From Wikipedia, the free encyclopedia
La statistiko de Esperantujo traktas ĉiujn kampojn de Esperanto, kie eblas atingi laŭnombran priskribon de la stato kaj evoluo. Ĝi servas por ekscii kaj kompreni tion kaj por doni fidindan bildon al la Esperanto-parolantoj mem kaj al la ekstera mondo.
La plej ofte publikigitaj nombroj verŝajne estas tiuj pri membroj. Estas tamen multaj indikoj, ke la membronombroj de UEA kaj de ĝiaj Landaj Asocioj ne respegulas la ĝeneralan evoluon de Esperantujo, almenaŭ dum la pasintaj jardekoj. Konstateblas stagnado de la kvanto de Individuaj Membroj de UEA kaj malkresko en multaj Landaj Asocioj. Kontraste dum la pasintaj jardekoj kreskis la nombroj de partoprenantoj en renkontiĝoj, de PasportaServanoj, de la muzikproduktado, de denaskuloj, de interretaj paĝoj kaj de Esperanto en Afriko kaj pluraj landoj de Azio. Ankaŭ la esplorado de Esperanto en lingvistiko kaj aliaj sciencoj plioftiĝas.
Laŭ pluraj indikoj Esperanto atingis inter la internacie uzataj lingvoj de la mondo lokon ie inter la 15-a kaj la 50-a; kompare kun la angla la rilato estas proksimume 1:1000 (depende de la kampo ĝenerale inter 1:500 kaj 1:2000).
Komparante la uzadon de lingvoj indas fari distingon inter ennacia kaj internacia uzadoj. Oni ne celas per Esperanto anstataŭi la ennacian uzadon, do ne vere gravas por komparo ekzemple la nombro de interretaj paĝoj en nacia lingvo destinitaj nur al loka uzo (ekzemple informoj de loka vendejo). Bedaŭrinde estas tre malfacile eltrovi, kiom el la uzado de nacia lingvo kiel la angla estas ennacia kaj kiom internacia. Kutime la uzadonombroj montras la entutan uzadon de naciaj lingvoj; kompare kun tio Esperanto havas pli malbonan pozicion ol kompare kun la internacia uzado. Sekve do la situacio por Esperanto estas ĝenerale iom pli pozitiva ol kion montras la nombroj kaj rilatoj.
En Hungario en la jaroj 1995 ĝis 1999 ĉiujare inter 500 kaj 600 homoj trapasis ŝtate rekonitan ekzamenon pri Esperanto, plejparte en la meza nivelo; supozeble la situacio en la antaŭaj jaroj estis simila. Jam ekde la jaro 1966 oni povas trapasi ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza, meza kaj supera gradoj kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj.
Ekde 1998 studentoj de altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon nur post ŝtate rekonita ekzameno pri unu aŭ du fremdlingvoj. En la jaro 2000 oni registris ankaŭ Esperanton. Ĉefe pro la rapida ebleco plenumi la kondiĉon por la diplomo la suma ekzamennombro tuj supreniris al 1627 kaj post du jaroj komencis ondumi ĉe 5000. Temas pri proksimume 3500 ekzameniĝantoj ĉiujare, ĉar ĉirkaŭ la triono de la ekzamenoj estas malsukcesaj - la studantoj preferas frue provi la ekzamenon. Sume de 2000 ĝis 2019 okazis pli ol 69 mil ekzamenoj kun proksimume 39 mil sukcesintoj[1].
Ekde 2002 inter 2 kaj 5 procentoj de tiuj ŝtate rekonitaj lingvoekzamenoj en Hungario estis pri Esperanto. Post la angla (ĉ. 50 %) kaj la germana (ĉ. 25 %) ĝi ofte troviĝis sur la tria loko, similrange kun la franca.
Granda parto de la ekzameniĝantoj estas homoj, kiuj jam laboras kaj dume akiras diplomon. Ĉar la nombro de tiuj studentoj en la jaroj ekde proks. 2010 malgrandiĝis, atendeblis same redukto de la kvanto de ekzamenoj. kiu fakte okazis. Ĝis nun (2019) ĉiujare plu almenaŭ 700 homoj sukcese trapasis ekzamenon (maksimumo estis 3261 sukcesintoj en 2007).
La posta tabelo kunigas nombrojn el revuo Esperanto kaj similajn (kvankam ne tute egalajn) statistikojn de la Hungara Institucio pri Edukado - Kreditiganta Centro pri Fremdlingvaj Ekzamenoj (nyak.hu). Tiu institucio kontrolas kaj inspektas la memstarajn ekzamenajn centrojn; la ekzamenojn pri Esperanto okazigas la Ekzamena Centro Origo.
Jaro | Enpagintoj | Ekzamenitoj | Sukcesintoj | Ekzamenitoj | Sukcesintoj[2] |
---|---|---|---|---|---|
(laŭ revuo Eo[3]) | (laŭ nyak.hu[4]) | ||||
2000 | 474 | .. | |||
2001 | 3732 | 2406 | 2049 | 2013 | .. |
2002 | 5979 | 4731 | 3687 | 3785 | .. |
2003 | 5193 | 4251 | 2981 | 3132 | .. |
2004 | 4680 | 3215 | 2294 | 2422 | .. |
2005 | 5350 | 3840 | 2840 | 2985 | 2985 ? |
2006 | 4965 | 3933 | 3008 | 3991 (4089?) | 2839 |
2007 | 5493 | 4155 | 3235 | 6163 | 3261 |
2008 | 4990 | 3642 | 2551 | 5596 | 2570 |
2009 | 4883 | 3967 | 2310 | 5586 | 2332 |
2010 | .. | 5422 | 2310 | ||
2011 | .. | 5240 | 2028 | ||
2012 | .. | 3699 | 1808 | ||
2013 | .. | 3613 | 1574 | ||
2014 | .. | 3342 | 1447 | ||
2015 | .. | 2993 | 1212 | ||
2016 | .. | 3212 | 1301 | ||
2017 | .. | 2254 | 934 | ||
2018 | .. | 2091 | 800 | ||
2019 | .. | 1861 | 740[5] | ||
Sume (truoj!) | 45.265 (2001-9) | 34.140 (2001-9) | 24.955 (2001-9) | 69 874 (2000-19, min.) | 28 141 (2005-19) |
Laŭ revuo Eo (nur 2001-4) | 11 011 (2001-4) | 11 011 (2001-4) | |||
Sume 2001-19 (kun revuo Eo) | . | 39 152 |
Inter 2001 kaj 2009 laŭ revuo Esperanto entute 4415 homoj trapasis bazan ekzamenon (B1), buŝe aŭ skribe; el tiuj sume 2478 homoj trapasis ambaŭ ekzamenojn. La mezan ekzamenon (B2) sukcesis entute 19 431 homoj; el tiuj 6236 personoj ekzameniĝis nur buŝe, 5051 nur skribe kaj 8144 ambaŭforme. La superan ekzamenon (C1) trapasis 1109 homoj; el tiuj 259 nur buŝe ekzameniĝis, 260 nur skribe kaj 590 ambaŭforme.[3]
Laŭ la aĝa distribuo en unu el la kursocentroj (tiu de Eventoj) ĉirkaŭ 80 % de la kursanoj estis inter 24 kaj 37 jaroj (kp. la grafikon de Esperanto-kursoj laŭ aĝo-distribuo; horizontale aĝo, vertikale procentaĵo).
En Hungario en 2011 Esperanto havis la 15-an rangon inter la elekteblaj fremdaj lingvoj, pri kiuj la abiturientoj ekzameniĝis.[6]
Lingvo | Nombro de ekzamenitoj 2011 |
---|---|
angla | 59 mil |
germana | 25 mil |
franca | 1008 |
itala | 623 |
latina | 398 |
hispana | 299 |
rusa | 80 |
romaa | 32 |
malnovrumana ("beas") |
30 |
rumana | 30 |
slovaka | 29 |
kroata | 22 |
japana | 21 |
ukraina | 12 |
Esperanto | 8 |
portugala | 7 |
hebrea | 6 |
finna | 6 |
nederlanda | 5 |
pola | 5 |
serba | 5 |
bulgara | 2 |
ĉina | 2 |
UEA lanĉis en 2008 novan ekzamensistemon pri Esperanto, Komuna eŭropa referenckadro, laŭ la reguloj de la Konsilio de Eŭropo. Tiun sistemon prizorgas ĉefe Edukado.net, kiu ekzamenis inter 2008 kaj fino de 2014 entute 1637 homojn (1509 sukcesis)[7].
Pluraj landoj havas landan ekzamensistemon, sen oficiala valoro ekster la Esperanta movado.
En Italio la Itala Instituto de Esperanto dum la jardeko 2004-2013 sukcese ekzamenis 766 homojn laŭ landa 3-grada ekzamensistemo[8].
Inter la jaroj 1890 kaj 1909 aperis en 29 t.n. serioj la "Adresaro de la Esperantistoj" (konata sub diversaj titoloj). En 1890 enestis mil adresoj. La lasta registrita esperantisto, en 1908 (Serio XXIX), ricevis la numeron 21915.
En la pasintaj jardekoj Esperanto disvastiĝis en multaj regionoj de Afriko. Kreiĝis Esperanto-asocioj en deko da afrikaj landoj; en plia deko ekzistas kelkaj lokaj kluboj.
La disvastiĝo de Esperanto en Afriko estas konstatebla ankaŭ per la nombro de gastigantoj en Pasporta Servo. PS havis en 1988/89 entute 18 adresojn en Afriko; en 2005 estis sume 59. Tio estas mezuma jara kresko de ĉirkaŭ 7,2 %. La proporcio de afrikaj adresoj inter ĉiuj PS-gastigantoj kreskis de 2 % al 4,3 %.
En intervjuo kun la gazeto 'The Hindu' organizanto de la kvina Azia Kongreso de Esperanto en 2008 rakontis, ke Esperanto venis al Barato antaŭ nur 25 jaroj[9]. Nun oni sukcese organizis Azian Kongreson en Bangalore. Sen kresko tio ne klarigeblas.
En Nepalo en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri Nepala Esperanto Asocio la retlisto nepalesperanto havas nun 219 membrojn.
En Srilanko la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis verŝajne en 1979, kiam s-ino Vilma Sindona Eichholz vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de S-ino Daya Wickramasinghe[rompita ligilo] profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 Stefano Keller vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proksimume ĝis ĉirkaŭ 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, Daniel Balasingham Jesudason (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fakto, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.
El diversaj landoj venis kaj venas diplomatoj parolantaj Esperanton, ekzemple Ralph Harry, iama ambasadoro de Aŭstralio ĉe UN, György Nanovfszky, iama ambasadoro de Hungario en Moskvo (ekde ĉirkaŭ 1992) kaj prezidinto de Hungara Esperanto Asocio (ĝis ĉirkaŭ 2006) kaj Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo de 1974 ĝis '75 kaj nuna ambasadoro de Germanio en Rusio.
En Germanio nuntempe almenaŭ tri diplomatoj flue parolas Esperanton kaj dum multaj jaroj partoprenis en la Esperanto-komunumo. Temas krom Ulrich Brandenburg pri Horst Gruner (kunverkinto de la germana versio de Gerda malaperis, laŭ la stato de 2008 ataŝeo pri ekonomio en la germana ambasadejo en Jaundo, Kameruno) kaj Marko Naoki Lins (GEJ-prezidanto de 1996 - 2000 kaj direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005; kiu laŭ Ukrainia Esperanto Asocio[rompita ligilo] en 2008 laboris en la ambasadejo de Kievo, nun (2011) en Berlino, Germanio). Konsiderante, ke Germanio havas proksimume 1700 diplomatojn en la t.n. supera servo, proksimume unu el 550 germanaj diplomatoj flue parolas Esperanton; tio kompreneble estas samtempe la rilato inter Esperanto kaj la angla en tiu kampo.
