Roboto estas aŭtomata maŝino, kiu imitas la homon. En literaturaj kaj filmaj sciencfikcioj, robotoj ordinare aspektas kiel homoj, foje kiel metala pupo, foje nedistingeble de la veraj homoj. En la teknika praktiko robotoj kutime ne klopodas imiti la homan aspekton, sed anstataŭi komplikan aŭ danĝeran homan laboron.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aŭtomata maŝino. Por informoj pri robotoj en Vikipedio, vidu la artikolon Vikipedio:Roboto.
Rapidaj faktoj Informoj ...
Roboto
Thumb
Informoj
vdr
Fermi
Thumb
ASIMO
Thumb
Kelnerin-roboto

Ili estas uzataj por esplori Lunon, por labori en altaj temperaturoj, en medioj kun venenaj gasoj, kiel persona asistanto en flegejoj, helpanto en biblioteko, akceptejisto en hotelo, lastatmepe kiel rapida, preciza laboristo en muntadaj fabrikoj k.s. Hejmaj robotoj estas kutime kuireja maŝino, kiu havas plurajn funkciojn (muelilo, miksilo, raspilo, tranĉilo k.s.).

Vortdeveno

La vorton roboto enkondukis en la literaturon ĉeĥa verkisto Karel Čapek en sia filozofia dramo R.U.R. (Rossumovi univerzální roboti) en 1920. La dramo priskribas fabrikon de inventisto Rossum (ĉeĥe : rozum = racio, prudento), en kiu oni fabrikas artefaritajn laboristojn, robotojn, virajn kaj inajn, kaj liveras ilin en la tutan mondon. La pigranta homaro komencas degeneri, sed la robotoj estas ĉiam pli perfektaj, ĉiam pli homecaj, ĝis ili fine fariĝas veraj homoj.

La verkisto komence volis nomi la artefaritajn laboristojn "laboroj" (el la latina), sed la vorto ŝajnis al li malmulte vireca. Tiam lia frato pentristo Jozefo elprenis penikon el la buŝo, donis konsilon "Do nomu ilin robotoj" kaj daŭrigis pentradon. En la slavaj lingvoj robota (aŭ rabota) signifas laboro, sed la ĉeĥa nun uzas vorton práce, kaj la vorto robota restis rezervita por historia servuta (duonsklava) laboro de senrajtuloj en la feŭdismaj tempoj. Per forigo de la ina finaĵo -a ekestis vorto robot kiel nomo por maŝina servutulo. La dramo estis tradukita en la anglan, prezentita kun granda sukceso en Londono, poste la nomon transprenis ankaŭ aliaj verkistoj de sciencfikcio. Isaac Asimov eĉ verkis "dekalogon" por robotoj (roboto ne rajtas vundi sian mastron ktp.). La dramo R.U.R. aperis ankaŭ en Esperanto en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj.

Historio de robotoj

La ideo de aŭtomatoj originiĝis en mitologioj de multaj kulturoj tra la tuta mondo. Inĝenieroj kaj inventistoj el antikvaj civilizacioj, kiel de Antikva Ĉinio,[1] Antikva Grekio, kaj Ptolemea Egiptio,[2] klopodis por konstrui memfunkciantajn maŝinojn, kelkaj el kiuj similis al animaloj kaj aliaj al homoj. Fruaj priskriboj de aŭtomatoj estas la artefaritaj kolomboj de Arĥito,[3] la artefaritaj birdoj de Mozi kaj de Lu Ban,[4] "parolanta" aŭtomato de Herono de Aleksandrio, lavista aŭtomato de Filono el Bizanco, kaj homa aŭtomato priskribita en Lie Zi.[1]

Fruaj komencoj

Multaj antikvaj mitologioj, kaj plimulto el modernaj religioj inkludas artefaritajn homojn, kiel la mekanikaj servistoj konstruitaj de la antikva greka dio Hefesto[5] (Vulkano por la antikvaj romianoj), la argilaj golemoj de la judaj legendoj kaj la argilaj gigantoj de Nordiaj legendoj, kaj Galatea, la mita statuo farita de Pigmaliono kiuj ekhavis vivon. Ekde ĉirkaŭ la jaro 400 a.n.e., mito de Kreto inkludas Talos, homon el bronzo kiu protektis la insulon el piratoj.

