Eskimoj estas kolektnomo por la arktaj popoloj de la norda polusregiono. Oni taksas, ke ili nombras je ĉirkaŭ 180000 homoj (2021).[1]

Rapidaj faktoj popolo • etno, popolo ...
Eskimoj
Thumb
popolo etno
popolo
Suma populacio
170 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
eskim-aleuta lingvaro rusa lingvo angla lingvo dana lingvo
Religio
luteranismo paganismo
vdr
Fermi

Nomoj

Laŭ ilia propra nomado oni devas distingi almenaŭ kvin grupojn, kiuj parolas malsamajn, tamen proksime parencajn lingvojn:

  • la jupikoj en sudokcidenta Alasko (ĉ. 30 000) kaj en la plej nordorienta parto de Siberio (plejparte sur la ĉukĉo-duoninsulo) (ĉ. 15 000),
  • la inupiatoj en nordokcidenta Alasko (ĉ. 10 000),
  • la inuvialuitoj en nordokcidenta Kanado (ĉ. 30 000),
  • la inuitoj en nordcentra kaj nordorienta Kanado (ĉ. 30 000),
  • la kalaallitoj sur Gronlando (ĉ. 50 000).

"Eskimo" laŭ la hodiaŭa maĵoria opinio de lingvistoj venas el la lingvo de najbaraj Kri- kaj Algonkin-indianoj. R. H. Ives Goddard de la institucio Smithsonian'a derivis la vorton de formo "ajaskimeŭ", t.s. "faranto de neĝŝuoj". La antaŭa klarigo de "eskimo" kiel "viandomanĝanto" aŭ "nekuirita-fiŝomanĝanto" hodiaŭ ne plu estas akceptita, tamen tiu misa interpretado kaŭzis intertempan malakcepton de la vorto "eskimo" inter politike-ĝustemaj persongrupoj. La proponita anstataŭiga nomado "inuito" ne taŭgas por ĉiuj eskimoj ĉar temas pri nur unu grupo el pluraj. La internacie konata kooperativo de Kabo Dorset en la Nunavut-teritorio ekde sia fondiĝo ĝis hodiaŭ senŝanĝe nomas sin "West Baffin Eskimo Cooperative (WBEC)“, t.e. Okcidenta Baffin Eskimo-Kooperativo.

Eskimoj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 15an ĉapitron "Fabeloj de la Eskimoj" al komentoj pri tiu popolo; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri virino kiu adoptas urson; dua fabelo temas pri kiel korvo estas nigra en konflikto kun ansero.[2]

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.