Kelkaj enketoj esploras plej diversajn temojn, ekzemple "Kiaj ni estas"[rompita ligilo], kie 31 partoprenintoj de renkontiĝo en Jekaterinburg (aŭg. 1997) respondis interalie, ĉu la kunulo (se ili havas) parolas Esperanton (8 jes, 8 ne), ĉu la infanoj (se ili havas) parolas Esperanton (7 jes, 14 ne), el kiuj fontoj ili eksciis pri Esperanto (el gazeto 8, el libro 8, el afiŝo kaj anonco 6 ktp.), kiamaniere ili lernis Esperanton (ĉeesta kurso 18, aŭtodidakte 12, koresponda kurso 4 ktp.) aŭ kiam la entuziasmo pri Esperanto estis la plej granda (ĉe plej multaj, 13, en la unua esperantista renkonto).
Ofte eblas legi la opinion, ke membro-nombroj estas taŭga maniero por prijuĝi la staton de Esperanto kaj Esperantujo. Indas tamen konsideri, ke Esperanto-asocioj fondiĝis ĉefe antaŭ multaj jaroj por respondi al tiamaj bezonoj; hodiaŭ multajn el tiuj funkcias transprenis ofertoj en la interreto: Kontakton kun aliaj Esperanto-parolantoj per sociaj retoj, ĉiutagaj informoj sur retpaĝoj (pli rapidaj ol paperaj gazetoj), voĉa interparolado per Skajpo, prelegoj ĉe youtube... Ne estas miraklo, se multaj Esperanto-parolantoj ne plu vidas avantaĝon el asocia membreco.
En la pasintaj sepdek jaroj la nombro de landoj kun Esperanto-asocio aliĝinta al UEA kreskis de proks. 20 al 70; krome estas kelkaj landoj kun asocioj membrantaj en TEJO, Civito aŭ aliaj tegmentaj organizaĵoj.
La membronombroj de UEA montras resuman stagnadon inter 1949 kaj 2007: Antaŭ ses jardekoj estis 5.927 Individuaj Membroj, en 2007 estis 6.011. Ĉe la Aligitaj Membroj la unua nombro estas 12.822, tiu el 2007 estas 11.477. Sume UEA havis 18.749 membroj en 1949 kaj 17.488 en 2007. Indas noti, ke la Aligitaj Membroj en 1949 venis el ĉirkaŭ 20 Landaj Asocioj, dum hodiaŭ UEA havas pli ol 60; multaj Landaj Asocioj, ĉefe en Eŭropo, draste perdis membrojn - la perdon kovris la aliĝo de novaj asocioj.
La nombro de Individuaj Membroj restis relative stabila; ĝi ondumis en tiuj ses jardekoj nur inter 5.713 kaj 8.071. Kontraste la nombro de Aligitaj Membroj kreskis de ĉirkaŭ 10.000 komence de la kvindekaj jaroj al maksimumo de 36.351 en 1987. Jam en 1991 el tio restis nur 19.146, en 2002 nur 10.549. La kresko en la kvindekaj jaroj (de ekzemple 10.723 membroj en 1954 al 25146 en 1959) ŝuldiĝis al aliĝo de pluraj asocioj, ne al kresko interne de Landa Asocio: Alvenis interalie tiuj en Germanio, Finnlando, Pollando, Japanio, Bulgario kaj Jugoslavio. Plia rapida kresko okazis de 1979 (24.533) ĝis 1987 (36.351) pro grandiĝo de membronombroj ĉefe en orienta Eŭropo (la voĉdonrajto en la komitato de UEA dependas de la kvanto de membroj). Jam en 1991 la nombro estis signife sub la nivelo de 1979.
Malfacilas interpreti la sumajn nombrojn de Aligitaj Membroj ĉe UEA, ĉar eniras multaj dekoj da Landaj Asocioj kun diversaj cirkonstancoj. En la sube traktitaj landoj Francio kaj Germanio sperteblas malkresko de la membraro.
Laŭ ofta klarigo membroperdo estas nuntempe ĝenerala fenomeno de asocioj. Tamen oni povas konstati, ke kelkaj asocioj prosperas, kiel tiuj de aŭtomobilveturantoj kaj pri mediprotektado.
La membronombroj en Francio montras konstantan malkreskon ekde multaj jardekoj. En 1963 estis 1553 membroj en Espéranto-France, en 2006 estis ĉirkaŭ 750.
La Germana Esperanto-Asocio spertis malkreskon ekde la kvindekaj jaroj. En la pasinta jardeko laŭ oficiala informo okazis malkresko de 1325 membroj en 1994 al 1064 en 2006, kio signifas mezuman membroperdon de 2 % jare.
Ĝis la fino de la sepdekaj jaroj ne okazis ĝenerala Esperanto-renkontiĝo, kie partoprenis iom pli granda nombro de infanoj. Tutmonde ekzistis ĉefe unu infana renkontiĝo, la Internacia Infana Kongreseto (IIK, paralele al UK), kie kunvenis kaj plu kunvenas kutime inter dudek kaj kvardek infanoj ekde ses jaroj; la supra aĝolimo komence estis dek du jaroj, sed intertempe kreskis al dek ses. En la jaro 1950 okazis la unua IIK, en 2009 okazas la 40-a (en kelkaj jaroj ne okazis).
Speciala renkontiĝo por denaskaj infanoj estas Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF), kiu ekzistas ekde 1979. En la komenca jardeko la nombro de partoprenantoj variis inter 20 kaj 40; ekde 1994 la nombro altiĝis al 60 ĝis 90 partoprenantoj[10]. Proksimume la duono el ili estas infanoj.
Dum la okdekaj jaroj kreiĝis Printempa Semajno Internacia (PSI, unue en 1985) kiel familia renkontiĝo kaj la jarfina Internacia Festivalo (IF, unue en 1979), kie ekde la malfruaj okdekaj jaroj partoprenis ankaŭ gepatroj kun infanoj. Unue dum la jarfino 2002 okazis Novjara Renkontiĝo (NR), en kiu ekde la jarŝanĝo 2006/7 kunvenas kutime ĉirkaŭ sesdek infanoj kaj junuloj kun siaj gepatroj; inter 20 kaj 25 el ili estas denaskuloj. Ekde la grandiĝo de NR la nombro de infanoj en IF multe reduktiĝis. Simila kvanto de infanoj kiel dum NR kunvenas ankaŭ dum PSI; ankaŭ la proporcio de denaskuloj estas simila.
Resume oni povas konstati, ke antaŭ tridek jaroj okazis nur unu porinfana semajna renkontiĝo ĉiujare, dum intertempe estas kvar. En ĉiu el ili partoprenas kutime inter 20 kaj 60 infanoj, el kiuj intertempe preskaŭ duono lernas Esperanton denaske (en REF ĉiuj). La plioftiĝo de la renkontiĝoj signifas, ke multaj infanoj havas plurfoje jare dumferian kontakton kun samaĝuloj, kio multe levis la ligitecon al Esperanto.
Inter 200 vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto (3: "alta aŭ flua nivelo"; 4: "preskaŭ kiel denaskulo"), troviĝis 9 (do ĉirkaŭ 4,5 %), kiuj parolas la lingvon denaske (stato de aŭgusto 2008; en jan. 2014 estas 243 kun nivelo 3, 84 kun nivelo 4 kaj 7 kun denaska nivelo, do ĉirkaŭ 2 % da denaskuloj inter 243+84=327. Aŭ 7 denaskuloj inter 84 preskaŭ-denaskuloj, do 8,3 %)[11].
En 1904 naskiĝis la unua denaskulo; en la jarlibro de UEA en 1961 publikiĝis listo de 58 denaskuloj. Pri la stato de hodiaŭ ekzistas diversaj taksoj, ekzemple "inter 200 kaj 2000" kaj "pluraj mil" denaskuloj. La "Rondo Familia" havis registron pri 350 Esperanton parolantaj familioj en 1995[12]. La hungara censo de 2001 nombris entute 4 575 Esperanto-parolantojn, el kiuj 4 407 homoj informis, ke Esperanto estas negepatra lingvo; teorie tio povus signifi, ke 168 homoj estus Esperanto-denaskuloj (3,7 % de la nombritaj Esperanto-parolantoj, unu homo inter 27 Esperanto-parolantoj), sed verŝajne la vera nombro estas multe malpli alta - kelkaj homoj supozeble ne indikis, ke ili estas ne-denaskuloj.
Jam en 1994 "The Encyclopedia of Language and Linguistics" menciis, ke ekzistas denaskuloj de dua kaj tria generacio, ĉe kiuj do unu el la geavoj jam lernis Esperanton denaske[13].
Esperanto aperas kiel parolata lingvo en kelkaj longaj filmoj (ekz. Angoroj), en beletraj filmetoj de kelkaj minutoj (ekz. ĉe youtube) kaj en filmitaj prelegoj kaj diskutoj (ankaŭ ofte ĉe youtube). Krome Esperanto estas uzata kiel subteksta lingvo en diversaj filmoj kaj filmetoj.
La organizaĵo TED proponas edukajn prelegojn en siaj konferencoj kaj ofertas la filmojn en interreto; la parolata lingvo ĝis nun ĉiam estas la angla. La longeco de la prelegoj estas inter proks. 4 kaj 18 minutoj. Ekzistas subtekstoj en aliaj lingvoj por multaj el tiuj filmoj. Aktuale (30-a de sept. 2017) ekzistas 2557 prelegofilmoj en la angla; 2434 el ili havas ankaŭ subtekstojn en la brazilportugala, 2427 en la hispana, 2408 en la franca ktp. En Esperanto ekzistas nun 116 prelegoj (6,5 % de ĉiuj prelegoj); Esperanto per tio havas lokon 53 inter entute proks. 110 lingvoj; la loko dum la pasintaj kvin jaroj ondumis inter la 46-a kaj la 58-a loko.
Pasporta Servo, fondita en 1974 kun 39 gastigantoj, spertis rapidan kreskon ĝis 900 gastigantoj en 1988/89. Sekvis stagno ĝis la jaro 2000, post kio okazis plia kresko al 1364 en la jaro 2005. Ekde tiam la nombroj malkreskis al 1225 en la jaro 2008. Eble tiu malkresko almenaŭ parte ŝuldiĝas al la apero de rete disponeblaj gastigaj servoj, kiel CouchSurfing, kie en 2008 ĉirkaŭ 500 homoj indikis almenaŭ komencan scion pri Esperanto. Se oni kunkalkulas ambaŭ gastigajn servojn, la kresko daŭras - eĉ se oni konsideras, ke ĉe CouchSurfing nur ĉe parto de la enmetitaj adresoj eblas tranokti. (Parte CouchSurfing funkcias kiel Amikeca Reto.) La mezuma kresko de la nombro de gastigantoj ĉe Pasporta Servo inter 1988 kaj 2005 estis ĉirkaŭ 2,4 %, la kresko inter 1995 kaj 2005 estis ĉirkaŭ 5,3 %. La nombro de landoj jam post tri jaroj, en 1977, atingis pli ol 40; sekvis iom-post-ioma kresko ĝis nuntempe ĉirkaŭ 90 landoj.
