From Wikipedia, the free encyclopedia
César MANRIQUE Cabrera (Arrecife, Lanzarote, 24a de aprilo 1919 - Teguise, Lanzarote, 25a de septembro 1992) estis hispana pentristo, skulptisto kaj artisto, konata ĉefe pro la arkitekturaj projektoj en kiuj li intervenis kiel arta direktoro.[1] Li kombinis sian artan laboron kun la defendo de la mediaj valoroj de Kanarioj. Li serĉis harmonion inter arto kaj naturo kiel kreativa spaco. Li ricevis inter aliaj la Mondan Premion de Ekologio kaj Turismo kaj la Premion Eŭropo.
César Manrique | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1919 en Arrecife |
Morto | 25-an de septembro 1992 (73-jaraĝa) en Arrecife |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato La Laguna Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto arkitekto mediprotektulo |
Verkoj | La Vaguada Jardín de Cactus volcano grill of Lanzarote Mirador de La Peña Royal Residence of La Mareta Jameos del Agua Casa Museo del Campesino Mirador del Río Juguetes del Viento (Manrique, 1993) Fundación César Manrique |
Dum la Hispana Enlanda Milito li militservis en la frankisma tendaro (Kanarioj estis en ties teritorio ekde la komenco), kaj kvankam li ne pretis paroli prie, evidentis, ke li ne aprobis la sperton.[2][3]
Kvankam li ekstudis arkitekturo, finfine li gradiĝis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando kiel artinstruisto kaj pentristo. Je enmodiĝo de surrealismo en la 1950-aj jaroj li fondis la artgalerion Fernando Fe. Tiuepoke li faris murpentraĵojn en Lanzarote, kiel tiu de la Flughaveno de Guacimeta kaj la Ŝtata Hotelo de Arrecife, En la 1960-aj jaroj, li internaciiĝis, ĉefe en 1964 en Novjorko.
En 1966 li instaliĝis definitive en Lanzarote, koincide kun la disvolviĝo de la turisma sektoro. El 1973 li kunlaboris kun la arkitekto Fernando Higueras, ĉefe cele al diversaj projektoj, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, por spacoj perfekte integritaj en la natura medio.
En 1990, li kreis kun la germana desegnisto Walter Maurer por la Grupo BMW unu de la famaj ekspozicioj BMW Art Cars. Tiu kunlaborado plie internaciigis lian famon.[4] Manrique kaj Walter Maurer plue amikiĝis kaj kunlaboris arte ĝis la morto de César Manrique en 1992 (en trafikakcidento). Antaŭ tiu kunlaboro kun César Manrique, Maurer jam estis dezajninta aliajn BMW Art Cars kun aliaj prestiĝaj artistoj, kiel Andy Warhol, Frank Stella kaj Roy Lichtenstein inter aliaj.[5][6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.