From Wikipedia, the free encyclopedia
Dezső Antalffy-Zsiross [deĵO antalfi-ĵIroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antalffy-Zsiross Dezső estis hungara komponisto, orgenisto, altlerneja instruisto.
Dezső Antalffy-Zsiross | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de julio 1885 en Nagybecskerek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 29-an de aprilo 1945 en Denville railway station |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1906) Muzikakademio Franz Liszt (–1906) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto orgenisto |
Dezső Antalffy-Zsiross [1] naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Nagybecskerek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zrenjanin en Serbio), li mortis la 29-an de aprilo 1945 en en:Denville Township, New Jersey (Usono).
Dezső Antalffy-Zsiross jam frue muzikadis hejme en la familia orkestro. Dum la gimnaziaj jaroj li lernis ankaŭ orgenludon. Ekde 1902 li studis juron, respektive orgenludon paralele en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia muzikinstruisto estis de:Hans Koessler. En la studjaro de 1906 li studis komponadon en simila altlernejo en Berlino de Joseph Joachim. En la sekva studjaro li estis dirigento en Operejo de Kolonjo, poste li denove studis en Lejpcigo de Max Reger kaj Karl Straube, fine en Bologna de en:Marco Enrico Bossi. Li hejmenvenis en 1909 kaj ekinstruis en la Muzikakademio. En 1911 li edziĝis, en la sekva jaro filino naskiĝis. Inter 1914 kaj 1916 li estis soldato, poste li estis ĉeforgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). En 1921 li alvenis en Novjorkon, poste li koncertis en pluraj urboj, poste li orgenludis en prestiĝa kinejo, pli poste li instruis en universitato. En 1925 li interrompis la usonan karieron kaj denove instruis en Budapeŝto, poste li revojaĝis. Li plenumis diversajn instruajn kaj muzikistajn postenojn, sed en 1942 li malsaniĝis, li ne povis hejmenveni.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.