urbo en la nordorienta parto de Skotlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dundee (Dùn Dèagh en la gaela, Dundio en Esperanto) estas urbo en la nordorienta parto de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de Edinburgo, ĉe la norda bordo de la rivero Tay, apud la marbordo de la Norda Maro. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143000 loĝantoj, aŭ 170000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.
Rapidaj faktoj urbo • leŭtenanta areo en Skotlando • urbego, Administrado ...
Dundio oficiale akiris urban statuson en 1889. Ĝi estas alikonata en la angla kiel la "Urbo de Malkovro" (City of Discovery) pro sia longa scienca historio: el tie foriris la fama antarktaekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La ŝipo Discovery revenis al Dundio kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.