ARD
federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
ARD (germane „Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland“, en Esperanto "Laborkomunumo de la publikjuraj sendostacioj de Federacia Respubliko Germanio") estas federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj.
La naŭ landaj publikaj sendostacioj de la institucio ARD havas sume proksimume 20 000 konstantajn dungitojn, ili publikigas la programon de 11 televidaj kaj 55 radiofoniaj kanaloj kaj havas 16 proprajn orkestrojn kaj 6 korusojn. La suma jara buĝeto de la naŭ sendostacio en la jaro 2009 estis pli-malpli 6,3 miliardoj da Eŭroj.[1] La membraj sendostacioj de la institucio ARD sume havas 100 proprajn korespondajn ĵurnalistojn en 30 mondaj urboj ekster Germanio, kies tasko estas por la televidaj kaj radiofoniaj kanaloj de la institucio raporti pri eventoj en la mondoparto (en kelkaj kazoj unu, en aliaj kazoj pluraj ŝtatoj) ĉirkaŭanta la koncernan urbon.