En antikva Grekio, la greka inĝeniero Ktesibio (ĉirkaŭ la jaro 270 a.n.e.) "aplikis sciaron de pneŭmatiko kaj de hidraŭliko por produkti la unuan orgenon kaj akvohorloĝojn kun moviĝantaj figuroj."[6] p. 2[7] En la 4-a jarcento a.n.e., la greka matematikisto Arĥito el Tarento imagis mekanikan vaporfunkciantan birdon kiun li nomis "La Kolombo". Herono de Aleksandrio (10–70 AD), greka matematikisto kaj inventisto, kreis nombrajn uzanto-figureblajn aŭtomatajn aparatojn, kaj priskribis maŝinojn funkciantajn per aerpremo, vaporo kaj akvo.[8]

Thumb
Al-Jazari – muzika ludilo

En la 11-a jarcento Lokapannatti rakontis pri kiel la restaĵoj de Budho estis protektitaj per mekanikaj robotoj (bhuta vahana ĝanta), el la regno Roma visaja (Rome); ĝis ili estis dismuntitaj fare de la reĝo Aŝoka.[9]

En antikva Ĉinujo, la 3a-jarcenta teksto de Lie Zi priskribas rakonton pri homida aŭtomato, rilate al multe pli frua renkonto inter la ĉina imperiestr Mu de la Dinastio Zhou kaj mekanika inĝeniero konata kiel Ĝan Ŝi, 'artefaristo'. Ĝan Ŝi fiere prezentis al la reĝo homgrandan, homforman figuron de sia mekanika 'manverko' farita el ledo, ligno kaj artefaritaj organoj.[1] Estas ankaŭ rakontoj pri flugantaj aŭtomatoj en la Han Fei Zi kaj en aliaj tekstoj, kiuj atribuas al la mohista filozofo de la 5-a jarcento a.n.e. nome Mozi kaj al sia samtempulo Lu Ban la inventon de artefaritaj lignobirdoj (ma ĝuan), kiuj povis sukcese flugi.[4]

Thumb
La astronomia horloĝturo de Su Song montranta la mekanikajn figuretojn kiuj sonoris la horojn

En 1066, la ĉina inventisto Su Song konstruis akvohorloĝon en la formo de turo kiu enhavis mekanikajn figuretojn kiuj sonoris la horojn.[10][11][12] Lia mekanismo havis programeblan tamburmaŝinon kun kamoj kiuj frapis en malgrandaj leviloj kiuj funkciigis perkutinstrumentojn. La drumisto povis lufi diferencajn ritmojn kaj diferencajn tamburmodelojn movante la kamojn al diferencaj lokoj.[12]

Samarangana Sutradhara, sanskrita traktaĵo de Bhoja (11-a jarcento), inkludas ĉapitron pri la konstruado de mekanikaj artefaktoj (aŭtomatoj), kiel mekanikaj abeloj kaj birdoj, fontanoj kun formoj de homoj kaj animaloj, kaj masklaj kaj inaj pupoj kiuj replenigis olelampojn, dancis, ludis instrumentojn, kaj agadis scenojn el la Hindua mitologio.[13][14][15]

La islama sciencisto de la 13-a jarcento Ismail al-Jazari kreis kelkajn aŭtomatajn aparatojn. Li konstruis aŭtomate moviĝantajn pavojn funkciantajn per akvenergio.[16] Li ankaŭ inventis la plej fruajn konatajn aŭtomatajn pordegojn, kiuj estis funkciigitaj per akvenergio,[17] kreis aŭtomatajn pordojn kiel parto de unu el siaj prilaboritaj akvohorloĝoj.[18] Unu el la humanoidaj aŭtomatoj de al-Jazari estis kelnerino kiu povis servi akvon, teon aŭ trinkaĵojn. La trinkaĵo estis stokita en rezervujo el kiu la trinkaĵo fluis en sitelon kaj, post sep minutoj, en tason, post kio la kelnerino ekaperis tra aŭtomata pordo kaj servis la trinkaĵon.[19] Al-Jazari inventis manlavan aŭtomaton kiu enhavis pelmekanismon kiu nuntempe estas uzata en modernaj necesejaj akvopeliloj. Ĝi enhavis inan humanoidan aŭtomaton starantan ĉe baseno plena je akvo. Kiam la uzanto tuŝis la levilon, la akvo drenfluas kaj la ina aŭtomato replenigas la basenon.[6]

Mark E. Rosheim resumas la antaŭenirojn en robotiko fare de islamaj inĝenieroj, speciale al-Jazari, jene:

Malkiel la grekaj desegnoj, tiuj arabaj ekzemploj montras intereson, ne nur en spektakla iluzio, sed ankaŭ en manipulado de la medio por homa komforto. Tiukadre, la plej granda kontribuado kiun la araboj faris, krom la konservado, disvastigado kaj konstruado de la verko de la grekoj, estis la koncepto de praktika aplikado. Tiu estis la ŝlosila elemento kiu mankis en la antikvgreka robotiko.[6] p. 9.

