From Wikipedia, the free encyclopedia
Eolo (antikve-greke Αἴολος, Aíolos [ǎi̯olos], latine Aeolus) en la greka mitologio estis dio de la vento. Dum la vagadoj de Odiseo li helpis al li foje, havigante al li sakon, en kiun estis enigitaj ĉiuj ventoj, krom tiu kiu gvidu Odiseon hejmen. Sed dum dormadis Odiseo, liaj kamaradoj, kiuj supozis ke li tenas siajn trezorojn nur por si mem, malligis la sakon. Rezultis uragano neniel kontrolebla, kaj ili ree estis pelataj dumlonge trans la marojn.
Ne erare miksu lin kun Eolo (praulo), de kiu devenas la praa greka "tribo" de la eolianoj. |
Laŭ Palaifato[1], Eolo ne kapablas regi ventojn enfermante ilin en felsakoj tiel, kiel li donis ilin al Odiseo. Verŝajne, Eolo estis astronomo kaj al Odiseo, li antaŭdiris la veteron kaj la direkto al kie ventoj blovos.
Ankaŭ la verkisto aldonas, ke oni diris ke lia urbo estas ĉirkaŭita per bronza muro, sed laŭ li, li preferus hoplitojn por protekti lin.
En scienco kaj tekniko, eola signifas: movata aŭ kaŭzata de vento ; ekzemple, eola erozio (en dezerto), eola harpa (vibranta je blovo de vento) (PIV2).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.