Bob Dylan
usona kantaŭtoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bob DYLAN [bab dilan] naskiĝis kiel Robert Allen ZIMMERMAN [robt eln ZImamen] je la 24-a de majo 1941 en Duluth (Minesoto). Li havas la renomon de unu el la plej grandaj kantaŭtoroj de Usono. Ĉi tiu estas la unua artisto en la historio de muziko, kiu gajnis la Nobel-premion, kiam li gajnis la Nobelpremion pri literaturo en 2016.
Bob Dylan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bob Dylan kun Joan Baez en 1963, dum la Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Robert Allen Zimmerman | ||||
Alie nomata | Elston Gunnn, Blind Boy Grunt, Lucky Wilbury/Boo Wilbury, Elmer Johnson, Sergei Petrov, Jack Frost, Jack Fate, Willow Scarlet, Robert Milkwood Thomas | ||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1941 (1941-05-24) (83-jaraĝa) en Duluth | ||||
Edz(in)o | Sara Dylan • Carolyn Dennis | ||||
Ĝenroj | Folko, rokmuziko, bluso, kontreo | ||||
Profesio | kantisto-komponisto, aŭtoro, poeto, artisto, aktoro, scenaristo, diskĵokeo | ||||
Instrumentoj | kantado, gitaro, basgitaro, harmoniko, klavarinstrumento, akordeono, frapinstrumento | ||||
Aktivaj jaroj | 1959 – nuntempo | ||||
Eldoninto | Columbia, Asylum | ||||
Parencaj temoj |
Paul Butterfield Blues Band, Al Kooper, The Band, Rolling Thunder Revue, Mark Knopfler, Traveling Wilburys, Tom Petty and the Heartbreakers, Van Morrison, Grateful Dead, Joan Baez | ||||
Retejo | www.bobdylan.com | ||||
| |||||
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Robert Allen Zimmerman | ||||
Aliaj nomoj | Bob Dylan • Bob Landy • Robert Milkwood Thomas • Tedham Porterhouse • Blind Boy Grunt • Jack Frost • Elston Gunn • Boo Wilbury • Lucky Wilbury • Sergei Petrov | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Loĝloko | Malibu | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | Universitato-sistemo de Minesoto • Hibbing High School • Sidwell Friends School | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Abram Zimmerman | ||||
Patrino | Beatrice Stone | ||||
Edz(in)o | Sara Dylan • Carolyn Dennis | ||||
Amkunulo | Suze Rotolo • Joan Baez | ||||
Infanoj | Jakob Dylan • Jesse Dylan | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantoverkisto • filmaktoro • poeto • gitaristo • aŭtobiografo • pentristo • muzikproduktisto • filmreĝisoro • kantotekstisto • komponisto • scenaristo • diskĵokeo • aktoro • kantisto • radio-prezentisto • dezajnisto • verkisto • muzikisto | ||||
Verkoj | Like a Rolling Stone Highway 61 Revisited Bringing It All Back Home Blonde on Blonde Blood on the Tracks Blowin' in the Wind Subterranean Homesick Blues | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.bobdylan.com/ | ||||
Dum la 1960-aj jaroj li ĝuis grandajn sukcesojn, ekzemple per sia kanto "Blowin' in the Wind", kiu iĝis kvazaŭa himno de la usona homrajta movado. Interalie li kantis dum la "marŝo al Vaŝingtono" (dum kiu Martin Luther King prezentis sian faman paroladon pri "Mi havas Revon"). Dum ĉi tiu tempperiodo, okazis signifaj sociaj ŝanĝoj en Usono. Tamen eĉ hodiaŭ evidentiĝas la granda influo de Dylan al la mondo de populara muziko kaj multaj muzikistoj tra la mondo.
Oni konsideras, ke Dylan etendis la limojn de populara muziko preter la konataj temoj de "li kaj ŝi" en la sferojn de politiko, filozofio kaj pli. La tekstoj en liaj kantoj estas karakterizitaj per duoblaj signifoj kaj multaj vortludoj. En siaj kantoj, Dylan renovigis la konatajn kadrojn de usona muziko kaj ĉerpis el la originoj de Folka muziko, Kontreo, Bluso, Rokenrolo kaj eĉ Ĵazo, Svingo kaj Broadway-muziko.
Bob Dylan ankaŭ estas pentristo. Liaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en multaj ekspozicioj.
Rolling Stone revuo vicigis Dylan dua en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.