Remove ads
insularo, regata de Italio, en Tirena maro, norda de Sicilio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Liparaj Insuloj estas arkipelago de sep vulkanaj insuloj en la Tirena Maro en Mediteraneo norde de Sicilio.
Sinonimoj estas: Liparoj aŭ Eolaj Insuloj . Per sia nomo (it. Isole Eolie) ili omaĝas al Eolo, la greka dio de la vento.
Liparaj insuloj (Eolaj insuloj) | ||
---|---|---|
Mapo de la Liparaj insuloj | ||
insularo • senaŭta loko | ||
Akvejo | Tirena maro | |
Geografia situo | 38° 35′ N, 14° 59′ O (mapo)38.57555555555614.989722222222 | |
| ||
Nombro de insuloj | 7 | |
Ĉefa insulo | Lipari | |
Tuta areo | 115,4 km² | |
Loĝantoj | 15 410 (2019) | |
Ĝi lokas ĉe koordinatoj 38° 32′ N 14° 54′ O (mapo).
La insularo allogas 200.000 vizitantojn ĉiujare, kiuj venas pro la belega naturo aŭ pro sanigo. Lipari estas la komunumo, kiu kunigas la 6 plej grandajn insulojn de la insularo. El ili la plej granda insulo estas Lipari (insulo), pro tio la tuta arkipelago estas konata en turismo kiel Liparaj insuloj. La aliaj - laŭ grandeco - estas: Salina, Vulcano, Stromboli, Filicudi, Alicudi kaj Panarea. Vulkano estas fama pro siaj fango-banoj (nur rande rimarkita: fango en la itala signifas koto).
En 2000 UNESKO deklaris la vulkanan insularon Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.