usona muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Carla BLEY (naskiĝinta Borg; naskiĝis la 11-an de majo 1936[1] en Oakland, Kalifornio - 17-an de oktobro 2023) estis usona ĵazmuzikistino: komponistino, aranĝistino, bandestrino, pianistino respektive orgenistino.
Carla Bley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lovella May Borg |
Naskiĝo | 11-an de majo 1936 en Oakland |
Morto | 17-an de oktobro 2023 (87-jaraĝa) en Willow |
Mortokialo | Cerba kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Michael Mantler (en) (1965–1991) Paul Bley (1957–1964) Steve Swallow |
Infano | Karen Mantler (en) ( Michael Mantler (en) ) |
Okupo | |
Okupo | komponisto diskografa artisto bandestro ĵazmuzikisto muzikproduktisto dirigento ĵazpianisto pianisto |
TTT | |
Retejo | http://www.wattxtrawatt.com/ |
Ambaŭ gepatroj de Carla Borg estis muzikistoj, ŝia patro pianludoinstruisto kaj orgenisto. Ŝi mem komencis jam en la aĝo de 4 jaroj kanti en la preĝejo samkiel ludi pianon kaj orgenon. Ŝi muzikis en Novjorko kun Charles Moffett la pli maljuna kaj Pharoah Sanders. Ekde 1964 ŝi direktis kun Michael Mantler la pionirĵazan ensemblon Jazz Composer's Orchestra. En 1965 ŝi tenis kvinopon kun Mantler kaj Steve Lacy. En 1966 ŝi koncertvojaĝis kun Peter Brötzmann kaj Peter Kowald. Post la projekto Escalator over the Hill ekde 1967 ĝis 1971 kaj la laboro kun Charlie Haden en la ensemblo Liberation Music Orchestra (ekde 1969) ŝi direktis ekde 1976 plejparte proprajn bandojn.
Ŝi geedziĝis unuafoje en 1957 kun ĵazpianisto Paul Bley (kun kiu si konatiĝis en Birdland), poste en 1967 kun sia kunbandano Michael Mantler; ilia filino Karen Mantler fariĝis ĵazorgenisto. Post reveno de Mantler al Eŭropo en 1991 Carla Bley kunvivas kun sia longjara kunbandano Steve Swallow. Li estas por ŝi ankaŭ muzike grava kunulo ĉe elektra baso. Krom tio por ŝia bando estas tipaj muzikistoj kiaj la klarkonture muzikanta trombonisto Gary Valente, ĵazkornisto Vincent Chancey aŭ ŝia filino Karen Mantler.
Inter 2006 kaj 2007 ŝi estis loĝstipendiata artisto de la Filharmonio Essen. En la jaro 2008 ŝi koncertis kun sia triopo el Steve Swallow kaj Andy Sheppard en la novjorka Birdland (Songs with Legs). En 2009 ŝi estis distingita per la premio German Jazz Trophy, en 2012 per honordoktorigo de la Universitato de Tuluzo 2–Le Mirail.
Carla Bley rimarkigis pri si proksimume ekde meze de la 1960-aj jaroj kiel sprita kaj noviga ĵazkomponisto; unue ŝi verkis por la triopo de Paul Bley, poste ankaŭ por George Russell, Jimmy Giuffre kaj Art Farmer. En 1964 ŝi fondis kun Mike Mantler la ensemblon Jazz Composers Orchestra (JCO). En 1967 ŝi komponis por Gary Burton la multatentata A Genuine Tong Funeral. Post sonregistradoj daŭrantaj tri jarojn ŝi publikigis en 1971 unu el la malmultaj ĵazoperoj, sian komponaĵon Escalator over the Hill (distingita en 1973 per la franca premio Grand Prix du Disque).
Ŝi publikigis kelkajn proprajn ĵazalbumojn per sia kun Michael Mantler fondita propra eldonejo WATT, kies diskojn disvendas ECM. Ŝia Carla Bley Band, aparte aktiva en la 1970/80-aj jaroj, ludas originalan koncertan bandego-jazon, nepre en la postsekvo de Duke Ellington kaj Gil Evans laŭ nuntempa stilo. Kun parto de ĉi tiu bando ŝi ankaŭ produktis la albumon Nick Mason's Fictitious Sports.
Kiel muzikaranĝisto ŝi decide kunlaboris ekde 1969 kun la bando Liberation Music Orchestra de Charlie Haden, kiu en 2005 per Not In Our Name denove eldonis albumon koncipitan kiel protesto kontraŭ la usona politiko. En ĉi tiu politika kunteksto klariĝas parte ankaŭ la senfortaĵoj de ŝia tro rekte antaŭen direktita koncepto, kiu aparte sur la du unuaj diskoj de la orkestro aperigis nur malmultan dubon pri la revolucia patoso.
Interesa karakterizo de ŝia muziko aperis okaze de ŝia 70-a datreveno en la germana gazeto FAZ:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.