![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Andreas_Libavius.jpg/640px-Andreas_Libavius.jpg&w=640&q=50)
Andreas Libavius
germana alkemiisto, kuracisto, rektoro kaj esploristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Libavius (1555-1616) estis germana alkemiisto, kuracisto, rektoro kaj esploristo, kiu verkis la unuan sistematikan libron pri kemio, kun instruoj por la preparado de diversaj fortaj acidoj. Kelkaj el liaj verkoj publikiĝis sub la kromnomo Basilius de Varna. Li forte kredis je la transformiĝo de la substancoj en oron, kies teorio estas konata kiel filozofa ŝtono. Inter 1591 kaj 1616, Libavius verkis pli ol 40 librojn en pluraj kampoj samkiel logiko, teologio, fiziko, medicino, kemio, apoteko kaj poezio. En 1588 li fariĝis profesoro pri historio kaj poezio en la Universitato de Jena.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/ALCHEMIA._ANDREAE_LIBAVII.png/640px-ALCHEMIA._ANDREAE_LIBAVII.png)
La verko Alchemia, far Andreas Libavius, publikigita en 1597
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Andreas Libavius (1555-1616) | ||
---|---|---|
![]() Germana alkemiisto kaj rektoro de la Kazimira Gimnazio, en Koburgo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1555 en Halle, ![]() | |
Morto | 25-a de julio 1616 en Koburgo, ![]() | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Jena Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto universitata instruisto kuracisto ![]() | |
Laborkampo | Medicino, kemio, filozofio kaj historio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi