![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/EuroAlemaniaAnterior.svg/langeo-640px-EuroAlemaniaAnterior.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
56-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 56-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Düsseldorf, Germanio, post kiam la reprezentinto de tiu lando (Lena Meyer-Landrut), per la kanto "Satellite", ricevis la premion de la festivalo en 2010 per entute 246 poentoj. Komence estis pripensita la realigado de la festivalo inter la 17-a kaj la 21-a de majo 2011, la televidĉeno ARD/NDR decidis plifruigi la datojn je unu semajno (inter la 10-a kaj la 14-a de majo) por eviti problemojn pro la elsendado de kelkaj sportaj eventoj okazontaj dum la lastaj semajnoj de la monato. Pro la plej bonaj infrastrukturoj, la ĉefurbo de la germana ŝtato Nordrejn-Vestfalio sukcesis gastigi la sidejon de la kantokonkurso. Aliaj kandidatoj estis Berlino (la germania ĉefurbo) kaj Hanovro. Festivalejo estis la kunvenejo ESPRIT Arena je 5 minutoj de la urbocentro.
Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Stockum | |
Moto | Feel Your Heart Beat! | |
Retejo | Oficiala retejo | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/ESC-Arena_in_Duesseldorf-Stockum%2C_von_Sueden.jpg/640px-ESC-Arena_in_Duesseldorf-Stockum%2C_von_Sueden.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/ESC_2011_Map.svg/640px-ESC_2011_Map.svg.png)
Estis la unua fojo kiam Germanio organizis la festivalon post la unuiĝo de la lando, kaj la tria fojo kiam ARD/NDR okupiĝis pri la realigado.
La unuan lokon okupis la duopo el Azerbajĝano — Eldar Qasımov kaj Nigar Camal — kun la kanto Running Scared, la duan — Raphael Gualazzi (Italio), la trian — Eric Saade (Svedio).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Ell_%26_Nikki_-_Azerbaijan_%28Eurovision_Song_Contest_2011%29_cropped.jpg/320px-Ell_%26_Nikki_-_Azerbaijan_%28Eurovision_Song_Contest_2011%29_cropped.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Anke_Engelke_%282010%29%2C_Judith_Rakers_%282009%29_and_Stefan_Raab_%282010%29.jpg/640px-Anke_Engelke_%282010%29%2C_Judith_Rakers_%282009%29_and_Stefan_Raab_%282010%29.jpg)