Ernst Mach
aŭstra fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst Waldfried Josef Wenzel MACH (/mɑːx/; germanlingva prononco: [ˈɛɐ̯nst ˈmax]; 18a de Februaro 1838 – 19a de Februaro 1916) estis aŭstria[1] fizikisto kaj filozofo, fama pro siaj kontribuoj al fiziko, ekzemple al la studo de ŝokondoj. La maĥ-nombro (nomumita laŭ Ernst Mach), aŭ mallonge maĥo, estas fizika unuo de la rapideco. Kiel filozofo de scienco, li estis de grava influo super la logika empirismo kaj la usona pragmatismo.[2] Pere de sia kritiko al la teorioj de spaco kaj tempo de Newton, li antaŭsentis la teorion de la relativeco de Einstein.[3]
En fiziologio, en 1873, sendepende unu de la alia[4] Mach kaj la fiziologo kaj kuracisto Josef Breuer malkovris kiel la senso de ekvilibro (t.e., la percepto de la ekvilibro en la kapo) funkcias, nome kiel la cerbo ricevas la informon de la movo el fluidaĵo en la duoncirklaj kanaloj de la interna orelo.
En psikologio li esploris pri la optikaj iluzioj. Li profesoris ĉe la Germana Universitato de Prago ĝis 1895.