Usona artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Roy Fox LICHTENSTEIN (prononce [ˈ|l|ɪ|k|t|ən|ˌ|s|t|aɪ|n]; 27an de oktobro 1923 – 29an de septembro 1997) estis usona popartisto. Dum la 1960-aj jaroj, kun Andy Warhol, Jasper Johns, kaj James Rosenquist inter aliaj, li iĝis elstara figuro en la nova arta movado. Lia verko difinis la bazan principon de poparto pere de parodio.[1] Favore al la bildstrio kiel sia inspiro, Lichtenstein produktis akrabordajn, precizajn komponaĵojn kiujn li dokumentis dum li parodiis ofte laŭ humura parolmaniero. Lia verkaro estis tre influita kaj de populara reklamado kaj de la bildliteraturo. Li priskribis poparton kiel "ne 'usona' pentrarto sed fakte industria pentrarto."[2] Liaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en la Galerio de Leo Castelli en Novjorko.
Roy Lichtenstein | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Lichtenstein, Roy |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1923 en Nov-Jorkio |
Morto | 15-an de septembro 1997 (73-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ohia Ŝtata Universitato Ohia Universitato Art Students League of New York (en) Dwight School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Dorothy Lichtenstein (en) (1968–) Isabel Sarisky (en) (1949–1965) |
Infanoj | Mitchell Lichtenstein (en) ( Isabel Sarisky (en) ) David Lichtenstein (en) ( Isabel Sarisky (en) ) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto (1957–1960) gravuristo dizajnisto de juveloj pentristo grafikartisto konstrua desegnisto dezajnisto scenografo litografisto skulptisto vidartisto |
Verkoj | Girl with Ball Girl with Hair Ribbon Takka Takka Look Mickey Blam Engagement Ring Ten Dollar Bill Electric Cord I Can See the Whole Room...and There's Nobody in It! Times Square Mural |
Whaam! kaj Drowning Girl estas ĝenerale konsiderataj kiel la plej famaj verkoj de Lichtenstein,[3][4][5] kun Oh, Jeff...I Love You, Too...But... eble la tria.[6] Drowning Girl, Whaam! kaj Look Mickey estas konsiderata kiel liaj plej influaj verkoj.[7] Woman with Flowered Hat (Virino kun florĉapelo) tenis la rekordon por plej alta prezo en aŭkcio de la verkoj de Lichtenstein ekde la 15an de Majo, 2013, kvankam tio estis ĵus superita en 2015 de Nurse.[8][9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.