Ekvilibro
apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas
- egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
- stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
- (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.
Laŭ Francisko Azorín Ekvilibro estas Stato de korpo, kies eksteraj fortoj nuliĝas.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina oequilibrium el aequus + libra (egale + peza). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Ekvilibri, por esti en stato de ekvilibro; ekvilibro starema, ekvilibro nestarema, ekvilibro indiferenta (kion li montras per bildoj de konusoj stara, invertita kaj kuŝa), ekvilibrigi, ekvilibristo, ekvilibrarto.[2]
Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.