60-a imperiestro de Japanio (897–930) From Wikipedia, the free encyclopedia
Imperiestro Daigo (japane 醍醐天皇 Daigo-tennō; n. 6-an de februaro 885; m. 23-an de oktobro 930) estis la 60-a imperiestro de Japanio (897–930). Li estis filo de imperiestro Uda kaj patro de imperiestroj Suzaku kaj Murakami.
Li ne sukcesis daŭrigi la politikon de lia patro, per kiu ili volis limigi la forton de la influa Fujiwara-familio. Tiu familio posedis la veran potencon en la japana registaro inter 857–1160.
Same kiel lia patro Uda, ankaŭ li ne nomumis kancelieron (kampuku) el la familio Fujiwara. El tiu posteno oni povis regadi per dekretoj en la nomo de la imperiestro. Daigo apogis sin je anoj de noblaj familioj, precipe je la fama sciencisto Sugawara no Michizane.
La estro de la Fujiwara-familio, Fujiwara Tokihira atingis en 901 forpelon de Sugawara. Tiel la potenco de Daigo malfortiĝis kaj la Fujiwara-klano okupis post lia morto la kancelarian postenon kaj prenis ĝin forte ĝis 1160 (krom 3 jaroj).
Post lia detroniĝo, li fondis la budhisman templon Daigo-ji en la antaŭurbo de Kioto, kie ankaŭ lia tombejo troviĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.