From Wikipedia, the free encyclopedia
Fülöp Elek LÁSzLÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Fülöp Elek estis hungara-brita pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Laub ĝis 1891, lia nobela antaŭnomo estis lombosi [lomboŝi] ekde 1912.
Fülöp Elek László | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Laub Fülöp |
Aliaj nomoj | László, Fülöp • De László, Philip Alexius • Laszlo De Lombos, Philipp Alexius |
Naskiĝo | la 30-an de aprilo 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | la 22-an de novembro 1937 en Londono (Britio) |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (1914–1927) Hungario |
Alma mater | Académie Julian Hungara Belarta Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Adolf Laub (en) |
Patrino | Johanna Balogh (en) |
Edz(in)o | Lucy Guinness (en) (1900–1932) |
Infanoj | John de László (en) , Stephen Philip de László (en) , Patrick de László (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto |
Verkoj | La Hofbräuhaus en Munkeno Countess Anna de Noailles Portrait of Marshal Lyautey Princess Elizabeth of York |
Fülöp Laub Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de aprilo 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 22-an de novembro 1937 en Londono.
Laub devenis el juda familio. Li aĝis 14, kiam li eklaboris en metiejo pri blazonoj, poste en ateliero pri fotado. Inter 1884-1886 li lernis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo. En la lasta lernejo liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Li plulernis en akademioj de Munkeno kaj Parizo. Post siaj studoj li faris precipe portretojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno inter 1901-1907, sed li ofte vojaĝis al pluraj landoj de Eŭropo. En 1900 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1907 li translokiĝis al Londono, en 1914 li iĝis brita civitano. En 1912 li estis nobeligita fare de reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Ekde 1914 li instruis en Royal Art School. Malgraŭ lia brita civitaneco, li kune kun la familio estis internigita inter 1917 kaj 1918 (dum la 1-a mondmilito). Li ricevis plurajn, ankaŭ reĝajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.