From Wikipedia, the free encyclopedia
Kálmán Antos [antoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antos Kálmán estis hungara komponisto, orgenisto, dirigento, muziklerneja instruisto. Lia patro estis Károly Antos.
Kálmán Antos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de novembro 1902 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Körmöcbánya |
Morto | 16-an de majo 1985 en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Antos |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto instruisto |
Kálmán Antos [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1902 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 16-an de majo 1985 en Novjorko (Usono).
Kálmán Antos ricevis la unuajn muziklecionojn hejme. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1922–1926. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dezső Antalffy-Zsiross, Aladár Zalánfy kaj Albert Siklós. Li daŭris la lernadon en Universitato de Berlino. Hejmenveninta li estis orgenisto kaj dirigento de Vota Katedralo de Szeged inter 1930 kaj 1944, li ankaŭ instruis en la urba muziklernejo inter 1934–1944. Tiutempe li recitalis en Frankfurto ĉe Majno kaj Prago. En 1944 li translokiĝis al Romo, kie li estis orgenisto en Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj. En 1947 li elmigris al Novjorko, kie li instruis en kolegio inter 1947-1952, poste li estis orgenisto samloke. En 1956 li akiris plian diplomon en Novjorko, poste li orgenis en en:St. Thomas More Church (New York City), samtempe li estis muzika direktoro en alia kolegio.
2 sciencoj Zoltán Bay kaj Albert Szent-Györgyi aŭdis koncerton de Antos en Katedralo de Szeged. Dum la paŭzo ili konatiĝis, poste ili estis amikoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.