pluredro From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, dukupolo estas pluredro per kunigo de du kupoloj je ilia bazoj.
Dukupolo | |
Verticoj | 4n |
Lateroj | 8n |
Edroj | 2n trianguloj, 2n kvarlateroj, 2 n-lateroj |
Geometria simetria grupo | Ortodukupolo: duedra simetrio en tri dimensioj Dnh Turnodukupolo: duedra simetrio en tri dimensioj Dnd |
Propraĵoj | Konveksa |
Estas du klasoj de dukupoloj, ĉar ĉiu kupola duono havas randon de alterne situantaj trianguloj kaj kvarlateroj. Se similaj edroj estas alfiksitaj, kune la rezulto estas ortodukupolo; se kvarlateroj estas alfiksitaj al trianguloj, ĝi estas turnodukupolo.
Estas malfiniaj aroj de kupoloj kaj dukupoloj simile al malfiniaj aroj de la aliaj pluredroj – piramidoj, dupiramidoj, prismoj, kontraŭprismoj, trunkoj, dutrunkoj, kajtopluredroj, senpintigitaj kajtopluredroj.
Ses dukupoloj povas esti konstruitaj kun nur regulaj plurlateraj edroj: triangula ortodukupolo, kvadrata ortodukupolo, kvinlatera ortodukupolo, triangula turnodukupolo, kvadrata turnodukupolo, kvinlatera turnodukupolo. La triangula turnodukupolo estas kubokedro, kiu estas unu el arĥimedaj solidoj; la aliaj kvin estas solidoj de Johnson.
Dukupoloj de pli alta ordo povas esti konstruitaj nur, se la flankaj edroj estas streĉitaj kiel ortanguloj kaj izocelaj trianguloj anstataŭ kvadratoj kaj egallateraj trianguloj.
Dukupoloj havas po kvar edrojn je ĉiu vertico. Ĉi tio signifas, ke iliaj dualaj pluredroj havas nur kvarlaterajn edrojn. La plej bone sciata ekzemplo estas la duala de triangula turnodukupolo, la romba dekduedro kunmetita el 12 rombaj edroj. La duala de la orta formo, la triangula ortodukupolo, estas trapezo-romba dekduedro, simila al la romba dekduedro, sed ĝi havas 6 trapezajn edrojn kun alterne longaj kaj mallongaj lateroj ĉirkaŭ la cirkonferenco.
Ortodukupoloj:
Bildo | Nomo | Edroj |
---|---|---|
Triangula ortodukupolo (J27) | 8 trianguloj, 6 kvadratoj | |
Kvadrata ortodukupolo (J28) | 8 trianguloj, 10 kvadratoj | |
Kvinlatera ortodukupolo (J30) | 10 trianguloj, 10 kvadratoj, 2 kvinlateroj | |
Seslatera ortodukupolo | 12 trianguloj, 12 kvadratoj, 2 seslateroj | |
... | ||
n-latera ortodukupolo | 2n trianguloj, 2n kvadratoj, 2 n-lateroj |
Turnodukupoloj:
Bildo | Nomo | Edroj |
---|---|---|
Turnodufirsto (J26) povas esti konsiderata dulatera turnodukupolo | 4 trianguloj, 4 kvadratoj | |
Triangula turnodukupolo aŭ kubokedro | : 8 trianguloj, 6 kvadratoj | |
Kvadrata turnodukupolo (J29) | 8 trianguloj, 10 kvadratoj | |
Kvinlatera turnodukupolo (J31) | 10 trianguloj, 10 kvadratoj, 2 kvinlateroj | |
Seslatera turnodukupolo | 12 trianguloj, 12 kvadratoj, 2 seslateroj | |
... | ||
n-latera turnodukupolo | 2n trianguloj, 2n kvadratoj, 2 n-lateroj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.