![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/Theatrum_Chemicum_Vol_I_page_1.jpg/640px-Theatrum_Chemicum_Vol_I_page_1.jpg&w=640&q=50)
Bernard Gilles Penot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernardus a Portu Sanctae Mariae Aquitanus a Portu (1519-1617) estis franca kuracisto kaj alkemiisto[1]. Penoo studis en la Universitato de Bazelo kie li doktoriĝis kaj pere de Adam von Bodenstein (1528-1577) li konatiĝis kun la alkemiaj studoj kiuj kondukis lin sekvi la spurojn de Paracelsus.
Rapidaj faktoj Bernardo Egidio Penoo(1519-1617), Persona informo ...
Bernardo Egidio Penoo (1519-1617) | |
---|---|
![]() Kemia teatro, verko publikigita en 1602, kiuj inkludis liajn manuskriptojn. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1519 en Port-Sainte-Marie, Lot-et-Garonne, ![]() |
Morto | 30-a de aŭgusto 1617 en Yverdon-les-Bains, ![]() |
Lingvoj | franca • latina |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto redaktisto alkemiisto Paracelsian (en) ![]() ![]() |
Fermi
Serĉe de la filozofa ŝtono, li perdis sian tutan riĉaĵon. Penoo aktivis kiel tempodaŭra kuracisto en la Palatinata Frankentalo, multe vojaĝis kaj faris kontaktojn kun multaj studemuloj, samkiel Jakobo Svingero (1569-1610) kaj Andreas Libavius (1555-1616). Li ankaŭ vojaĝis tra Anglio, Bohemio kaj Svisio. Li mortis tre malriĉa en Hospitalo de Yverdon-les-Bains kie li estis kuracisto ekde 1596.