From Wikipedia, the free encyclopedia
TELEKI Blanka grafino, estis hungara edukpolitikistino naskita en Kővárhosszúfalu la 5-an de julio 1806 kaj mortinta en Parizo la 23-an de oktobro 1862. Ŝi estis la pli aĝa fratino de verkistino, grafino Emma Teleki, onklino de verkistino Antonia De Gerando.
Blanka Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1806 en Satulung, Aŭstra imperio |
Morto | 23-an de oktobro 1862 (56-jaraĝa) en Parizo, Dua Franca Imperio |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Imre Teleki (en) |
Patrino | Charlotte Gräfin Brunsvik de Korompa (en) |
Frat(in)o | Emma Teleki |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto |
Grafino Blanka Teleki estis pioniro de la virinedukado en Hungario. Ŝi studis pentradon en Munkeno kaj Parizo, skulptadon en Buda ĉe István Ferenczy (skulptisto). Al influo de sia onklino Teréz Brunszvik ŝi elektis kiel vivcelo la virinedukadon. En 1846 ŝi fondis en Pest (urbo) hungarlingvan instituton por fraŭlinoj kun sistemo de fakinstruistoj (hungara lingvo kaj historio Pál Vasvári, natursciencoj: János Hanák, pedagogino: Klára Leövey ktp.). Tiu estis la unua mezgrada fraŭlinlernejo en Hungario. La instituto je la fino de 1848 disiĝis. Kune kun Klára Leövey ŝi rifuĝis al Debrecen, Nagyvárad, poste al Szeged kaj ili helpis la vunditajn soldatojn. Post la liberecbatalo ili kaŝigis rifuĝintojn, havis rilatojn kun eksterlandaj revoluciuloj. La polico de Vieno kaptis ŝian korespondadon kaj oni kondamnis ŝin al 10 jara malliberejo, el kiu ŝi pasigis kvin en Brünn, Olmütz kaj Kufstein. Post sia liberiĝo (1857) – malsane – ŝi iris Aŭstrion, Germanion, fine Parizon.
Multe da lernejoj prenis la nomon Teleki Blanka.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.