From Wikipedia, the free encyclopedia
Civito unua sence estas aŭtonoma urbo, rigardata kiel politika organizaĵo[1]. Laŭ enlarĝigita senco, civito estas grupo da personoj, kiuj ĝuas la politikajn rajtojn de certagrade memstara politika unuo, ekzemple regno aŭ urbo. La aron da tiuj rajtoj oni ofte nomas civitaneco; al ĝi apartenas kutime la rajto restadi sur la teritorio de la unuo kaj pli-malpli libere moviĝi en ĝi; en demokratioj ankaŭ la rajto baloti.
Civitoj grave diferencas per tio, kiel oni aniĝas en ili. Plej grava en multaj civitoj estas la maniero, laŭ kiu novnaskita infano iĝas civitano:
Multaj civitoj akceptas eksterulojn, kiuj certan tempon loĝis sur la teritorio kaj pruviĝis utilaj membroj de la civito. En kelkaj landoj la civitaneco estas aĉetebla. En iuj regnoj plenkreskuloj povas akiri nur partan civitanecon. Ekzemple en Usono la balotrajto estas universala, sed la rajton kandidati por la prezidenteco havas nur tiu, kiu naskiĝis en la lando.
Oni ne devas konfuzi civiton (ŝtatanecon) kun nacieco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.