Thumb
Modelo de la Roboto de Leonardo kun internaj verkoj. Eble konstruita de Leonardo da Vinci around 1495.[20]

En la 14-a jarcento, la kronigo de Rikardo la 2-a de Anglio, estis evento en kiu partoprenis aŭtomata anĝelo.[21]

En renesanca Italio, Leonardo da Vinci (1452–1519) skizis planojn por humanoida roboto ĉirkaŭ 1495. Kajeroj de Da Vinci, remalkovritaj en la 1950-aj jaroj, enhavis detalajn desegnojn de mekanika kavaliro nune konata kiel Roboto de Leonardo, kapabla sidiĝi, svingi siajn brakojn kaj movi siajn kapon kaj makzelon.[22] La desegno estis probable bazita sur la anatomia esplorado registrita en sia Vitruvia homo. Oni ne konas ĉu li vere klopodis por ĝia konstruado. Laŭ la Encyclopædia Britannica, Leonardo da Vinci povus esti influita de la klasikaj aŭtomatoj de al-Jazari.[16]

En Japanio, oni konstruis kompleksajn animalajn kaj homajn aŭtomatojn inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, el kiuj multajn oni priskribis en la 18-a jarcento en Karakuri zui (Ilustrita Maŝinaro, 1796). Unu el tiuj aŭtomatoj estis la karakuri ningyō, mekanizita pupo.[23] Diversaj variaĵoj de karakuri ekzistis: nome Butai karakuri, kiuj estis uzitaj en teatro, la Zaŝiki karakuri, kiuj estis malgrandaj kaj uzitaj en hejmoj, kaj la Daŝi karakuri kiuj estis uzitaj en religiaj festivaloj, en kiuj la pupojn oni uzis por rekonstruado de tradiciaj mitoj kaj legendoj.

En Francio, inter 1738 kaj 1739, Jacques de Vaucanson ekspoziciis kelkajn homgrandajn aŭtomatojn: nome flutludisto, sakŝalmisto kaj anaso. La mekanika anaso povis flugilmovi, svingi sian kolon, kaj engluti manĝaĵon el la mano de la ekspozicianto, kaj havigi la iluzion digesti ĝin ekskreciante materion stokitan en kaŝita fako.[24] Ĉirkaŭ 30 jaroj poste en Svisio la horloĝisto Pierre Jaquet-Droz faris kelkajn kompleksajn mekanikajn figurojn kiuj povus verki kaj ludi muzikon. Kelkaj el tiuj aparatoj ankoraŭ ekzistas kaj funkcias.[25]

Dedistance kontrolitaj sistemoj

Thumb
La torpedo de Brennan, unu el la plej fruaj 'gviditaj misiloj'.

Dedistance kontrolitaj vehikloj estis pruvitaj fine de la 19-a jarcento en la formo de kelkaj tipoj de dedistance kontrolitaj torpedoj. En la komencaj 1870-aj jaroj aperis dedistance kontrolitaj torpedoj de John Ericsson (pneŭmatikisto), John Louis Lay (gviditaj per elektraj kabloj), kaj Victor von Scheliha (gviditaj per elektraj kabloj).[26]

La torpedo de Brennan, inventita de Louis Brennan en 1877, estis funkciigita per du kontraŭrotaciaj propeliloj kiuj estis rotaciitaj per rapide forpelantaj kabloj el cilindroj bobenitaj ene de la torpedo. Diferencaj rapidoj en la kabloj konektitaj al la marborda stacio ebligis al la torpedo esti gvidita al ĝia celo, kio faris ĝin "la unua praktika gvidita misilo" en la mondo.[27] En 1897 la brita inventisto Ernest Wilson ricevis patenton por torpedo dedistance kontrolita per "Herciaj" radio-ondoj[28][29] kaj en 1898 Nikola Tesla publike pruvis senkable kontrolitan torpedon kiun li esperis vendi al la Usona Mararmeo.[30][31]