Statistiko pri la Esperanto-gazetaro en la jaro 2006 listigas 15 internaciajn kaj 14 landajn gazetojn[14] el entute supozeble ĉirkaŭ 200 nuntempe tutmonde aperantaj. 11 internaciaj kaj 7 landaj gazetoj respondis, ke ili havas abonkvanton de almenaŭ 500 ekzempleroj; sume tiuj 11 internaciaj gazetoj havas ĉirkaŭ 12 mil ekzemplerojn, dum la 7 plej grandaj landaj havas sume ĉirkaŭ 6 mil ekzemplerojn (eldonlandoj: Japanio, Germanio, Italio, Koreio, Francio, Svedio kaj Ĉeĥio). La eldonritmo varias proksimume inter trisemajna revuo (Heroldo) kaj kvarmonata (Juna Amiko). La revuo Esperanto informas pri 4000 abonoj, kvar gazetoj indikas abonkvanton inter 1000 kaj 1700 (Monato, Heroldo de Esperanto, La Revuo Orienta kaj Esperanto aktuell).
La eldonanto en la plej multaj kazoj estas internacia aŭ nacia Esperanto-asocio; esceptoj estas ĉefe LF-koop, kiu eldonas la gazetojn Heroldo de Esperanto (ĉ. 1000 abonoj), Literatura Foiro (ĉ. 750) kaj Femina (ĉ. 200), dum la eldonejo Sezonoj publikigas la gazeton La Ondo de Esperanto (ĉ. 550 abonoj).
Estas konata fakto el multaj sociologiaj studoj, ke Esperanto-parolantoj mezume havas pli bonan lernejan kaj universitatan edukon ol la loĝantaro ĝenerale. Tio speguliĝas ankaŭ en la membraro de la asocio Mensa, en kiu rajtas membri homoj kun intelekta kvociento pli alta ol 98 % de la loĝantaro. Ekzemple la membrolisto 1992 de la germana Mensa in Deutschland enhavas ĉirkaŭ 1300 membrojn, el kiuj 13 indikas Esperanton kiel unu el siaj lingvoj (ĝenerale sen indiko pri la nivelo). Almenaŭ tri el ili flue parolas Esperanton, kio signifas rilaton inter Esperanto kaj la angla (la plej ofta lingvo parolata de la listigitoj) de almenaŭ 1 : 400 en tiu kampo.
Edward Symoens kunmetis bibliografion de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko[15]. Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉirkaŭ 28 disertacioj, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.
La plej multaj disertacioj inter 1906 kaj 1987 aperis en Hungario (16), Pollando (13), Sovetunio (13), Belgio (10) kaj Francio (10); la tiam du germanaj ŝtatoj kontribuis per 8 (FRG) kaj 7 (GDR); en Japanio aperis same 7, en Italio 6, en Usono 5, en dekkvino da aliaj ŝtataj tri aŭ malpli.
Jaro | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de Esperanto-disertacioj | 0 | 2 | 2 | 2 | 5 | 5 | 8 | 9 | 4 | 8 | 8 | 5 | 6 | 12 | 8 | 8 | 9 |
En 2006 en la 'Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj' ("2006 MLA International Bibliography of Books and Articles in the Modern Languages and Literatures") aperis sume 66.884 eroj. El tiuj entute 282 troviĝis en la ĉapitro pri "Internaciaj Lingvoj", kie la plejparto rilatas al Esperanto. Aldone ĉirkaŭ 100 eroj temas pri Esperanto-literaturo - ili aperas komune kun la aliaj literaturaĵoj de la koncerna lando. Esperanto havis do parton de ĉirkaŭ 0,5 % el ĉiuj eroj. Inter la lingvoj, en kiuj registritaj dokumentoj estis verkitaj, Esperanto okupis la 12-an lokon[16].
Laŭ studo pri lingvoj en la reto el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche tiutempe ekzistis proksimume 26.795.000 vortoj en Esperanto en la reto[17]; tio estis simila kvanto kiel en la eŭska, latva aŭ litova, iom sub la estona kaj latina, iom super la bretona, albana kaj kimra. Esperanto havis la lokon 27 inter la esploritaj latinliteraj lingvoj. (Estus proksimume loko 40 inter ĉiuj lingvoj.) La rilato al la angla estis proksimume 1:1800. Se sur papera A4-paĝo estas ekzemple 300 vortoj, tiam 27 milionoj da vortoj signifis 90.000 A4-paĝojn aŭ 300 librojn de po 300 paĝoj; la kresko ekde tiam estas grandega.
Dum la jaroj 2006 kaj 2007 la studo Abako ĉiumonate komparis per serĉmaŝinoj la kvanton de interretaj paĝoj en Esperanto kun kelkaj simile grandaj lingvoj. Esperanto havis proksimume 2 milionojn da paĝoj - ĉirkaŭ duonon de la kvanto en la slovena, ĉirkaŭ duoblon de eŭska kaj kimra. Tiutempe Esperanto estis jam antaŭ la latina, kiu atingis duonmilionon da paĝoj.
Ankaŭ raporto de Unesko mencias paĝnombron por Esperanto eltrovitan helpe de Google meze de 2008, avertante ke la metodo estas tre necerta. Laŭ tio Esperanto havis ĉirkaŭ 3,74 milionojn da paĝoj, ĉirkaŭ 0,01 % de ĉiuj retpaĝoj[18]. La metodo forte dependas de la lingvo-rekonaj algoritmoj, pri kiuj oni scias, ke ili ekzemple en la kazo de la angla nur malbone funkcias. Por havi pli klaran bildon verŝajne necesos atendi la pluan evoluon de tiuj algoritmoj.
La vizitado de esperantlingvaj paĝoj supozeble kreskas; ekzemplon de rete atingebla (por aliĝintoj) statistiko pri vizitoj donas Lernu.net Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine, sur kies ligitaj paĝoj eblas vidi ankaŭ la evoluon laŭ monatoj. Interesa estas la aĝo de uzantoj de Lernu.net; la mediano de la aĝo estas 28 jaroj (do po duono de la uzantoj estas sub kaj super tiu aĝo). 22 jarojn havas la grupo kun la plej multaj uzantoj. La suba grafiko montras la laŭaĝan dividon de ĉ. 127 000 registritaj uzantoj de lernu.net.
Ekzistas pluraj interkonaj retejoj disponeblaj en Esperanto kaj/aŭ uzataj de Esperanto-parolantoj, ekz. Facebook kaj Ipernity.
La retejo Facebook, kiu estas la plej aktive vizitata interkona retejo (laŭ esploro farita en februaro 2009[19]), havas grupon por Esperanto-ŝatantoj[20] kun pli ol 14 000 membroj (stato de aŭgusto 2014). Facebook krome montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havis (en feb. 2014) 27.000 ŝatantojn kaj 140.000 Facebook-uzantoj (laŭ propra informo ĉe Facebook) parolas Esperanton; en aŭg. 2014 Facebook informis pri 30.023 ŝatantoj de la temo kaj pri 350.000 uzantoj, kiuj indikas paroli la lingvon[21] (ne tre kredinda kresko de +150%). Laŭ la informo en januaro 2016 sume 22.468 ŝatas ĉi tiun temon kaj 330.000 uzantoj parolas la lingvon; la statistiko estas do tre necerta.
Facebook krome informas pri la procentaĵo de priskribaj teksteroj, kiuj ekzistas en Esperanto. La procentaĵo ondumas inter 50 kaj 80 procentoj, sen videbla kaŭzo. En jan. 2016 estas 76 %.
En la suba tabelo "Artikolnombro" estas la sumo de ĉiuj artikoloj en la koncerna vikipedio, 'Rigardoj' estas la nombro de rigardoj al la artikolo pri Esperanto, 'Rango' la rango kompare kun ĉiuj artikoloj de la koncerna vikipedio. En kelkaj vikipedioj la artikolo ne nomiĝas 'Esperanto' sed ekzemple 'Lingua Esperanto' (en la itala); tio supozeble influas la statistikan rezulton.
Oni konsciu, ke la monataj rigardado-nombroj povas iom oscili, ĉefe depende de mencioj de Esperanto en la amaskomunikiloj.
Vikipedio | Artikolnombro[28] (okt. 2010) | Rigardoj de 'Esperanto' (dec. 2010) | Rango de 'Esperanto' (jan. 2011) | Rigardoj (jan. 2014) | Rango (jan. 2014) | fonto[29] |
---|---|---|---|---|---|---|
angla | 3455.258 | 93548 | 5591 | 62998 | 9594 | [30] |
germana | 1144.176 | 21662 | 3925 | 15883 | ? | [31] |
franca | 1008.744 | 15990 | 3404 | 11468 | 5279 | [32] |
itala | 740.348 | 6527 | 7155 | 6040 | ? | [33] |
pola | 733.835 | 11652 | 2578 | 7393 | 4045 | [34] |
japana | 712.954 | 17668 | 6446 | 10762 | ? | [35] |
hispana | 655.537 | 25976 | 3156 | 16747 | 4989 | [36] |
nederlanda | 642.704 | 3903 | 3841 | 2870 | 5343 | [37] |
portugala | 615.648 | 11740 | 2652 | 7745 | 5682 | [38] |
rusa | 598.020 | 20192 | 1635 | 20918 | 3268 | [39] |
sveda | 370.206 | 2007 | 4245 | 2154 | 4652 | [40] |
ĉina | 319.887 | 948 | 3590 | 3091 | ? | [41] |
ĉina (klasika) | 2.387 | 132 | 554 | 93 | 692 | [42] |
kataluna | 287.160 | 931 | 854 | 774 | 317 | [43] |
norvega | 276.833 | 899 | 4263 | 732 | 7245 | [44] |
finna | 251.074 | 1366 | 5390 | 1001 | 5936 | [45] |
ukraina | 232.543 | 892 | 3664 | 142[46] | ? | [47] |
hungara | 176.861 | 1590 | 2916 | 1576 | 2674 | [48] |
ĉeĥa | 174.327 | 2558 | 1406 | 2322 | 8145 | [49] |
turka | 151.580 | 2326 | 5396 | 2380 | ? | [50] |
rumana | 151.458 | 695 | 4484 | 655 | 5533 | [51] |
korea | 145.310 | 1080 | 2423 | 724 | 5985 | [52] |
dana | 135.801 | 724 | 4263 | 1138 | ? | [53] |
Esperanto | 135.145 | 6817 | 5 | 5325 | 9 | [54] |
Kreado de listo de ofertataj Esperanto-lerniloj en 2015 evidentigis, ke Esperanto estas ofertata en preskaŭ ĉiu lingvolerna retejo kun almenaŭ 25 lingvoj.
Kompare kun aliaj lingvoj ankaŭ tie Esperanto havas pozicion inter la 20-a kaj 40-a loko. Ekzemple en Forvo ekzistas en marto 2016 proks. 20 000 prononco-ekzemploj de vortoj kaj frazetoj; tio estas la 31-a loko, inter la dana kaj la vjetnama lingvoj.
En aprilo 2010 la vikipedia Listo de esperantigitaj programaroj enhavas ĉirkaŭ 70 programarojn, kiuj ekzistas ankaŭ en Esperanto-versio. Inter tiuj troviĝas ses sistemaj programaroj kiel KDE, Debian kaj Ubuntu (ĉefe por Linukso). El la aplikaj programaroj interalie la oficeja programaro LibreOffice, la retumilo Mozilla Firefox kaj la retpoŝtilo Mozilla Thunderbird estas tradukitaj, kaj por ili funkcias literumiloj por Esperanto.
