nederlanda komputosciencisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Edsger Wybe DIJKSTRA (naskiĝis la 11-an de majo 1930 en Roterdamo – mortis la 6-an de aŭgusto 2002 en Nuenen (Nederlando); IFA: [ˈɛtsxər ˈʋibə ˈdɛikstra]) estis influhava nederlanda komputosciencisto. En 1972 li ricevis la premion Turing por fundamentaj kontribuoj kampe de programlingvoj.
Dijkstra estis filo de kemiisto kaj matematikistino. Li studis matematikon kaj teorian fizikon je la universitato en Leiden. De 1952 ĝis 1962 li laboris en la matematika centro (hodiaŭ Centrum voor Wiskunde en Informatica) en Amsterdamo. Poste li estis matematika profesoro je la teknika universitato en Eindhoven. En 1984 li ŝanĝis al la Schlumberger Centennial Chair in Computer Sciences je la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino. De 1973 ĝis 1984 li estis ankaŭ studisto de la Burroughs Corporation. En 1999 Dijkstra emeritiĝis. Li mortis en 2002 pro kancero.
Dijkstra interalie kontribuis al komputiko per la algoritmo de Dijkstra por la kalkulado de la plej mallonga vojo en grafeo, la unua uzo de semaforoj, kaj traktato pri la GOTO-ordono kaj kial oni ne uzu ĝin. Li enkondukis la terminon strukturema programado en la komputikon.
Algoritmaj verkoj de Dijkstra (interalie grafeaj algoritmoj, kunkura kaj disaj algoritmoj) rolas grave en diversaj fakoj en komputoscienco. Laŭ Leslie Lamport (2002), Dijkstra "fondis la kampon de kunkuraj kaj disaj algoritmoj" per sia CACM publikaĵo en 1965 "Solution of a Problem in Concurrent Programming Control" (Solvo al problemo en kunkura programa regado), en kiu li unue difinis kaj solvis la problemo de inter-ekskluzivigo.
En 1959 Dijkstra publikigis tri-paĝan artikolon, "Noto pri du problemoj de grafeoj" ("A note on two problems in connexion with graphs"), kiu donis algoritmon por kalkuli la plej mallongan vojon en grafeo inter ĉiuj du verticoj Nun oni nomas ĝin la algoritmo de Dijkstra. Dijkstra ekpripensi la problemon dum li laboris ĉe la matematika centro en Amsterdamo en 1956 kiel programisto, cele montri la kapablon de nova komputilo, ARMAC. Li volis elekti problemon kune kun solvon (kalkulotan de la komputilo), kiun nefakulo ankaŭ povus kompreni. Li inventis la algoritmon en ĉirkaŭ 20 minutoj sen skribi kaj poste plenumis ĝin je ARMAC por ete simpligita grafeo kun 64 nederlandaj urboj (por ke 6 bitoj sufiĉus reprezenti ĉiujn urbojn en la problemo).
Post unu jaro, aparato-inĝeniero donis al li problemon dum labori pri la sekva komputilo de la instituto: minimumigi nombron da ligilon ligitajn najlojn sur la malantaŭa surfaco de la komputilo. Li re-malkovris la algoritmon de Prim kiel solvo al la problemo. La algoritmon unue malkovris en 1930 ĉeĥa matematikisto Vojtěch Jarník[1] kaj poste sendepende re-malkovris kaj re-publikigis en 1957 Robert C. Prim[2] kaj en 1959 Dijkstra[3]. Tial, oni ankaŭ nomas ĝin la DJP-algoritmo.[4]
En 1961 Dijkstra unue priskribis la ekspedista algoritmo, metodo por analizi matematikan formalon skribitan per intermeta operaciskribo. Ĝi povas eldoni rezulton en inversa pola notacio aŭ sintakso-arbo. La algoritmon oni nomas la "ekspedista algoritmo" ĉar ĝia operacio similas al ekspedisto por fervojo.
En 1962 aŭ 1963 Dijkstra proponis uzon de semaforoj por ekskluzivigi inter n ruloj (kiel ĝeneraligo de algoritmo de Dekker). Li ankaŭ malkovris mortoblokadon kaj proponis la bankistan algoritmon kiel solvo.
En mez-1970-oj, Dijkstra (kune kun aliaj aŭtoroj) enkondukis utilan abstraktadon por studo de senrubigilo.
En la frua 1980-oj Dijkstra kaj Carel S. Scholten proponis la algoritmo de Dijkstra–Scholten por malkovri finiĝo en disaj sistemoj.
En1981 Dijkstra disvolvigis smoothsort, speco de piramida ordigo, bazita sur komparado.
Estis fama kutimo de Dijkstra zorge manskribi tekston per sia plumo. La sekvo da manskribaĵoj nomiĝas "EWD"-oj, ĉar Dijkstra mem antaŭmetis iliajn numerojn per sia nomo-mallongigo. Dijkstra distribuis EWD-kopiaĵojn inter siaj kolegoj, kaj poste ili disvastiĝis plusende interne de la sciencista komunumo. Ili enhavis leterojn, raportojn pri vojaĝojn, kaj prelegojn; la temo estis komputado kaj matematiko. Li skribadis dum 40 jaroj. La EWD-teksto estis apenaŭ pli longa ol 15 paĝoj. La lastan EWD-on, la 1318-an, li publikigis je 2002, Aprilo 14-a.
Oni jam skanis kaj publikigis pli ol 1300 EWD-oj ĉe la Arkivejo de E. W. Dijkstra fare de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino.[5]
Dijkstra vivis tre modestan, eĉ spartan, vivostilon. Li kaj lia edzino vivis en simpla, malgranda kaj modesta domo en Nuenen. Li ne havis televidilon, videoaparaton, aŭ poŝtelefonon, kaj ne iras kinen[6]. Kontraste, li bone ludis pianon kaj, dum lia profesorado en Aŭstino, ŝatis viziti klasikan koncerton. Lia plej ŝatita muzikisto estis Mozart.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.