From Wikipedia, the free encyclopedia
Dositej OBRADOVIĆ (origine: Dimitrije Obradović; naskiĝinta ĉ. 1739 je Ciacova, mortinta la 7-an de aprilo 1811[1] en Belgrado) estis aŭstria-serba verkisto, filozofo, pedagogo, popolklerigisto kaj fondinto de la Belgrada universitato. Li nombriĝis inter la plej rimarkindaj kaj influaj personoj serbaj siatempe.
Dositej Obradović | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Доситеј Обрадовић | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1742 en Ciacova | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1811 (69-jaraĝa) en Beogrado | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Mikaelo 44.8181 °N, 20.4522 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | serba vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto verkisto poeto filozofo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel juna viro, Dimitrije Obradović iris al la ortodoksa monaĥejo de Novo Hopovo (proksime de Irig) por frokuliĝi kaj prenis la nomon Dositej. Tie, kiel li poste skribis, li ekkomprenis ke monaĥa vivo ne estas la vera voko por li. Li foriris post tri jaroj kaj komencis vojaĝi tra la mondo kaj studi ĉe germanaj universitatoj. Kiel instruisto li vojaĝis tra Eŭropo kaj Malgranda Azio. Dum tri jaroj li studis filozofion kaj la grekan lingvon en la lernejo de Hierotheos Dendrinos en Izmiro.[2] Li restis en Vieno dum ses jaroj kaj studis la germanan. Poste li laboris kiel lingvoinstruisto en Vojvodino kaj Moldavio. Li poste enskribiĝis ĉe la Universitato de Halle por daŭrigi siajn filozofiajn studojn ĉe Franckesche Stiftungen. Nur tie li por ĉiam demetis sian monaĥan kutimon.
Li daŭrigis siajn studojn ĉe la Universitato de Lepsiko. Ĝuste ĉi tie li komencis sian literaturan laboron. En 1783 li publikigis sian unuan libron Život i priključenija. Liaj vojaĝoj tiam prenis lin al Anglio kaj Francio, pri kiuj li raportis en epistola romano kiun li almetis al siaj Fabeloj en 1788. En 1804 li kreis kio poste iĝis la serban nacian himnon Vostani Serbije. En 1811 li iĝis kvazaŭ la unua ministro pri edukado en Serbujo.
Dositej Obradović alportis scion kaj ideojn al la homoj kaj volis pliinteligentigi ilin. Li pledis por la uzo de la popollingvo en literaturo kaj por la emancipiĝo de virinoj. Tamen li mem nur uzis varion adaptitan al la serba burĝa parollingvo de Banato en sia unua romano revenonte poste pli klare al pli suda-komuna versio. En Belgrado monumento por li senvualigitis en la jaro 1914-a. La parlamento de Serbujo deklaris 2007 jaro de Dositej Obradović por memori ties "revenon" patrujen du jarcentojn antaŭe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.