normo por priskribi la aspektigon aŭ prezentadon de interretaj dokumentoj From Wikipedia, the free encyclopedia
CSS, aŭ laŭtemaj stilfolioj estas normo por priskribi la aspektigon aŭ prezentadon de interretaj dokumentoj. Ĝia nomo estas mallongigo de la angla termino Cascading Style Sheets, laŭlitere “kaskadaj stilfolioj”. Venko de CSS estas disigi la enhavo de dokumento de ĝia etoso.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon CSS (apartigilo). |
CSS | |
---|---|
dosierformo • programlingvo • stillingvo vd | |
Dum | 17-a de decembro 1996 - nekonata/nuntempe |
TTT | Oficiala retejo |
Ekzemple, la HTML-elemento <h1>
indikas, ke tekstobloko estas titolo, kaj ke ĝi estas pli grava ol <h2>
-tekstobloko. HTML permesas kromajn atributojn ene de la malferma markilo por specifigi aranĝon aŭ aspekton, ekzemple koloron kaj grandecon. Tamen, ĉiu <h1>
-markilo devas enhavi ĉi tiun informon, se oni deziras koheran grafikan aspekton ĉe paĝo, kaj krome homo, kiu legas la paĝon per retumilo, perdas regadon pri la aspektigo de la teksto.
Kiam oni uzas CSS, la markilo <h1>
ne devas doni informon pri kiel aspektigi la tekstoblokon; ĝi anstataŭe nur markas la strukturon de la dokumento. Tiam apartaj stilaj informoj specifigas, kiel montriĝos <h1>
: koloro, tiparo, grandeco, kaj ankaŭ nevida aranĝado, ekzemple la rapideco, je kiu paĝo estas voĉlegata per ekranlegilo.
Stilfolio povas esti aŭ kunligitaj en aparta dokumento aŭ metitaj en la HTML-dokumento mem. Unu HTML-dokumento povas alvoki plurajn CSS-dokumentojn.
Avantaĝoj de CSS estas:
Estas kelkaj versioj: CSS1 kaj CSS2, kaj CSS3 estas prilaborata ĉe la World Wide Web Consortium aŭ W3C. Lastatempaj retumiloj bone subtenas la versiojn CSS1 kaj CSS2, sed CSS3 estas nur parte realigita en la plej lastaj retumiloj.
CSS nivelo 1 estis unue eldonita en 1996[1]:
CSS nivelo 2 estis unue eldonita kiel rekomendo en 1998[2]: Pri la relativaj kaj absolutaj lokadoj de elementoj.
CSS3 estas ankoraŭ prilaborata. Ĝi estas apartigita en pluraj moduloj, ĉiu modulo aldonante novan kapablon aŭ etendante konduton difinitan en CSS2, sed konservante retrokongruon.
Pro la moduligo, malsamaj moduloj havas malsamajn stabilecon kaj subtenon. Laŭ 2017, estis preskaŭ 100 CSS-moduloj eldonitaj de la CSS-laborgrupo[3], inkluzive de CSS4-moduloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.