En 1903, la hispana inĝeniero, inventisto, esploristo kaj esperantisto Leonardo Torres Quevedo demonstris radion kontrolsistemon nomitan "Telekino"[32] al la Akademio de Sciencoj de Francio,[33] kion li intencis uzi por kontroli Astra-Torres aerŝipon de sia propra dezajno. Li akiris kelkajn patentojn en aliaj landoj.[34] Malkiel ĉe antaŭaj mekanismoj, kiuj plenumis agadojn de la tipo 'en/el-ŝalti', Torres disvolvis sistemon por kontroli ajnan mekanikan aŭ elektran aparaton por diversaj statoj de funkciado.[35] La transmitilo estis kapabla sendi serion de diferencaj kodvortojn per rimedoj de binaraj telegrafaj signaloj al la ricevilo, kiu estis kapabla funkciigi diversajn statojn de funkciado en la uzata aparato, depende de la kodvorton. Specife, ĝi kapablis fari ĝis 19 diferencaj agojn.[36][37]

Archibald Low, konata kiel la "patro de radiogvidaj sistemoj" pro sia pionira laboro pri gviditaj raketoj kaj aviadiloj dum la Unua Mondmilito. En 1917, li demonstris dedistance kontrolitajn aviadilojn por la korpuso Royal Flying Corps de la Brita Armeo kaj en la sama jaro konstruis la unuan kablogviditan raketon.

Literatura instigo

Post 1923 (kaj la presigo de la dramo R.U.R. ('Rosumaj Universalaj Robotoj')), robotoj kiel pensivaj "homaj" maŝinoj fariĝis ĉefa temo de la fantazia (fikcia) literaturo.

La penso pri maŝinuloj inspiris ankaŭ aliajn artefaktojn, sed oni longe rigardis tiujn mekanikaĵojn nur kiel ludilojn.

La unuaj robotoj (1930-1960)

En 1939, ĉe la 1-a mondekspozicio de Novjorko oni prezentis produktaĵon de la usona firmao Westinghouse (uestinkhaus), la Electro-n, promenantan kaj parolantan roboton. Ĝia tasko estis informi la eventualajn aĉetontojn pri la plej novaj produktoj de Westinghouse. Unu jaron poste la firmao fabrikis la plej bonan amikon de Electro (elektro), la mekanikan hundon Sparko, kiu helpis per sia ĉarmo la agadon de la reklamroboto.

En la jaroj 1950-aj W. Grey Walter (grej volter), brila sciencisto, kreis mekanikajn "testudojn", kiuj kapablis sensi lumfontojn, kaj ili movis sin proksimen al ili. Tiuj mekanismoj pruvis, ke simplaj kombinaĵoj de elektronikaj kaj mekanikaj elementoj povas konduti aŭtomate, sed simile al bestoj kaj insektoj.

Fruaj esploradoj pri Artefarita intelekto (1960-1980)

Komence de la 1960-aj jaroj mondvaste oni instalis laboratoriojn por esplori la artefaritan intelekton. Tiutempe vagadia tra koridoroj de Universitato Johns Hopkins (ĝons) estaĵo nomita hopkinsa bestio. Ĝi estis nutrata de piloj, kaj ĝi prizorgis,ke tiuj piloj estu ĉiam ŝargitaj. Sian decid-kapablon gi demonstris per tio, ke ĝi mem decidis, kiam ĝi devas konektiĝi "nutrocele" al konektiloj de siaj koridoroj. Ĝissate "nutrinte sin" la bestio daŭrigis sian vagadon, dume ĝi atentis la sekvan palatotiklan konektilon.

En 1969 Andy Reichel (endi rajfiel) pretigis reklamroboton kun 82-kilograma maso kaj 158-centimetra alto, por la entrepreno Quasar Industrie (kvasar industri). La entrepreno nomis ĝin "androido helparta vendadon", sed gia sonsistemo foje paneis, pro tio ke ĝi ripetadis la esprimon "you talk" (vi parolas) deformitan "klatu", tiel fariĝis ĝia nomo.

En 1969 kaj 1971 esploristoj de Stanford Research Institute International finis konstrui du versiojn de memmova robotobaptita per la nomo Shakey (ŝeki = tremema), trafa pro ĝia ŝanceliganta moviĝo. Ambaŭ estis konstruitaj por moviĝi en tiaj ejoj, en kiuj troviĝas grandaj blokoj. En la mekanismo, direktebla per radio, surmetita televida kamerao, tuŝo- kaj distanco-mezuraj elementoj, la sistemoj kaj la programad-lingvoj de la du versoj estis malsimilaj.

