktiĝas al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ĝi ne malaperu, aŭ ĝis kioma grado ĝi kresku aŭ povas kreski[4].
Inter la esperantistoj oni kredas ke ekzistas 2 ĉefaj manieroj atingi la Finan Venkon:[5]
Zamenhof, dum deklamo de 1910 esprimis sian opinion rilate al tio dirante:
|
Objektive, eblas aserti ke la historio pruvas ke necesas la uzado de ambaŭ.[mankas fonto]
Iuj homoj proponis novajn terminojn por Fina Venko, ekzemple influitaj pro sia nacia lingvo pro laŭvorta traduko. Ekzemplo de ĉi tio estas "Fina Sukceso"[mankas fonto]. Tamen, Fina Venko estas la sola termino kiun oni vere uzas, unuflanke pro kutimo kaj aliflanke pro lingva ekonomio. Se oni devus traduki nacilingven, ĝusta traduko estus eble "fina ŝanĝo" aŭ "fina atingo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.