Laŭ statistikoj pri la nombro de lernejoj en la mondo, en kiuj oni instruas Esperanton, estas aktuale (jan. 2013) 55 bazgradaj lernejoj en 28 landoj[55]; krome estas 72 mezgradaj lernejoj en 25 landoj kun Esperanto-instruado[56], do sume ĉirkaŭ 127 lernejoj. La nombroj kreskis ekde la komenco de la statistikoj en 2009 - supozeble pro pli bona eltrovado de tiaj lernejoj.
Kelkaj el tiuj lernejaj kursoj registriĝis ĉe edukado.net, kie en januaro 2013 estis listigitaj 31 lernejaj kursoj[57].
Mezume en la jaroj 2000 ĝis 2010 la libroservo de UEA notis jare proks. 120 novajn Esperanto-librojn (de almenaŭ 49 paĝoj); notindas, ke ne ĉiuj estas libroj "en Esperanto", enestas en tiu listo ankaŭ lerniloj, vortaroj, nacilingvaj informlibroj ktp. Oni konsciu, ke temas pri nombroj el libroservo - do libroj, kiujn la libroservo de UEA ial ne aĉetis por pluvendo, ne aperas en la listoj.
Aldone aperis 30 ĝis 50 libretoj kaj broŝuroj de malpli da paĝoj[58]. (Laŭ difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj.) La meza paĝnombro de libroj kaj libretoj estas ĉirkaŭ 120 paĝoj[59].
Ĉe la sekva tabelo oni konsciu, ke povas eniri en la libroservon de UEA ankoraŭ libroj el la ĵus pasintaj jaroj, do tiuj nombroj povas ankoraŭ altiĝi iomete. Ŝajnas, ke nuntempe la nombroj el marto de la posta jaro jam tre proksimas al la fina nombro. Elĉerpitaj libroj restas en la listo.
Eldonjaro | Libroj (> 48 paĝoj) laŭ UEA-katalogo |
---|---|
2016 | 120 (provizora, jan. '17) |
2015 | 138 |
2014 | 92 |
2013 | 124 |
2012 | 126 |
2011 | 106 |
2010 | 119 |
2009 | 150 |
2008 | 127 |
2007 | 153 |
2006 | 118 |
2005 | 123 |
2004 | 117 |
2003 | 102 |
2002 | 123 |
2001 | 120 |
2000 | 116 |
1999 | 131 |
1998 | 126 |
1997 | 157 |
1996 | 115 |
1995 | 127 |
1994 | 121 |
1993 | 159 |
1992 | 120 |
1991 | 96 |
1990 | 114 |
1989 | 106 |
1988 | 103 |
1987 | 122 |
Ĉiujare eldoniĝas proksimume 20 originalaj beletraj verkoj kaj 40 tradukitaj beletraĵoj; ambaŭ nombroj ondumas. La ceteraj verkoj estas lernolibroj, informverkoj, verkoj interlingvistikaj, esperantologiaj, fakaj ktp. Ekde la publikigo de Esperanto eble eldoniĝis dekmilo da libroj kun rilato al Esperanto, el kiuj supozeble nur proksimume tri kvaronoj estas verkoj en Esperanto (do, ekzemple sen dulingvaj vortaroj, informverkoj, lingvistikaj verkoj en aliaj lingvoj k.s.).
Inter la libroj laŭ statistiko de la libroservo de UEA plej bone vendiĝas lernolibroj. En la unua loko de la statistiko 1989 - 2000 troviĝas la lernolibro Saluton! Esperanto aŭtodidakte de Audrey Childs-Mee, kiu vendiĝis en sume 3233 ekzempleroj en pluraj eldonoj; mezume do estis preskaŭ 300 ekzempleroj jare.
UEA asertas, ke ĝi mem okupas "almenaŭ trionon de la tuta merkato" (supozeble de la libroeldonado aŭ -vendado). Sendependa libroeldonisto asertis, ke li vendas nur ĉirkaŭ 5 procentojn tra UEA. Preciza statistiko estas malfacila; unuflanke, ĉar la libroservo de UEA estas samtempe eldonisto, pograndisto kaj podetalisto, aliflanke, ĉar ne publikiĝas statistikoj de la diversaj aliaj eldonistoj kaj librovendejoj en Esperantujo. La mona sumo de la vendoj ĉe UEA en la periodo 1989 - 2000 estis 1 479 895 eŭroj (3 261 260 guldenoj), do ĉirkaŭ 100 000 eŭroj jare[60].
La kvanto de la ĉiujare eldonitaj verkoj iom variis tra la jardekoj; jam antaŭ 1920 estis jaro kun pli ol 200 titoloj (en kaj pri Esperanto; ne nepre ĉiuj estis "libroj" kun almenaŭ 49 paĝoj). Venis grandaj malprogresoj dum la du mondmilitoj kaj ankaŭ ĝis la sesdekaj jaroj. Ekde tiam la libroproduktado reiris al la antaŭmilita kvanto[61]. Dum ĝenerale ne kreskas la kvanto de libroj, tamen almenaŭ la ekstera aspekto de la libroj pliboniĝis dum la pasintaj jardekoj, kiel multaj observantoj asertas.
Detala analizo de la tradukoj en Esperanton montras, ke nur ĉirkaŭ 20 procentoj venas el la angla; sume el la kvar plej grandaj devenlingvoj - angla, franca, germana kaj rusa - venas nur iom super 50 procentoj[62]. Kontraste en la plej multaj aliaj lingvoj nuntempe inter 50 kaj 80 procentoj de la tradukoj havas sian originon en la angla.[63]
Inter 1979 kaj 2009 laŭ 'Index Translationum' aperis almenaŭ 550 tradukitaj libroj en Esperanto; la nombroj laŭ jaroj ondumas inter 5 kaj 74[64], do plej verŝajne multaj verkoj ne eniris la statistikon. La suma nombro signifas proksimume lokon 74 inter ĉiuj cellingvoj de tradukoj. Por komparo: En la germana de 1979 ĝis 2009 aperis ĉirkaŭ 301 000 tradukoj (plej multe); sekvas la franca kaj la hispana kun po ĉirkaŭ 230 000 tradukoj; sur la kvara loko troviĝas la angla kun ĉirkaŭ 154 000 libroj. La rilato inter Esperanto kaj la angla tiurilate do estas ĉirkaŭ 1:300, la rilato inter Esperanto kaj la germana estas ĉirkaŭ 1:560. Lingvoj kun simila nombro de tradukoj kiel Esperanto estas ekzemple la malaja (loko 59, 1131 libroj tradukitaj), la vjetnama (66-a loko, 781 libroj), la faroa (79-a, 415), la bretona (80-a, 405), la latina (82-a, 388) kaj la svahila (85-a, 329).
Inter 1979 kaj 2008 aperis laŭ la sama fonto entute 100 libroj tradukitaj el Esperanto[65].
Laŭ enketo de Libera Folio en 2004 "preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato"[66]; iom pli ol triono asertis esti leginta libron pasintsemajne. Oni demandis la vizitantojn de la retpaĝaro de Libera Folio".
Esperanto-parolantoj scias aldone al Esperanto relative multajn fremdlingvojn. En Finnlando oni konstatis en 1983, ke enketitoj kun elementa eduko scipovas meze 1,2 fremdlingvojn (aldone al Esperanto), tiuj kun meza eduko 2,3 fremdlingvojn kaj la alte edukitaj 3,5 fremdlingvojn[67]; mezume ili sciis 2,4 fremdlingvojn aldone al Esperanto, do entute 3,4 fremdlingvojn[68]. Internacia enketo ĉe UK-partoprenantoj (1985) rezultigis scion de 3,3 fremdaj lingvoj inkluzive de Esperanto[69]. Enketo en Flandrio (1989) evidentigis, ke ili parolas mezume 3,4 fremdajn lingvojn inkluzive de Esperanto[70] (por komparo: la loĝantaro en Belgio parolis tiam mezume 2,8 fremdlingvojn). En Germanio oni konstatis en 1992, ke la respondintoj de enketo inter Esperanto-parolantoj scias mezume 3,3 fremdajn lingvojn (do Esperanton kaj 2,3 aliajn lingvojn[71]).
Resume do ĉiuj kvar enketoj indikas, ke Esperanto-parolantoj havas scion de ĉirkaŭ 3,3 fremdlingvoj inkluzive de Esperanto. Per tio Esperanto-parolantoj scias eble eĉ pli multajn fremdlingvojn ol luksemburgianoj, kiuj tiurilate staras ĉe la pinto en Eŭropo[72]. Kompreneble la difino, kiam oni "scias" lingvon, estas neklara.
En 1981 kaj 1982 Zlatko Tišljar k.a. lige kun la lanĉo de la Zagreba metodo enketis pri Esperanto-kursoj en la mondo. Laŭ tio en 12 nomitaj landoj tiutempe ĉiujare lernis Esperanton inter "minimume 9000 kaj maksimume 20.000 personoj". Temas pri unue la kvin landoj Usono, Israelo, Malto, Francio kaj Jugoslavio, pri kiuj oni ricevis tutecan bildon pri kursoj kaj konsisto de kursanoj; pri la landoj Hispanio, Finnlando, Aŭstrio, FR Germanio, Italio, Soveta Unio kaj Svedio kolektiĝis partaj informoj. Inter 50 kaj 90 procentoj de la lernantoj estis gejunuloj. La aŭtoro Tišljar plue provis fari pliajn konkludojn pri la resto de la mondo kaj supozis, ke tiutempe "ĉiujare en la mondo la lingvon" lernis "amaso de 50 ĝis 100 mil personoj (alkalkulu nur 20.000 ĉinojn, plurmilojn da bulgaroj, poloj, kubanoj, brazilanoj, irananoj")[73].
En 2019 Duolingo ofertas Esperanto-kursojn por angla-parolantoj (second tree, t.e. nova reviziita versio), hispana-parolantoj kaj portugala-parolantoj (beta-versio); sume estas proks. 800.000 "aktivaj lernantoj" - supozeble tiuj homoj, kiuj dum la pasintaj 12 monatoj plenumis almenaŭ unu ekzercon. (Nuntempe oni ne plu informas pri ĉiuj ĝisnunaj aliĝintoj). Estas nuntempe (nov. 2019) 293 mil lernantoj ĉe la anglalingva versio, 274 mil ĉe la hispana kaj 229 mil ĉe la portugala. La kurso por portugallingvanoj estis aldonita la 14-an de majo 2018.[74] Aktuale do ĉiutage aldoniĝas pli ol 2000 novaj eklernantoj de Esperanto.
La unua reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo, tiu por anglalingvanoj, publikiĝis fine de majo 2015. La nombro de aliĝintoj atingis 250 000 komence de jan. 2016[75] kaj superis 1 milionon meze de 2017.[76] Ĉiutage aldoniĝis tiam mil pliaj lernantoj. Proks. 0,7 % de la eklernantoj de iu ajn lingvo (entute proks. 14 lingvoj) ekde la angla enskribiĝis dum la kvar monatoj junio ĝis sept. 2015 por la Esperanto-kurso[77].
Laŭ informo de Chuck Smith, kiun li ricevis de Duolingo mem, en 2018 tage proks. cent homoj finis la kurson. En 2016 proks. 30 lernantoj finis la "lerno-arbon" (do la tutan kurson) ĉiutage; tage uzas la kurson proks. 5000 lernantoj[78].