En 1970 oni prezentis en mond-ekspozicio de Osaka – rikoltante grandan sukceson -la robot-ensemblon en la FUJI-pavilono. La lud-aŭtomataj tradicioj de la lastaj tri jarcentoj, la rezultoj de la laboratorioj esplorantaj la artefaritan intelekton kaj la agado de entuziasmaj amatoroj kune rezultigis, fine de la jaro 1982, la amasan aperon de "personaj robotoj". Iuj robotoj, direktataj de siaj ultrasona aŭ ultraruĝ-sensiloj, kapablas iri ĉirkaŭ domo, aliaj "parolas", sed ili malkapablas "silenti", aliaj kelnerece servas trinkaĵojn aŭ portas la poŝtajn sendaĵojn en la domon. Ankaŭ tiaj personaj robotoj estas fabrikataj kiuj "scipovas" purigi per polvosuĉilo.

Graviĝo de robotoj (1980-Nun)

En 1985, che la mondekspozicio de Tsukuba (cukuba), urbo de sciencistoj, 60-km-ojn de Tokio, la robotoj ricevis signifan rolon. Oni prezentis "muzikist-roboton" ludantan per sintezilo. La "piktor-roboto" pentranta per peniko faris la portreton de vizitantoj. La roboto de la firmao, Toshiba (toŝiba) havis la spektaklaĵon, ke iu "ĵonglistroboto" metia zum-turbon sur la tranĉ-eĝon de japana glavo tenata de ĝia "kunulo". La "ŝintopastro-roboto" geedzigis japanajn gefianĉojn.

La du-braka Wabot-robotmaŝino,prezentita en 1990, entreprenis ludi eĉ malsimplajn pianmuzikojn. En la japana Universitato Waseda oni perfektigis la pianludajn robotmanojn,rezulte de kio la roboto kapablis prezenti ne nur simplajn melodiojn, sed eĉ komponaĵojn de LISZT (list).

En 1993, la unua hospitalo en la mondo aplikis roboton, la hospitalo de Kantono Lausanne (lozan,Svislando), ĉe nervologia operacio. La roboto "Minerva" estis enkonstruita en "skanilo" (esplorilo), kiu kapablas videbligi laŭ tuta fajneco la strukturon de la cerbo, sen malfermo de la kranio.

En la asembleo de Brita Sciencevoluiga Kompanio, en 1993, Kevin WARWICK (ŭorik), profesoro de Universitato Reading (riding) en Anglio, prognozis ke post ne pli ol dek kvin jaroj oni povos konstrui robotojn kun homeca pli alta intelekto. La profesoro kaj lia grupo konstruis intelektajn robotojn. En la komputil-cerbo de la eksperimentaj ekzempleroj, grandaj kiel persona aŭteto, estas observebla la konscio de insekto. La maŝinetoj fuĝas pro danĝero, poste ili daŭrigas sian agadon. Ili orientiĝas per ultrasono, la brita elektro-retaro aplikas ilin por kontroli telekablojn.

Por kio robotoj?

Se ekzistas almenaŭ unu afero pri robotoj pri kiu oni konsentas, tiu certe estas ke la celo de kreado de robotoj estas la plifaciligo de vivo. Ekde la kreo de la unua simpla maŝino, la homaro penadas plifaciligi la pezan fizikan laboron.

Tiucele oni kreis robotojn. Ili estas aplikataj en preskaŭ ĉiuj teritorioj de la ekonomio.

Krimaj uzoj de robotoj

Robotoj povas esti aplikataj ne nur por utilaj celoj. Ankaŭ bankrabistoj interesiĝis pri ili.

Specifaj ekzemploj

Je ne bagatela konsterniĝo de la polico en Nov-Jorko, krimulo sukcese elevoluigis novan "sef-rompilon". Ili transformis bor-masinon en roboton por plifaciligi la penetron en la sopiratan sef-ĉambron.

En 1993 oni alarmis la policistojn ĉe iu mon-institucio en la kvartalo Queens (kvins) de NovJorko. La ordo-gardistoj, rapidintaj al la banko, trovis borilon starigitan ĉe muro, kiu ĝuste tiam "provis malfermi vojon" en la trezorejon.

