Erich KÄSTNER [eriĥ kestna] (naskita la 23-an de februaro 1899 en Dresdeno, mortinta la 29-an de julio 1974 en Munkeno) estis germana verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Erich Kästner
Thumb
Erich Kästner, 1933
Persona informo
Erich Kästner
Naskonomo Emil Erich Kästner
Naskiĝo la  23-an de februaro 1899(nun 1899-02-23)
en Dresden, Saksio,  Germana Regno
Morto la 29-an de julio 1974 (75‑jara)
en Munkeno,  Okcidenta Germanio
Mortis per Ezofaga kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Bogenhausener Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco germano
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupacio de Germanio
Okcidenta Germanio
Nazia Germanio
Vajmara Respubliko
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Thumb
Memorigilo Thumb
Familio
Patrino Ida Kästner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Luiselotte Enderle
Infanoj Thomas Kästner
Profesio
Alia nomo Robert Neuner Berthold Bürger Peter Flint vd
Okupo verkisto
Aktiva en Leipzig Berlino Munkeno vd
Aktiva dum 1928–1969
Verkado
Ĝenroj porinfana literaturo, poezio, satiro, filmoj
Verkoj Emil kaj la detektivoj 
La konferenco de la bestoj 
Der 35. Mai oder Konrad reitet in die Südsee 
Kiam mi estis knabeto 
Pünktchen und Anton 
Emil kaj la tri ĝemeloj 
Das fliegende Klassenzimmer 
Drei Männer im Schnee 
Das doppelte Lottchen 
La vireto 
La vireto kaj la fraŭlineto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

En Lepsiko li studis historion, filozofion, germanistikon kaj teatran sciencon. Ekde 1927 li laboris kiel verkisto en Berlino.

En 1933 la nazioj malpermesis liajn verkojn. Kvankam plurfoje arestita, Kästner restis en Germanio, ĉar li volis rekte observi ĉiujn okazaĵojn. Komence li publikigis siajn verkojn en Svislando, sed ekde 1943 ankaŭ tio ne plu estis ebla. Post la milito Kästner fondis kabaredon. Dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj li gajnis plurajn literaturpremiojn, ekz. en 1957 la renoman Georg-Büchner-Preis. Plej sukcesaj estis liaj akraj satiraĵoj kaj humuroplenaj infanlibroj. Multaj verkoj de li estis filmigitaj. Ekzemple usona filmo The Parent Trap estis filmita dufoje en 1961 kaj 1998 kaj baziĝas sur Das doppelte Lottchen, rakonto pri unuovaj ĝemeloj, kiuj estis disigitaj je naskiĝo pro la divorco de la gepatroj. Ili hazarde renkontas unu la alian en somera feriejo kaj decidas interŝanĝi identecon por renkonti la alian gepatron.

Famaj verkoj

En Esperanto aperis

Parolas maljunulo <poemo> / [El la germana: Horst Michling].
En: 25 jaroj : antologio de belartaj konkursoj. – Budapest : Hungara Esperanto-Asocio, 1977. - p.108 – 109
ISBN 963-571-005-4

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.