From Wikipedia, the free encyclopedia
Eburo estas blanka kaj malmola substanco, kiu konsistigas la dentegojn de elefanto kaj de kelkaj aliaj bestoj kiel mamutoj, hipopotamoj, aproj, narvaloj k.a. Ĝi estas tre valora, multekosta materialo, uzata por pretigi ornamaĵojn aŭ etajn ilojn. Ties uzado por valoraj artaĵoj estas historia el antikvaj tempoj. En moderna epoko kaj danke al facileco por ĉasado de elefantoj pere de povegaj pafiloj kaj la facileco por transporto de tiu peza materialo, kondukis al troa ekspluatado de la materialo kaj sekva amasbuĉado de elefantoj, kies populacioj malaltiĝis en diversaj mondoregionoj, ĝis tia punkto ke en regiona nivelo la specio povis iĝi formortinta. Krome estiĝis etika polemiko kiu kritikis la kruelaĵon mortigi tiujn bestojn nur por profiti el la dentegoj. Tio kondukis al malpermeso de tiu ĉasado kaj sekve al malpermeso de komerco de eburo kaj eburaĵoj.
Laŭ Francisko Azorín Eburo estas Osto de la elefantaj dentegoj, ofte uzata por artaj objektoj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina ebur (eburo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Eburario aŭ Eburarto; traktato pri artaj eburaĵoj, ili prilaborado, historio k. kritiko.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.