En neoficiala paĝo pri Duolingo publikiĝas la nombro de tiuj homoj, kiuj ricevis t.n. Oran Gufon (Golden Owl); temas pri kompleta plenumo de la ekzercoj. En novembro 2019 oni informas pri entute 94.576 tiaj homoj, 999 el ili pri Esperanto, do proks. unu procento; Esperanto havas la 14-an lokon. Kompare kun la angla (22.975 homoj) Esperanto havas proks. 4,3 %.[79] Eblas do konstati, ke supozeble la lernefiko ĉe Esperanto estas pli granda: La proporcio de Esperanto ĉe la eklernantoj estas proks. 1,5 % (ekz. en la hispana Esperanto:angla ~ 274.000:27.400.000 lernantoj, 1 %; en la portugala Esperanto:angla ~ 229.000:10.600.000, do 2,2%). Ĉe la finlernantoj la proporcio estas, kiel skribite, proks. 4,3 %.
Se oni analizas la nombrojn de fremdlingvoj de Esperanto-parolantoj kaj la scion de fremdlingvoj en la socio, oni povas veni al la kruda takso, ke ekz. en Germanio proksimume unu el 10.000 homoj, kiuj ne scias duan nacian fremdlingvon, parolas Esperanton. Inter tiuj kun unu fremdlingvo la proporcio estas eble en la regiono de unu Esperanto-parolanto inter 1000 homoj. Eble estas proksimume unu Esperanto-parolanto inter cent homoj kun du naciaj fremdlingvoj.
Inter multlingvuloj la proporcio estas multe pli granda, eble ĝis proksimume 1 el 4. Ĉe la dua "Polyglot Gathering" en Berlino, en majo 2015, inter 344 partoprenantoj 320 indikis ĉe la aliĝo, ke ili pretas ĉeesti prelegon en la angla; 83 partoprenantoj informis, ke ili pretas aŭskulti prelegon en Esperanto. Fakte pli ol 120 homoj ĉeestis prelegon en "facila Esperanto"[80]. Tio indikas proporcion de unu el kvar - simile kiel en 2014, kiam estis proks. 1 el 5 (entute partoprenis 231 homoj). Ankaŭ en 2018 "ĉirkaŭ kvarono" de la entute 538 partoprenantoj scipovis Esperanton[81].
Kelkaj unuaj gramofondiskoj kun Esperanto-muziko aperis jam antaŭ 1930. Verŝajne nur en 1964 aperis la unua vinila disko kun Esperanto-muziko; la artikolo pri Historio de Esperanto-muziko nomas du el la supozeble tri diskoj aperintaj en tiu jardeko. En la 70-aj jaroj aldoniĝis ĉirkaŭ 14 artistoj kaj grupoj kaj ekaperis la unuaj muzikeldonejoj. En la postaj jardekoj kreiĝis granda diverseco de stiloj. La UEA-katalogo de 1988/89 enhavas proksimume 28 muzikajn gramofondiskojn kaj 36 muzikajn kasedojn aŭ sonbendojn; sume estas ĉirkaŭ 59 albumoj (ĉar 5 albumoj aperis en ambaŭ formoj). La katalogo de 2001 enhavas ĉirkaŭ 82 muzikajn kasedojn kaj 34 kompaktdiskojn; sume temas pri ĉirkaŭ 112 muzikaj albumoj (ĉar ĉirkaŭ 4 albumoj aperis ambaŭforme). La oferto ene de ĉirkaŭ 13 jaroj do preskaŭ duobliĝis, la mezuma kresko estis ĉirkaŭ 5 % jare.
Laŭ la statistiko pri Esperanto-muzikalbumoj en la sesdekaj jaroj aperis ĉirkaŭ 3 albumoj, en la sepdekaj ĉirkaŭ 8, en la okdekaj ĉirkaŭ 33, en la naŭdekaj ĉirkaŭ 71, en la unua jardeko de la 21a jarcento ĝis fino de 2007 ĉirkaŭ 105 (dum 8 jaroj). Antaŭ 1964 supozeble nur tre malofte aperis albumo, ekde 1977 ĉiujare eldoniĝis almenaŭ unu albumo, ekde 1987 almenaŭ kvar jare, ekde 1996 almenaŭ ok. Post maksimumo de 27 albumoj en 2001 okazis malkresko al jare ĉirkaŭ 8 albumoj ekde 2005 - supozeble ŝuldata al la apero de mp3-datumaroj.
Ĉe musicexpress.com Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine en julio 2008 eblis senkoste elŝuti 215 muzikajn mp3-dosierojn.
Grava bazo por la kresko de la Esperanto-muziko estis la koncertoj dum renkontiĝoj - la evoluo tiel estis ligita al la kresko de la renkontiĝoj (unue la junularaj): Ekde ĉirkaŭ 1984 IS havis pli ol 200 partoprenantojn kaj regulajn koncertojn, estiĝis interalie IJF kaj IJS kaj povis ekflori la koncerta kulturo, kiu stimulis la muzikon.
En la Libera Esperanto-Kantaro troviĝas 3000 kantotekstoj (stato de majo 2013; aldone enestas multaj muziknotoj kaj ligiloj al sondosieroj kaj filmetoj)[82].
Ekde 1901 ĝis 2008 transdoniĝis 729 nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj[83]. Kvin nobelpremiitoj uzis (aŭ plu uzas) Esperanton, du pliaj studis Esperanton, sed ŝajne ne uzis ĝin. La rilato pri faktaj Esperanto-parolantoj kun la tuta mondo estas 5 al 729 aŭ 1 al 146. Tio estas unu el la plej favoraj rilatoj por Esperanto el ĉiuj kampoj. Ankaŭ se oni komparas kun unuopaj landoj, la nombro kvin estas relative bona: Ekzemple por Usono (ĉ. 300 milionoj da loĝantoj) oni nombras ĉirkaŭ 288 nobelpremiitojn, por Germanio (ĉ. 80 milionoj da loĝantoj) ĝis 2008 ĉirkaŭ 80 [84], por Francio ĉirkaŭ 50, por Italio ĉirkaŭ 14 kaj por Norvegio ĉirkaŭ 9[85] (ligi nobelpremiojn kun landoj ne eblas precize, ĉar multaj sciencistoj iam ŝanĝis sian loĝlandon).
La nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj por Esperanto-parolantoj disdoniĝis en la jaroj 1906, 1911, 1957, 1978 kaj 1994. La fakoj estas variaj - en la tempa sinsekvo temas pri fiziko, paco, medicino, literaturo kaj ekonomiko (nobelmemorpremio). Ankaŭ la deven- kaj loĝlandoj estas malsamaj - temas sinsekve pri Britio, Aŭstrio, Svisio, Pollando/Usono kaj Germanio.
En Esperantujo oni multe diskutas pri la nombro de Esperanto-parolantoj; cirkulas nombroj inter kelkaj miloj kaj dudeko da milionoj. La diversaj nombroj diferencas inter si malpli rilate al la prijuĝo de la realeco, kiom rilate al la aspekto, kiun oni volas prezenti. La taksantoj parolas jen pri homoj, kiuj senerare kaj flue regas la lingvon, jen pri homoj, kiuj regas nur la bazon de la lingvo. Jen oni postulas regulan uzadon dum la pasinta tempo, jen oni provas kalkuli ĉiujn, kiuj iam dum sia vivo atingis difinitan lingvonivelon.
Pluraj censoj demandis ankaŭ pri lingvoscio. Ekzistas rete legebla censo pri tio el Hungario jam el la jaro 1941[86].
En 2011 la censo en Estonio kalkulis 209 homojn indikintajn ke ili sciipovas Esperanton[87] el proksimume 1,3 milionoj da loĝantoj (do ĉirkaŭ 0,016% aŭ 160 inter miliono da loĝantoj). La censo de 2021 konstatis 230 homojn indikintajn, ke ili scipovas Esperanton[88] el proksimume 1,3 milionoj da loĝantoj (proksimume 0,018 % aŭ 177 inter miliiono da loĝantoj). En komparo kun ĉiuj fremdlingvoj sciataj de la estona loĝantaro Esperanto atingis proksimume lokon 38, en komparo kun la oficialaj lingvoj de EU estas post loko 17 (do 7 el la 24 oficialaj lingvoj de EU havas malpli da fremdlingvaj parolantoj en Estonio).
Laŭ la censo de 2022 en Hungario 4216 homoj informis, ke ili scipovas Esperanton.[89] Oni kalkulis 9,603,634 loĝantojn, do proksimume 440 Esperanto-parolantoj inter miliono da loĝantoj informis, ke ili parolas Esperanton. Laŭ tiu rezulto Esperanto havas proksimume lokon 27 inter la fremdlingvoj (sen la hungara) kaj lokon 17 en komparo kun la oficialaj EU-lingvoj. Oni konsciu, ke 11 jarojn antaŭ tio estis la duoblo; oni supozas, ke multaj homoj ne informis pri sia scio de Esperanto; diferenco al la antaŭa censo estis, ke en 2011 okazis amasa retmesaĝa atentigo pri la censo kaj Esperanto en ĝi, al tre multaj iamaj kursofinintoj (laŭ informo de László Szilágyi).
En Hungario en 2011 entute 8 397 personoj informis pri sia scio de Esperanto (landa loĝantaro proks. 10 milionoj da homoj); inter miliono da loĝantoj do estis proks. 850 Esperanto-parolantoj. Inter tiuj respondintoj 7 412 homoj informis en la censo, ke Esperanto ne estas ilia gepatra kaj ankaŭ ne la familia lingvo; teorie oni povus supozi, ke do 985 hungaroj konsideris en 2011 Esperanton sian gepatran aŭ familian lingvon; tamen estas pli verŝajne ke ili simple ne informis, ke Esperanto por ili estas ne-gepatra lingvo.
Esperanto havis en Hungario en 2001 lokon 16 inter la regataj fremdlingvoj (en 1940 loko 17); en 2011 estis loko 14[90].
Entute laŭ la censo en 2001 oni konstatis 2 524 087-foje lingvoscion; estas iom malpli da homoj, ĉar kelkaj homoj parolas plurajn lingvojn; en 2011 estis almenaŭ 2 849 024-foje lingvoscio ("almenaŭ", ĉar mankas tre malgrandaj lingvoj). Esperanton do en 2001 parolis unu homo el proks. 550 parolantoj de fremdlingvo, en 2011 unu el proks. 340 fremdlingvoparolantoj.
En 1990 sume 2083 homoj indikis Esperanton el entute 1 486 790 informoj, ke iu tiam parolis fremdlingvon; por 1990 ne ekzistas malsamaj nombroj laŭ gepatra/negepatra lingvo por Esperanto. Esperanton tiam parolis unu homo el proks. 710 scipovantoj de fremdlingvo.
La unuaj nombroj el censo en Hungario venas el la jaro 1941; tiam 942 homoj indikis, ke ili parolas Esperanton.[91].
("Parolantoj de fremdlingvo" estas sumigo de la indikitaj lingvoscioj; plurlingvuloj do aperas plurfoje en tiu nombro. Kelkaj etaj lingvoj eble ne estas kunkalkulataj.) Inter 2001 kaj 2011 la nombro de fremdlingvoparolantoj kreskis je proks. 325 000 homoj; samtempe estis 3 822 Esperanto-parolantoj pli. Esperanto do havis parton de proks. 1,2 % en la aldono de fremdlingva scio en Hungario. Tio montras la kreskantan disvastiĝon de Esperanto, ĉar inter ĉiuj fremdlingvoparolantoj la Esperanto-parolantoj havas nur 0,3 % (8 397 inter proks. 2 849 024).