Kiel klariĝis per la ekzamenoj, la bank-rompistoj starigis la borilon sur fajro-estinga krano ĉe la malantaŭa muro, poste ili nutris ĝin per la elektra reto de la strat-1umigo. La inĝenia inventinto tiel aliigis sian bormaŝinon, ke ĝi aŭtomate pasis antaŭen. La inventaĵo tiom bone funkciis, ke post tridek minutoj ĝi estus enrompinta la muron kaj la flankon de la sefo. En la kalkuloj intervenis nur unu erareto: la vibrado estigita de la maŝino alarmis la sekureco-gardiston de najbara vendejo.

Kiaj estos la venontaj robotoj?

Japanaj sciencistoj laboras pri tia roboto, kiu havas la inteligentecon minimume de kato. La komputil-cerbo de tiuj maŝinoj baziĝas sur la teknologio de la nervoreto imitanta la funkciadon de la reala nervosistemo (nervoretara teknologio).

En Japanio inter la evoluintaj industriaj landoj daŭras plej energioplene la evoluigo de robotmaŝinoj. La kreintoj de Wabot, pianludanta roboto dekfingra, celis konstrui la unuan generacion de antropoidaj robotoj. En la esplorlaboratorioj de Universitato Waseda, sub la gvidado de IĈIRO Kato oni "vestis" la pianisto-roboton ne nur per la kapablo legi la muziknotojn mem, sed ili taŭgigis ĝin ankaŭ por atenti per siaj son-analiziloj la voĉon de la kantisto, tiel ĝi estas aplikebla ankaŭ kiel akompan-pianisto.

La robotoj estas kreaĵoj de homoj, mekanismoj konstruitaj de homoj, kvankam eĉ nun ŝvebas ĉirkaŭ ili la obskuro de mitoj. En pli kaj pli multe da terenoj estontece ili fariĝos utilaj helpkunuloj de la homaro.

Robotoj povas esti speciale utilaj ĉie, kie homoj ne povas labori: danĝeraj lokoj i.a. en kemio, en radioaktivaj lokoj, je tro altaj temperaturoj, profunde en la maro.

En Japanio surmerkatiĝos en 2019 speciala roboto nomata Lovot, kies ununura funkcio estas peti kareson[38].

Bildgalerio

Sociaj aspektoj

Ekde la komenco de la Industria Revolucio ekestis debato ĉu la disvolvigo de maŝinoj malbonigos la situacion de la laboristaro, konsiderante, ke ju pli da laboro farita de maŝinoj des malpli da laboristoj necesas kaj estas dungitaj. Albert Ferrer Galmés en dupaĝa artikolo pritraktas la aferon kaj venas al la konkludo, ke ja pravas la ĝenerala malpliigo de dungado, sed aliflanke la aktuale moderne robotizitaj entreprenoj tuj atingas pli altajn enspezojn, kaj povas investi en dungoj kaj plibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Kontraste la nerobotizitaj entreprenoj perdas merkatoparton kaj enspezojn, pro kio devas maldungi laboristojn kaj plialtigi la varprezojn, kio rezultas en malplibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Tial oni devas konsideri la apartan konsiston de la diversaj entreprenoj kaj sektoroj.[39]

En literaturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo I, Robot (romano).

Mi, roboto (angle I, Robot) estas libro de Isaac Asimov kiu unue estis publikigita fare de eldonejo Gnome en 1950. La libro enhavas kolekton de naŭ noveloj, ligitaj en unu kadrorakonto. La rakontoj unue aperis en la usonaj revuoj Super science stories, kaj Astounding science fiction, inter la jaroj 1940-1950. Ĉiuj rakontoj traktas robotojn kun artefarita cerbo, kiuj estas kondiĉigitaj de la robotleĝoj de Asimov - la leĝoj kiuj malhelpas ilin damaĝi homojn aŭ sin. La rakontoj en la libro estas rilatitaj al la serio de robotoj fare de Asimov.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mi, roboto.

Mi, roboto (angle I, Robot) estas usona sciencfikcia filmo de 2004 reĝisorita de Alex Proyas, surbaze de lia originala filmo "Hardwired", kaj inspirita de la samnoma novelaro de Isaac Asimov.[40] Mi, roboto estis publikigita en Usono la 16-an de julio 2004 kaj en aliaj landoj inter julio kaj oktobro 2004. Produktita per buĝeto de 120 milionoj da dolaroj, la filmo atingis 346 milionojn tutmonde kaj ricevis miksitajn recenzojn de kritikistoj, kun laŭdoj pro la vidaj efikoj kaj aktorado sed kritikoj pro la intrigo. Ĉe la 77-a Akademiaj Premioj, la filmo estis nomumita al Plej bonaj vidaj efektoj.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.