From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Bernhard August von Lindenau (naskiĝinta la 11-an de junio 1780 en Altenburg, mortinta la 21-an de majo 1854 en Pohlhof) estis germana advokato, astronomo, politikisto, kaj artaĵkolektanto.
En 1830 li estis la ministro por internaj aferoj dum turbula periodo en la historio de Saksio. Malfrue en la jaro li ne kontrolis iniciatojn trankviligi protestojn kiuj postulis politikan reformon.
Li kreis kolekton de itala arto de la 14-a kaj 15-a jarcentoj de florencaj pentristoj por krei artan konscion. Li donis sian artaĵkolekton al la grandurbo Altenburg sub la kondiĉo krei muzeon por elmontri la pecojn. Tiu muzeo estis finita en 1875, kaj iĝis la Lindenau-muzeo. Parto de liaj kolektoj (porcelanaĵoj) troviĝas ankaŭ en la muzeo ene de la Kastelo je Altenburg. Publika aliro al la kolektaro eblis jam ekde 1848.
Lindenau redaktis la gazeton Monatliche Correspondenz zur Beförderung der Erd- und Himmels-Kunde ekde 1807. La magazino estis fondita fare de Franz Xaver von Zach en 1800 kaj ekzistis ĝis 1813.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.