Elizabeth Blackburn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elizabeth Helen Blackburn, (naskiĝis la 26-an de novembro 1948) estas Australia-Usona Nobel-laŭreato. Ŝi estas (2016) la Prezidanto de la Salk-Instituto por Biologiaj Studoj.[1] Antaŭe ŝi estis esploristo ĉe la Universitato de Kalifornio, en San-Francisko, kiu studis la telomeron, strukturon ĉe la finaĵo de kromosomoj kiu protektas la kromosomon. Blackburn k.a. malkovris telomerazon, la enzimo kiu riparas la telomeron. Pro ĉi tiu laboro, Elizabeth Blackburn, Carol W. Greider kaj Jack Szostak ricevis la 2009 Nobel-Premion pri Fiziologio aŭ Medicino. Ŝi tiel fariĝis la nura Nobel-laŭreato kiu naskiĝis en Tasmanio, Aŭstralio. Ŝi ankaŭ laboris en kuraca etiko, kaj estis maldungita en konsternigaj cirkonstancoj el la usona President's Council on Bioethics (prezidenta konsilaro pri bioetiko).[2]