Jaro | Esperanto-parolantoj en Hungario (ĉiuj) | Parolantoj de fremdlingvo | Esperanto-parolantoj inter 1000 (aldonaj) fremdlingvoparolantoj | unu Esperanto-parolanto inter kiom da (aldonaj) fremdlingvoparolantoj |
---|---|---|---|---|
1941 | 942 | >= 1 580 391 | <= 0,6 | >= 1680 |
1990 | 2 083 | >= 1 486 790 | <= 1,4 | >= 710 |
2001 | 4 575 | >= 2 524 087 | <= 1,8 | >= 550 |
2011 | 8 397 | >= 2 849 024 | <= 2,9 | >= 340 |
2001/2011 | +3 822 | ~ +324 937 | ~ 11,8 | ~ 85 |
Temas pri tiuj, kiuj lernis la koncernan lingvon kiel fremdlingvon (ne kiel denaskan lingvon kaj ankaŭ ne kiel familian lingvon; por Esperanto oni indikas malsamajn nombrojn nur ekde 2001). La tabelo enhavas 25 lingvojn kaj lingvogrupojn.
Esperanto havis en 2011 lokon 14 en tiu komparo. En 1990 kaj same en 2001 estis loko 16, en 1941 estis loko 17 (sed mankas informoj el tiu jaro pri ekzemple la latina kaj la ukraina lingvoj). Dum tiuj jardekoj Esperanto preteriris la bulgaran, slovenan kaj ĉeĥan lingvojn, dum preterpasis Esperanton la latina kaj la ukraina lingvoj.
Lingvo | 1941 | 1990 | 2001 | 2011 | 2001 → 2011 | 1990 → 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|
(Loĝantoj) | 9 316 074 | 10 374 823 | 10 198 315 | 9 937 628 | -2,6% | -4,2% |
(Parolataj fremdaj lingvoj) |
>= 1 580 391 | >= 1 486 790 | >= 2 524 087 | >= 2 849 024 | +13% | +92% |
germana | 582.789 | 416.215 | 957.289 | 923.423 | -4% | +122% |
angla | 51.735 | 228.956 | 941.139 | 1356.307 | +44% | +492% |
rusa | 12.324 | 152.885 | 182.982 | 130.538 | -29% | +15% |
franca | 72.798 | 52.957 | 109.154 | 98.178 | -10% | +85% |
(hungara) | 486.388 | 131.677 | 103.788 | 68.458 | -34% | -48% |
rumana | 57.393 | 40.625 | 81.790 | 90.733 | +11% | +123% |
itala | 21.016 | 16.373 | 57.690 | 67.287 | +17% | +311% |
slovaka | 194.371 | 56.107 | 47.010 | 29.542 | -37% | -47% |
kroata | 48.933 | 18.302 | 26.278 | 19.059 | -27% | +4% |
romaaj lingvoj | 9.587 | 22.933 | 24.931 | 27.423 | +10% | +20% |
hispana | 1.864 | 7.139 | 22.293 | 40.075 | +80% | +461% |
serba | 20.747 | 13.646 | 20.443 | 17.449 | -15% | +28% |
latina | .. | 4.041 | 19.134 | 10.956 | -43% | +171% |
ukraina | .. | 1.192 | 8.213 | 10.479 | +28% | +779% |
pola | 4.604 | 5.948 | 7.912 | 6.677 | -16% | +12% |
nederlanda | .. | 1.315 | 5.466 | 5.206 | -5% | +296% |
Esperanto | 942 | 2.083 | 4.407 | 7.412 | +68% | +256% |
ĉeĥa | 10.919 | 4.327 | 4.380 | .. | .. | .. |
skandinavaj lingvoj |
.. | 1.252 | 4.045 | .. | .. | .. |
ĉina | 44 | 134 | 3.634 | 1.609 | -56% | +1101% |
greka | 426 | 1.260 | 2.860 | .. | .. | .. |
araba | .. | 1.319 | 2.633 | 3.166 | +20% | +140% |
slovena | 2.350 | 1.566 | 2.308 | .. | .. | .. |
bulgara | 1.106 | 1.665 | 1.949 | .. | .. | .. |
japana | .. | 312 | 1.689 | 3.505 | +108% | +1023% |
En 2001 entute pri 13 homoj ĝis 9 jaroj oni indikis, ke ili parolas Esperanton - supozeble temas pri Esperanto-denaskuloj (la hungara statistiko detaligas laŭ aĝo kaj sekso)[93].
En Krimeo (Krimea federacia distrikto de Rusio; laŭ UN plu parto de Ukrainio) okazis censo en oktobro 2014; Krimeo konsistas el la Respubliko Krimeo kaj la federacia urbo Sebastopolo. Laŭ la censo tie loĝas 2 284 769 homoj. La censo demandis ankaŭ pri scio de fremdlingvoj; pri scio de Esperanto informis en la Respubliko Krimeo entute 17 homoj, en Sebastopolo 3 homoj. Sume do estas 20 homoj inter 2,3 milionoj aŭ 9 homoj inter miliono da loĝantoj[94].
En Litovio en 2001 inter 4 milionoj da loĝantoj sume ĉirkaŭ 858 homoj indikis, ke ili "scias, do estas kapabla(j) paroli kaj/aŭ skribi" Esperanton[95]; en Litovio Esperanton parolas do ĉirkaŭ 245 homoj inter miliono da loĝantoj. Esperanto atingis lokon 16 inter la fremdlingvoj regataj en Litovio. Nur ses lingvoj jam troviĝis sur la litova demandilo, necesis eventuale aldoni Esperanton; verŝajne simile estis pri la aliaj censoj en Hungario k.a.
En 2011 la censo kalkulis 604 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[96]; Esperanto estas nun la 23-a inter la fremdlingvoj, kiujn regas litovoj (22-a sen gestolingvo); tio estas malkresko kompare kun 2001, kiam Esperanto havis lokon 16. Specife inter junuloj sub 25 jaroj estas relative malmultaj Esperanto-parolantoj, nur 42. Estas laŭ la censo 3 043 429 homoj en Litovio, do la rezulto signifas, ke inter miliono da loĝantoj estis 198 Esperanto-parolantoj. La loĝantaro malgrandiĝis je unu miliono ene de dek jaroj, unu kvarono; oni ne scias ĝis nun, ĉu la redukto de la procentaĵo de Esperanto-parolantoj signifas, ke ĝenerale oni malpli lernas Esperanton aŭ ĉu tio estas efiko de tio, ke la foririnta miliono da homoj estis eble relative bone edukita kaj sekve inter ili troviĝis laŭprocente pli da Esperanto-parolantoj ol inter tiuj, kiuj restis.
En Novzelando (2006) oni kalkulis 123 homojn, kiuj indikis scii Esperanton (4 027 947 demanditoj)[97]; do 31 homoj inter miliono da loĝantoj. Ĉe tiu censo la demandilo ne distingis inter gepatra kaj pliaj lingvoj. En 2013 estis 108 homoj inter 5,104,203 demanditoj kiuj indikis ke ili kapablis paroli pri multaj aferoj en Esperanto[98][99]; do 21 homoj inter miliono da loĝantoj (aŭ pridemanditoj).
La censo en Rusio (2010) kalkulis 992 personojn, kiuj deklaris pri sia scio de Esperanto[100][101]; tio estas 7 homoj inter miliono da loĝantoj. Deklari scion de Esperanto eblis ankaŭ dum la antaŭaj censoj, sed tiam la nombroj ĉiam aldoniĝis al la sumo „aliaj lingvoj“, temas do pri la unua fojo en Rusio, kiam la oficiala censo-raporto finkalkulis Esperanto-parolantojn.
En aŭtuno 2021 okazis nova censo — kaj la unuan fojon eblos kompari la ŝanĝon dum dek jaroj.
La indiko de parolantoj inter unu miliono estas ofte proksimuma (ĉe Hungario ĉiam kun takso de dek milionoj da loĝantoj). La sumo inkluzivas la plej lastan censon en ĉiuj landoj.
Lando | jaro | Nombro de E-parolantoj | inter 1 miliono da loĝantoj |
---|---|---|---|
Estonio | 2011 | 209 | 160 |
Hungario | 2011 | 8397 | 850 |
Hungario | 2001 | 4407 | 440 |
Hungario | 1990 | 2083 | 208 |
Hungario | 1941 | 942 | 101 |
Krimeo | 2014 | 20 | 9 |
Litovio | 2011 | 604 | 198 |
Litovio | 2001 | 858 | 245 |
Novzelando | 2013 | 108 | 21 |
Novzelando | 2006 | 123 | 31 |
Rusio | 2010 | 992 | 7 |
Sumo | 2006-2014 | 10330 | ... |
La rilato inter la parolantoj de Esperanto al tiuj de la angla laŭ la censo estis 1 : 687 en Litovio kaj 1 : 218 en Hungario. En Litovio, kiu ĝis 1990 apartenis al Soveta Unio, la rusa estas pli disvastigita ol la angla; la rilato de Esperanto al la rusa kiel fremdlingvo estas 1 : 2447[102]. En Novzelando kaj Rusio pro manko de informoj (ĉu estas gepatra aŭ lernita lingvo) ne eblas fari komparon kun la lernintoj de la rusa aŭ de aliaj fremdlingvoj. Pri tiuj du landoj indas cetere konsideri, ke la ĉefa lingvo de la lando havas multegajn parolantojn en la mondo; kutime parolantoj de tiaj lingvoj lernas relative malmultajn fremdlingvojn.
Por fari takson pri la tutmonda parolantaro de Esperanto ne havas multan sencon elkalkuli en la menciitaj landoj la nombron de parolantoj inter unu miliono da loĝantoj kaj fari rektan projekcion al la tutmonda loĝantaro. Oni ja scias, ke la disvastigiteco de Esperanto tre varias laŭ la landoj; la nombro de membroj en unu miliono da loĝantoj estas ekzemple proksimume 70-foje pli granda en Islando ol en Usono kaj ankaŭ signife varias inter malgrandaj landoj kiel Finnlando aŭ Belgio unuflanke kaj grandaj kiel Germanio aŭ Italio aliflanke.
Se oni elkalkulas la rilaton inter la nombro de asociaj membroj kaj la nombro de Esperanto-parolantoj en la tri landoj, oni alvenas al proksimume 1:7 por Litovio, 1:13 por Hungario kaj 1:2 por Novzelando[103]. Se oni provas taksi surbaze de tio, oni alvenas al proksimume 140 000, 260 000 kaj 40 000 parolantoj tutmonde[104]; eble la malalta kvanto por Novzelando estas influita de la fakto, ke la tiea censo ne distingis inter gepatraj kaj poste lernitaj lingvoj. La menciitaj taksoj provas diveni, kiom da homoj en tutmonda censo kun similaj demandoj indikus Esperanton; ne estas klare, kiu procentaĵo de la demanditoj troigis sian lingvoscion kaj kiu forgesis aŭ intence ne menciis Esperanton; same neklaras, kiu procentaĵo de la homoj, kiuj dum pluraj jaroj aŭ jardekoj ne uzis Esperanton, indikis lingvoscion. Indas noti, ke la nombroj surbaze de la tri censoj - kadre de la atendebla necerteco - relative bone kongruas kun la kutimaj taksoj por fluaj kaj regulaj uzantoj de Esperanto.
Pro manko de taŭgaj statistikoj, ne estas klare kie la denso de esperantistoj estas plej alta.
Tamen estas informoj pri la membraro de asocioj. Ĝenerale oni povas rimarki ĉe la individua membraro de UEA, ke la denseco plej altas en malgrandaj lingvo-komunumoj. Ekzemple en Islando estas proks. 24 membroj inter 300.000 loĝantoj, do proks. 8 membroj inter 100.000 loĝantoj; simile pri Luksemburgio. Kontraste en Germanio estas proks. 480 membroj inter 80 milionoj da loĝantoj, do proks. 0,6 membroj inter 100.000 loĝantoj. Landoj kiel Belgio aŭ Finnlando troviĝas inter tiuj ekzemploj, Usono havas nur proks. 0,1 membron inter 100.000 loĝantoj.
