Remove ads
urbo en Palestino From Wikipedia, the free encyclopedia
Nablus (arabe نابلس, latinliterigo laŭ DMG Nāblus, hebree שכם Šəḵem aŭ [Ŝaĥem]) estas urbo en la nuna Palestina Aŭtonomio.
Nablus | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 156 906 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 411 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 13′ N, 35° 16′ O (mapo)32.21611111111135.266111111111 [+] | ||||
Areo | 29 km² (2 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nablus [+] | |||||
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 156 906 loĝantoj sur areo de 29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 411 loĝantoj/km². Laŭ stato de la jaro 2007, la urbo havis sume 126 132 loĝantojn.
La urbo strategie situas inter du montoj, kiuj arabe nomiĝas Ibāl kaj Ĝirzim, kaj en la tanaĥo respektive biblio nomiĝis Ebal kaj Garizim.
Nuntempe inter la islamana kaj kristana loĝantaro krome vivas proksimume 400 samarianoj. La urbo estas sidejo de la universitato de Nablus, ankaŭ nomata Nacia Universitato An-Naĝah. En senpera proksimeco de la urbo situas la historia tombo de Jozefo.
La Nablus-masakro okazis la 22-an de februaro 2023, kiam la israela okupacia armeo eniris en la urbon Nablus. La masakro kaŭzis la morton de 11 homoj, inkluzive de 3 maljunuloj, kaj la vundigon de 102, inkluzive de 6 grave.
En la distrikto Nablus inkluzive de la rifuĝejoj Askar kaj Balata kaj inkluzive de la vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo Nablus vivas pli ol 205 000 palestinaj loĝantoj. En la distrikto krome situas 14 israelanaj koloniaj loĝlokoj.
La urbo havas la sekvajn partnerajn urbojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.