From Wikipedia, the free encyclopedia
Colm TÓIBÍN (naskita la 30-an de majo 1955) estas irlanda verkisto, novelisto, eseisto, dramisto, ĵurnalisto, literaturrecenzisto kaj poeto. Tóibín servas kiel profesoro pri homa scienco en Universitato Kolumbio en Manhatano. En 2017 li estis nomumita kanceliero de la Universitato de Liverpool.
Tóibín estis naskita en 1955 en Enniscorthy, Graflando Wexford, en la sudoriento de Irlando. La gepatroj de Tóibín estis Brid kaj Michael Tóibín. Li estas la dua plej juna de kvin infanoj. Lia avo, Patrick Tóibín, estis membro de la Irlanda Respublikana Armeo, kiel estis lia praonklo Michael Tóibín. Patrick Tóibín partoprenis la Paskan Ribelon en 1916 en Enniscorthy, post kiu li estis malliberigita en Kimrio. La patro de Tóibín estis instruisto; Li mortis kiam Colm estis 12 jarojn maljuna.
Tóibín kreskis en domo kie, laŭ li, estis "multo de silento". Li estis nekapabla legi ĝis la aĝo de naŭ, kaj ankaŭ evoluigis balbutadon. Li faris sian sekundaran edukon en katolika kolegio en Wexford, kie li estis loĝlernejo inter 1970 kaj 1972. Li poste parolis pri kiel kelkaj pastroj estis allogaj. En julio 1972, en la aĝo de 17 jaroj, li laboris somere kiel drinkejisto en hotelo, kaj laboris de la sesa vespere ĝis la dua matene. Li pasigis la tagtempon sur la plaĝo kaj legis Ernest Hemingway, kiu inspiris lin interesiĝi pri literaturo [1].
Li studis en University College Dublin, kaj diplomiĝis en 1975. Tuj post diplomiĝo, li foriris al Barcelono. La unua romano de Tóibín, The South (La Sudo) el la 1990-aj jaroj, estis inspirita de lia tempo en Barcelono, kaj tiel, pli rekte, estis lia omaĝo al Barcelono de 1990. Reveninte al Irlando en 1978, li komencis studi por magistro. Tamen, li ne prezentis la tezon kaj forlasis akademiularon, almenaŭ parte, por kariero en ĵurnalismo.
La fruaj 1980-aj jaroj estis precipe ŝika tempo en la irlanda gazetaro, kaj la glortempo de la ĉiumonata novaĵrevuo "Magill". Tóibín estis nomumita redaktisto de la revuo en 1982 kaj restis en la pozicio ĝis 1985. Li foriris pro konflikto kun la ĉefoficisto de la revuo.
Tóibín estas malkaŝe samseksema. Ekde 2012, li estas en rilato kun viro loĝanta en Los-Anĝeleso, kies nomo Tóibín preferas ne malkaŝi [2].
En 2019 Tóibín rakontis pri postvivado de testika kancero kiu disvastiĝis al pluraj organoj inkluzive de la pulmoj, hepato kaj limfa glando [3].
Li publikigis sian debutan romanon "The South" en 1990, sekvita de "Burning Heather" en 1992, "The Story of the Night" en 1996 kaj "The Blackwater Lightship" en 1999. Lia kvina romano, The Master de 2004, estas fikcia raporto pri partoj de la vivo de la verkisto Henry James. Tóibín ankaŭ estas la verkinto de pluraj nefikciaj libroj, inter ili: "Bad Blood: A Walk Along the Irish Border" (1994), kaj "The Sign of the Cross: Travels in Catholic Europe" (1994).
Tóibín verkis du kolektojn de noveloj. La unua, Mothers and Sons, ekzamenanta la rilaton inter patrinoj kaj iliaj filoj, estis publikigita en 2006. Lia dua kaj pli larĝa kolekto, The Empty Family, estis publikigita en 2010 kaj aperis en la listo de kandidatoj por la Premio Frank O'Connor de Internacia novelo en 2011.
La teatraĵo de Tóibín, Beauty in a Broken Place, estis surscenigita en Dublino en aŭgusto 2004. Li daŭre laboris kiel ĵurnalisto, en Irlando kaj eksterlande, kaj akiris reputacion kiel literaturrecenzisto.
En 2016, la filmo "Brooklyn" estis produktita, surbaze de lia romano, reĝisorita de John Crowley, laŭ scenaro verkita fare de Nick Hornby.
Republikigita en 1994 sed fotoj kiel Bad Blood.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.