Jen kelkaj landoj, pri kiuj ekzistas censo aŭ Facebook-informoj:
Laŭ https://www.facebook.com denso de esperantistoj en Herzberg am Harz (urbo en Germanio) eble estas pli alta ol en aliaj urboj de mondo: 3 parolantoj de Esperanto (laŭ https://www.facebook.com/search/people/?q=people%20who%20live%20in%20herzberg%20am%20harz%20and%20speak%20esperanto je 13 januaro 2016) inter 13140 loĝantoj (laŭ https://en.wikipedia.org/wiki/Herzberg_am_Harz je 13 januaro 2016). Do, denso estas 1/4380; tio tamen estas sub la denso de Hungario.
Provizore ne estas konataj statistikoj pri ekzemple la kvanto de aŭskultantoj dum la jaroj. Oni povas supozi, ke almenaŭ en la lastaj jaroj malkreskas la kvanto de aŭskultantoj per radio - sed certe kreskas la nombro de tiuj, kiuj elŝutigas programerojn per interreto. Radio Vatikana ebligas elŝutadon ekde decembro 2006 kaj dum la sekva duonjaro registris 15 000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. La retejo proponis meze de 2007 entute 350 sonarkivojn[106].
La kvanto de leteroj de aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Pollando en pasintaj jaroj estis impone granda. En 2003 la Esperanto-aŭskultantoj sendis pli ol 60 procentojn (3636) de la entute alvenintaj leteroj (5885) al ĉiuj redakcioj[107].
Bonan evoluon havis la nombroj de partoprenantoj en unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio. En 1977 estis ĉirkaŭ 100 gastoj en unu renkontiĝo (IS), en 2007 okazis ses tiaj kunvenoj kun sume ĉirkaŭ 800 partoprenantoj. Mezume en la tridek jaroj estis kresko de 7 procentoj - sed la kresko inter 1977 kaj 1987 estis jare pli ol dekprocenta; poste okazis malrapidiĝo al iom pli ol 2-procenta kresko de la sumo. Malsame evoluis en la pasintaj dudek jaroj junularaj kaj plenkreskulaj/familiaj renkontiĝoj: Tiuj por plenkreskuloj kaj familioj kreskis de ĉirkaŭ 250 partoprenantoj al nun ĉirkaŭ 600 (mezuma kresko ĉirkaŭ 4,5 % jare), dum la junulara aranĝo IS malkreskis de ĉirkaŭ 300 al 200 (mezuma malkresko ĉirkaŭ 2 % jare)[108]. Periodoj de kresko koincidis kun aldono de novaj renkontiĝoj - estas fortaj indikoj, ke tiuj permesas logi homojn, kiuj ne sentus sin hejme ĉe la jam ekzistantaj kunvenoj. Sed tiu kresko havas sian limon en la kvanto de Esperanto-parolantoj entute - krome ludas rolon la ĝenerala informado: En la sepdekaj kaj pli multe en la okdekaj jaroj Germana Esperanto-Junularo zorge kontaktis amaskomunikilojn, ĉefe pri la Internacia Seminario; ofte oni raportis pri Esperanto, interalie en la diversaj televidaj kanaloj. Ekde la naŭdekaj jaroj tio okazis multe malpli ofte - kaj ankaŭ la plua kresko de la renkontiĝoj malrapidiĝis.
800 partoprenantoj signifas ĉirkaŭ 4000 tranoktojn, el kiuj tre proksimume 2000 venas el eksterlando. En 2007 en Germanio okazis entute 55 milionoj da tranoktoj de eksterlandanoj[109], kio signifas, ke la rilato inter la tranoktado de eksterlandaj Esperanto-gastoj de tiaj renkontiĝoj al la entuta tranoktado de eksterlandanoj en Germanio estis proksimume 1:30 000. Por kalkuli la entutan parton de la Esperanto-turismo necesus aldoni ekzemple la malpli longajn renkontiĝojn kaj la unuopulan restadon.
Ĉe la retejo de Eventoj en Budapeŝto estas prizorgata ekde 1996 la Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, kiu listigas ĉiujn konatajn renkontiĝojn. Jen la nombro de Esperanto-renkontiĝoj en unuopaj jaroj[110].
(Bv. konscii, ke la nombroj ne estas ekzaktaj. Ekz. por 1996 el la 353 de la suba listo ok estis nuligitaj kaj 24 estis unutagaj aferoj, diservo aŭ agotago...)
Jaro | Nombro de renkontiĝoj |
---|---|
1996 | 353 |
1997 | 352 |
1998 | 359 |
1999 | 306 |
2000 | 358 |
2001 | 339 |
2002 | 274 |
2003 | 251 |
2004 | 253 |
2005 | 287 |
2006 | 233 |
2007 | 230 |
2008 | 237 |
En studo oni komparis la diversajn lingvojn laŭ la procentaĵo de artikoloj en sciencaj revuoj inter 1880 kaj 1980. Esperanto aperas en loko 29, komune kun la kartvela, indonezia, latina kaj litova lingvoj; ili atingis procentaĵon de po ĉirkaŭ 0,02% en la plej bona jaro el la studo (do: ne mezume)[111].
Notindas, ke laŭ la studo la angla lingvo havis la unuan lokon jam en 1880 kun procentaĵo iom super 35 %, kiu restis ĝis 1910 (la franca kaj germana lingvoj tiam havis po inter 20 kaj 30 %). Ekde 1930 ĝis ĉirkaŭ 1970 la angla tenis procentaĵon inter ĉirkaŭ 60 kaj 65 %, dum la aliaj lingvoj sinkis al unuopa maksimumo de ĉirkaŭ 15 %. En 1980 la angla atingis procentaĵon de ĉirkaŭ 75 %[111].
Vidu supre ĉe Interlingvistiko k.a.
Laŭ enketo de Lajos Molnár kaj Julianna Farkas estis en marto 2012 entute 61 institutoj en 22 landoj, kie oni instruas Esperanton[112]; laŭ listo de januaro 2013 estas nun 63 institutoj[113].
Laŭ enketo por la jaroj 2002/3 farita de Germain Pirlot oni tiam instruis Esperanton en 69 universitatoj kaj similaj institucioj en 24 landoj[114]. Plej multaj el tiuj institucioj troviĝas en Ĉinio (18) kaj Japanio (6); sekvas Germanio, Rusio kaj Usono kun po tri universitatoj. La menciita retpaĝo listigas la nombrojn laŭ landoj kaj krome donas detalojn pri ĉiu unuopa universitata kurso.
Ne ekzistas multaj nombroj pri la laŭtempa evoluo de la Esperanto-uzado en la unuopaj kampoj de Esperantujo; tamen eblas noti kelkajn statistikojn.
Konstateblas kresko ekzemple en la sekvaj kampoj (ne ĉie jam ekzistas statistikoj):
Ŝajne dum la pasinta jardeko la kresko de Esperantujo pli kaj pli koncentriĝas en la interreto. Konstateblas, ke sekve de la interreto hodiaŭ multaj Esperanto-parolantoj ĉiutage uzas Esperanton, dum antaŭ 20 jaroj ili uzis Esperanton nur malofte, se ili ne ĉeestis renkontiĝojn - tiam ĉefe per legado de libroj, gazetoj, radio-aŭskultado, korespondado letera kaj per vizitado de lokaj grupoj. Ankoraŭ mankas studo pri la nombro de ĉiujaraj horoj, dum kiuj Esperanto-parolantoj uzis kaj uzas Esperanton.
Ekde 1947 ĝis 2009 la nombro de individuaj membroj de UEA ondumis inter 5700 kaj 8000; ekde 1991 la membraro tamen tendence malkreskis de 8000 al 5300.
La nombro de ĉiujare eldonitaj libroj (pli ol 48 paĝoj) ekde 2001 ondumas ĉirkaŭ 120. Estas klare, ke en la interreto ekzistas multaj elektronikaj libroj, en formatoj kiel pdf k.a.; ŝajne ĝis nun ne disponeblas statistiko pri tio.
La nombro de membroj en Esperanto-asocioj en multaj landoj malkreskas kaj sume ankaŭ la nombro de aligitaj membroj de UEA ekde 1987. Kelkaj homoj asertas, ke tio montras malkreskon de Esperantujo, aliaj asertas, ke ĝenerale asocioj, ankaŭ en aliaj kampoj, hodiaŭ malkreskas. Aldone indas konsideri, ke multaj asocioj dumlonge estis paperbazitaj (jarlibroj, revuoj); la nombro de abonantoj de paperaj gazetoj malkreskas en la tuta socio, ne nur en Esperantujo; ofte tiel draste kiel minus 50 % dum la pasintaj dudek jaroj.
Indas noti, ke dum la membroj en lokaj grupoj kaj diversaj landaj kaj internaciaj asocioj malkreskas, kreskas la nombro de homoj, kiuj kuniĝas en diversaj interretaj grupoj. Tiaj grupoj estas ekzemple grupoj ĉe Facebook, ĉe https://groups.io/groups aŭ ĉe Googlegroups, sed ankaŭ grupoj por kune traduki komputilan programon kiel Mozilla Firefox, retpaĝojn kiel tiujn de Facebook, traduki frazojn ĉe Tatoeba, subtekstigi filmojn, krei vikipedion ktp.
Cetere neniu juĝas la evoluon de la angla aŭ de aliaj lingvoj laŭ la nombro de membroj en la koncernaj lingvo-asocioj... Do kial ĉe Esperanto?!
Eblas fari la komparon laŭ la rango inter la diversaj lingvoj kaj laŭ absolutaj nombroj ekzemple kompare kun la angla. Pli malpli laŭ ĉiuj statistikoj oni alvenas por Esperanto al rango inter la 15a kaj la 50a.
Escepto estas ekzemple la Esperanto-ekzamenoj en Hungario, kie Esperanto tenas proksimume la trian lokon, aŭ la frazaro Tatoeba, kie Esperanto nun tenas la duan. Escepto estas ankaŭ la vico de ĉiuj lingvoj de la mondo laŭ la nombro de parolantoj: Se oni kalkulas nur la homojn, kiuj flue kaj regule parolas, Esperanto havas lokon post la centa[115]; se oni rigardas la vikipedio-lingvojn, ĝi havas lokon 165[116]. Tio tamen ne konsideras la gravecon de lingvoj por la internacia komunikado; la plejmulto de la lingvoj, kiuj en tiaj listoj troviĝas antaŭ Esperanto, havas nur regionan signifon.
Esperanto havas (aŭ havis) lokon ...
Esperanto estas unu lingvo el
Ĉe la rilato inter Esperanto kaj la angla indas distingi, ĉu temas pri la tutmonda uzado de la angla - aŭ ĉu, pli detale, pri la uzado en anglalingva aŭ ne-anglalingva lando. La proporcio de Esperanto-parolantoj en la anglalingvaj landoj (kiel Usono aŭ Britio) estas malpli granda ol en aliaj landoj kun simila ekonomia evoluo (kiel Francio aŭ Nederlando; oni komparu ekzemple la nombron de UEA-membroj inter unu miliono da loĝantoj). Do estas klare, ke en anglalingvaj landoj la rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas malpli favora por Esperanto ol en la aliaj landoj. La nombroj pri la tutmonda uzado de la angla estiĝas el mezumo inter ambaŭ nombroj.
La rilato inter Esperanto kaj la angla estas mezume verŝajne ie ĉe 1:1000; ĝi tre varias inter almenaŭ 1:60 kaj 1:4000.
En du ne-anglalingvaj landoj, pri kiuj haveblas statistika materialo el censo (2001), nome Hungario kaj Litovio, ĝi estas almenaŭ inter 1:60 kaj 1:700:
La rilato pri la tutmonda uzado de ambaŭ lingvoj (do inkluzive de la uzado fare de denaskaj anglalingvanoj) estas
La rilato inter ambaŭ lingvoj cetere estis ĉirkaŭ 1:20 000 000 en 1887, kiam estis nur ĉirkaŭ kvin Esperanto-parolantoj inkluzive de L.L.Zamenhof[128].
Esperanto, kiu en 1887 havis nur ĉirkaŭ kvin parolantojn kaj sekve okupis proksimume la lastan lokon inter la tiutempe eble 7000 lingvoj de la mondo, faris rimarkindan progreson de la lasta rango al unu el la antaŭaj 50. Eble neniam en la homa historio iu lingvo ene de nur 125 jaroj sukcesis simile plibonigi sian rangon. Iam ĉirkaŭ la jaro 1900 Esperanto havis cent homojn, kiuj parolis la lingvon flue kaj regule - hodiaŭ estas ĉirkaŭ cent mil; ene de cent jaroj la parolantaro do milobliĝis. Pri tia laŭnombra progreso estas eĉ pli certe, ke ĝi neniam antaŭe okazis en la homa historio. (La angla bezonis 400 jarojn por atingi proksimume centobliĝon inter 1600 kaj hodiaŭ, de ĉirkaŭ 3 ĝis 5 milionoj da denaskaj parolantoj al ĉirkaŭ 350 ĝis 500 milionoj hodiaŭ. En 1887 la angla havis proksimume 100 milionojn da parolantoj - la sumo de tiamaj loĝantoj en Usono kaj Britio; do ekde tiam okazis proksimume triobliĝo ĝis kvinobliĝo de la denaskularo, eble dudekobliĝo de la entuta parol(et)antaro.)
Laŭ la vidpunkto de la rilato al la parolantoj de la angla, Esperanto sukcesis plibonigi la rilaton de 1:20 000 000 en 1887 al nuntempe 1:1000. (En 1887 tre proksimume 100 milionoj da homoj en la tuta mondo parolis la anglan, takso surbaze de la censoj pri la loĝantaro en Britio kaj Usono.) Se oni ne konsideras la unuajn jarojn de rapida evoluo de Esperanto, verŝajne eblas diri, ke Esperanto kompare kun la angla ene de proksimume cent jaroj evoluis de la rilato 1:1 000 000 al la rilato 1:1000.
Se oni volus atingi kreskon de proksimume 100 fluaj parolantoj ĉirkaŭ la jaro 1900 al proksimume 100 milionoj cent jarojn poste (do iom proksim al la "fina venko"), oni devus sukcesi milionobligon de la parolantaro. Tio signifus mezuman jaran kreskon de ĉirkaŭ 15 procentoj jare dum centjara periodo - kreskoritmo tre malofta en la mondo.
Ŝajne la rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj estas proksimume 100:1 ĝis 200:1. En Rusio en la censo de 2011 Esperanton kiel regatan lingvon indikis 992 homoj, Ido estis indikita de 9 personoj kaj Edo de 1 scianto. Slovio kaj Interlingua ne estis menciitaj[129].
La hungara censo de 2001 raportas pri entute 4570 Esperanto-parolantoj (la publikigita nombro iom varias) kaj entute 20 parolantoj de aliaj planlingvoj[130]; Idiom Neutral estas indikita de 1 persono, Ido de 2, Esperantido de 4, Mundolingue de 1, Interlingua de 2 kaj Romanid de 10. La rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj en Hungario do estas ĉirkaŭ 200:1.
En ambaŭ censoj ŝajne ne troviĝis parolantoj de la klingona.
Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo (ECO). La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909. (La landnomoj estas ŝanĝitaj de -ujo al -io.)
Jaro | Grupoj | Gazetoj |
---|---|---|
1888 | 1 | - |
1889 | 3 | 2 |
1890 | 3 | 3 |
1891 | 7 | 2 |
1892 | 13 | 1 |
1893 | 15 | 1 |
1894 | 19 | 1 |
1895 | 18 | 2 |
1896 | 24 | 2 |
1897 | 30 | 2 |
1898 | 37 | 3 |
1899 | 32 | 3 |
1900 | 26 | 3 |
1901 | 26 | 3 |
1902 | 44 | 12 |
1903 | 113 | 21 |
1904 | 186 | 26 |
1905 | 308 | 36 |
1906 | 474 | 45 |
1907 | 721 | 61 |
1908 | 1266 | 99 |
1909 | 1447 | 106 |
Jaro | Libroj (sume) |
---|---|
1889 | 29 |
1894 | 88 |
1899 | 123 |
1904 | 211 |
1909 | 1330 |
Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Albanio | 2 | - | 6 |
Aŭstrio | 483 | 96 | 7696 |
Belgio | 98 | 26 | 3359 |
Britio | 490 | 144 | 7855 |
Bulgario | 121 | 35 | 1744 |
Ĉeĥoslovakio. | 1114 | 116 | 8967 |
Danio | 69 | 17 | 990 |
Estonio | 82 | 16 | 784 |
Finnlando | 172 | 15 | 825 |
Francujo | 500 | 101 | 5237 |
Ĝibraltaro | 1 | - | 4 |
Germanio | 1087 | 441 | 30868 |
Grekio | 6 | 3 | 1968 |
Hispanio | 173 | 47 | 3591 |
Hungario | 122 | 47 | 3052 |
Irlando | 33 | 1 | 343 |
Islando | 12 | - | 24 |
Italio | 199 | 43 | 5341 |
San Marino | 1 | - | 1 |
Latvio | 110 | 30 | 1994 |
Jugoslavio | 52 | 10 | 1498 |
Liĥtenŝtejno | 1 | - | 1 |
Litovio | 76 | 18 | 780 |
Luksemburgo | 2 | - | 2 |
Malto | 4 | - | 7 |
Monako | 1 | - | 1 |
Nederlando | 177 | 51 | 6649 |
Norvegio | 122 | 5 | 380 |
Polujo | 199 | 51 | 4690 |
Portugalio | 16 | 2 | 79 |
Rumanio | 96 | 15 | 1912 |
Svedio | 155 | 28 | 1436 |
Svisio | 135 | 39 | 1821 |
Turkio | 7 | - | 49 |
USSR | 425 | 95 | 1479 |
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Brita Hindio | 12 | - | 17 |
Br.N.Borneo | 1 | - | 1 |
Cejlono | 1 | - | 1 |
Cipro | 1 | - | 1 |
Ĉinio | 29 | 1 | 476 |
Filipina ins. | 2 | - | 4 |
Hindo-Ĉinio | 1 | - | 1 |
Japanio | 11 | 181 | 6903 |
Koreo | 2 | - | 2 |
Makao | 1 | - | 1 |
Malajo-ŝtatoj | 1 | - | 1 |
Mongolio | 1 | - | 10 |
Ned.Hindio | 22 | - | 87 |
Palestino | 6 | 2 | 252 |
Rodos-insulo | 1 | - | 7 |
Persio | 8 | 1 | 69 |
Setlementoj | 1 | - | 1 |
Siamo | 1 | - | 1 |
Sirio | 2 | - | 3 |
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Abisenio | 1 | - | 1 |
Acoroj ins. | 4 | - | 6 |
Alĝerio | 5 | - | 26 |
Angolo | 6 | - | 10 |
Egiptio | 6 | 7 | 104 |
Ebur-bordo | 1 | - | 1 |
Fernando-Po | 1 | - | 1 |
Gvineo hisp. | 1 | - | 1 |
Kanariaj ins. | 3 | 2 | 25 |
Kaplando | 4 | - | 5 |
Kapverdaj ins. | 1 | - | 1 |
Kongo belga | 5 | - | 5 |
Kongo port. | 1 | - | 1 |
Liberio | 1 | - | 1 |
Libio | 1 | - | 1 |
Madagaskaro | 1 | - | 1 |
Maroko | 10 | 1 | 40 |
Maŭricio | 1 | - | 1 |
Natalo | 1 | - | 4 |
Nigerio | 1 | - | 1 |
Ora Bordo | 1 | - | 7 |
Oranĵo-ŝtato | 1 | - | 1 |
Orient-Afriko port. | 2 | 1 | 6 |
Rodezio | 3 | - | 4 |
Som.-bordo it. | 1 | - | 1 |
St.Heleno | 1 | - | 4 |
St.Tomaso | 1 | - | 1 |
Sudano fr. | 1 | - | 1 |
Transvalo | 7 | 1 | 47 |
Tunizio | 4 | - | 4 |
(Nombroj de Ameriko, Aŭstralio kaj Sume korektitaj laŭ la papera versio de EdE)
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Argentino | 37 | 3 | 445 |
Barbadoso | 1 | - | 1 |
Bermudo | 1 | - | 1 |
Bolivio | 3 | - | 5 |
Brazilo | 47 | 17 | 1182 |
Ĉilio | 3 | 3 | 3 |
Domingo | 1 | - | 5 |
Ekvadoro | 1 | - | 1 |
Gujano ned. | 1 | - | 6 |
Gvatemalo | 1 | - | 1 |
Honduraso | 1 | - | 1 |
Jamajko | 2 | - | 2 |
Kanado | 28 | 4 | 52 |
Kolombio | 7 | - | 11 |
Kostariko | 2 | - | 14 |
Kubo | 43 | - | 207 |
Kurasao | 1 | - | 1 |
Meksiko | 1 | - | 1 |
Nikaragvo | 11 | 2 | 88 |
Novlando | 1 | - | 3 |
Panamo | 1 | - | 1 |
Paragvajo | 1 | - | 12 |
Peruo | 1 | - | 3 |
Porto-Riko | 4 | - | 5 |
Salvadoro | l | - | 1 |
St. Vincent-ins. | 2 | - | 4 |
Trinidad-ins. | 1 | - | 6 |
Urugvajo | 9 | 3 | 416 |
Usono | 215 | 47 | 4845 |
Venezuelo | 3 | - | 8 |
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Aŭstr. Feder. | 69 | 10 | 1087 |
Nov-Zelando | 72 | 10 | 325 |
Fiĝioj | 2 | - | 2 |
Havajaj ins. | 1 | - | 1 |
Novgvineo | 1 | - | 2 |
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Eŭropo | 6548 | 1502 | 109690 |
Azio | 205 | 191 | 7832 |
Afriko | 77 | 6 | 306 |
Ameriko | 431 | 76 | 7331 |
Aŭstralio | 145 | 11 | 1417 |
Entute | 7201 | 1786 | 126576 |
Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12.014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“
Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK SEU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉirkaŭ 3000 organizitaj E-istoj, aliaj ĉirkaŭ 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvalita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekio ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.
En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.
Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinio kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.)
1. Adeptoj pli ol | 300.000 |
2. Finis kurson pli ol | 30.000 |
3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol | 3.000 |
4. Korekte skribas kaj p. malpli ol | 300 |
5. Verkas aŭ tradukas malpli ol | 30 |
6. Societoj pli ol | 50 |
7. Librejoj | 4 |
8. Bona E-presejo | 0 |
9. Gazetoj | 5 |
10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol | 10 |
11. E-instrulibroj malpli ol | 40 |
12. Cseh-metodaj kursoj | iomete |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.